yury_finkel (yury_finkel) wrote,
yury_finkel
yury_finkel

V. Bogomolov. «La momento de vero» - 95

95. Gvardia leŭtenanto Andreo Blinov, dume Etulo

Li staris malantaŭ arbusto, larĝe dismetinte la piedojn kaj tenante la pistolon en la intence malstreĉita mano, kiel instruis lin Tamancev, atente rigardis kaj aŭskultis.

La kontrolado de dokumentoj estis pasanta trankvile, senevente, tamen, ion gravan, rezultan Andreo de ĝi eĉ ne atendis.

Tamancev plurfoje diradis al li, ke disde aliaj danĝeraj krimuloj spiono diferencas antaŭ ĉio per tio, ke malantaŭ li staras tuta ŝtato, kaj lia preparo en ĉiuj sencoj estas rezulto de agado de plej spertaj profesiuloj, pripensantaj kaj fajlantaj kun plena respondeco ĉiun detalon kaj en lia legendo, kaj en la ekipaĵo, kaj en la dokumentoj.

Kun ekzemploj el sia praktiko Tamancev rakontadis, per kiaj bonegaj falsaĵoj provizas la germanoj sian agentaron, kiel streĉite ili observas ĉiujn rimedojn por defendo de la sovetiaj militistaj dokumentoj kontraŭ falsado, ĉiujn konvenciajn sekretajn signojn, ĉiu el kiuj validas dum nur certa tempo, kaj kiom rapide — dum tri-kvar, kaj iam eĉ du semajnoj — ili reagas al trovitaj ŝanĝoj.

— La organoleptiko malofte donas ion, — penseme diradis Tamancev. — Sur dokumentoj fiaskas, eble, nur unu agento el dek, ne pli!

Sed tamen Andreo kun atento rigardis kaj aŭskultis, speciale ĉiun vorton de Aleĥin, por ne preteratenti la konvenciajn signalojn-komandojn: «Mi ne povas kompreni...», kaj des pli «Estu afablaj».

La kontrolatojn Andreo vidis deflanke kaj eĉ iomete de malantaŭe kaj tial ne povis distingi esprimojn de iliaj vizaĝoj, kaj li eĉ ne rajtis pririgardi: lia tasko nun estis «teni» la leŭtenanton, ĝuste kion li estis diligente faranta.

Nur dum paŭzoj, kiam tie, antaŭ la arbustoj, ĉiuj silentis, li dufoje permesis al si ĵeti rigardon al la subkomandanto.

En tiuj minutoj en Andreo estis okazanta retaksado de la konduto de Anikuŝin. Se en la aŭto sur la vojo el Lido kaj poste, ĉi tie, en la arbaro, en interparoloj kun Aleĥin la subkomandanto ŝajnis al Andreo fiera ĝis orgojlo kaj nekompreneble malpacema, tiam, aŭdinte lian familinomon kaj kompreninte, kiu li estas, Andreo komencis pensi pri li alie.

Tion klarigis antaŭ ĉio tio, ke Anikuŝin estis homo aŭ talentulo, sendube, elstara. Agnoskita de la famaj aŭtoritatuloj «espero de la rusa kantarto», li, kompreneble, konis sian valoron kaj tenis sin respektive, kaj en tio estis nenio malbona aŭ malaprobinda.

Andreo facile imagis lin al si en tute aliaj cirkonstancoj: sur la scenejo de la Granda teatro, en la momento, kiam tiu, starante post elpaŝo ĉe la kurteno, kun digno riverencas, kaj la tuta orumita, ruĝvelura, kristalvitre brilanta spektejo — de la galerio ĝis la partero — skuiĝas pro aplaŭdoj.

Pensante tiel, Andreo kun ĉiu minuto sentis al Anikuŝin ĉiam pli grandan estimon kaj simpation kaj jam decidis, ke, kiam ĉio ĉi finiĝos, li aliros la subkomandanton, klarigos, de kie li lin konas, kaj rakontos, ke Valĉjo estis lia samklasano kaj la plej proksima amiko. Li rememoris eĉ, kia estas la antaŭnomo de la subkomandanto — Igoro, certe, Igoro: Valĉjo, rakontante pri la frato, plurfoje prononcis tiun nomon, kaj ankaŭ en la gazetaj noticoj ĝi same, ŝajne, estis menciita.

Tamen, li pensis pri Anikuŝin nur ĝis la konvencia signalo «Atenton!», kaj poste tuj ŝanĝis siajn pensojn kaj ripetis mense siajn agojn okaze de kolizio. Kaj kiam dufoje sonis «Estu afablaj...», signifanta «Al batalo!», Andreo tuta mobiliziĝis ĝislime kaj por plia preteco ekcelis la ŝultron de la leŭtenanto.

Sed sur la kampeto antaŭ la arbustoj post nelonga disputo de la ĉefleŭtenanto kun Aleĥin, kiu, evidente, estis intence akriganta la situacion, denove ĉio estis tute kvieta. Aleĥin ree ekkaŭris apud la dorsosako, kaj la kontrolatoj, klininte la kapojn, estis observantaj, kion li tie, malsupre, faras, kaj nenio en iliaj pozoj kaj konduto promesis ion malamikan.

Andreo ne estis deŝiranta la okulojn de la leŭtenanto kaj tamen subite rimarkis, ke Anikuŝin neatendite trafis inter Tamancev kaj la kontrolatoj, sur unu linion kun ili.

«Ja kien li eliris?» — miris Andreo, sed nur post sekundoj kun teruro komprenis, kio okazis, kaj eĉ rememoris — al li diris Tamancev, — kiel tio nomiĝas: bloki la direktricon[66]. Sed por kio la subkomandanto faris tion?.. Ja Aleĥin lin avertis — dufoje! — ĉu lia menso malklariĝis?..

Andreo kaptis maldekstre malesperajn gestojn de Tamancev kaj rapide strabis al lia flanko.

Tamancev tuj tuŝis la epoleton kaj montris al li kvar fingrojn, laŭ kvanto de steletoj: tio signifis — tenu la kapitanon! Andreo konsente balancis la kapon. Kiam iliaj rigardoj por momento renkontiĝis, Tamancev, kunpreminte la makzelojn, rapide kaj sensone movis la lipojn: tiel li esprimadis siajn emociojn, kiam la cirkonstancoj ne permesadis sakri voĉe. Lia vizaĝo estis kolerega, kaj Andreo imagis, per kiaj neripeteblaj sakraĵoj insultos Tamancev la subkomandanton, kiam ĉio ĉi finiĝos.

Tamancev penis reordiĝi, sed kion eblis fari ĉi tie, se la subkomandanto blokis la direktricon kaj ŝirmis de li la kontrolatojn; kaj Andreo povis samtempe teni nur unu, kiun indikis al li Tamancev kaj, evidente, la plej danĝeran nun — la kapitanon.

Andreo ne deŝiradis de li la okulojn kaj ekvidis, kiel lia densa korpo subite abrupte moviĝis en la interspaco de la vida fendo supren kaj malsupren, preskaŭ samtempe aŭdiĝis ekkrio: «Batu!» — kaj tuj maldekstre tondris pafo de Tamancev kaj aŭdiĝis lia sovaĝa krio por deturni atenton. Andreo, celante al la dekstra ŝultro de sia prizorgato, la kapitano, premis la ĉanon kaj tuj, kiel li devis, elkriante vortojn de komando al neekzistanta plotono kaj terure balbutante ĉe tio pro emocio, elsaltis el la avelujo, por detiri la atenton de la atakantoj al si.

Antaŭiĝinta al li Tamancev kun du «nagant»-oj en la manoj, levitaj sur la nivelon de la ŝultroj, jam estis dancetanta antaŭ liaj rigardoj — «balancanta pendolon», rapidege moviĝante de la arbustoj maldekstren.

— Ne pafu! — penante ekstari, per tordita voĉo kriis Aleĥin; sango estis priverŝanta lian vizaĝon, kaj Andreo komprenis, ke al li estas trabatita aŭ trapafita la kapo, kaj kun mordanta doloro en la animo ekkonsciis, kial tiel okazis: ne, Tamancev ne povis misi, tio estis li, Andreo, kiu fuŝis, certe li sola kulpas!..

Kaj la kapitano, kiun Andreo devis «teni», estis kuŝanta kun la dorso supren, etendiĝinte en la herbo, kaj Andreo en tiu momento neniom komprenis, ke lia pozo kaj senmoveco ne konformas al kugla vundo je ŝultro.

«Trapumpi», taksi la cirkonstancojn, kiel instruis lin Tamancev, li ne povis. Ekscitita, afliktita ĝis malespero de tio, ke pro lia malatento Aleĥin estis grave aŭ eĉ morte vundita, kaj krome iom embarasita de lia malpermeso: «Ne pafu!» — kaj pro tio malbone komprenante, kion li faru? — Andreo por momento konfuziĝis, sed tiam maldekstre, kiel pafo, batis abrupta ordona komando de Tamancev:

— Tenu la leŭtenanton!!!



[66]. Direktrico — direkto, en kiu estas aŭ estos farata pafado.
Tags: «момент истины», богомолов, перевод, эсперанто
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    Comments allowed for friends only

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your reply will be screened

    Your IP address will be recorded 

  • 0 comments