yury_finkel (yury_finkel) wrote,
yury_finkel
yury_finkel

V. Bogomolov. «La momento de vero» - 91

91. Tamancev

Paŭĉjo sendis signalon: «Atenton!», sed al mi jam sen tio estis klare — tiuj tri ne deziras montri enhavon de siaj dorsosakoj.

Tamen ilia nedeziro ankoraŭ nenion signifis — por tio povas esti ajnaj kaŭzoj.

Mi memoras, kiel en stacio en Smolensko unu leŭtenanto kategorie rifuzis montri siajn pakaĵojn kaj eĉ rezistis. Tiuj, kiuj estis retenantaj lin, probable, decidis, ke li havas tie radiosendilon aŭ eksplodaĵon, eble, ili eĉ mense jam estis farantaj truetojn sur siaj ĉemizoj por ordenoj: ili kaptis grandan spionon — kun krimpruvoj!.. Sed kio evidentiĝis en liaj sakoj?.. Provianto por familio de lia trupestro, kiu al li, kompatindulo, donis forpermeson por kvin tagoj, probable, nur por liveri tiun sendaĵon en Moskvon.

Mi scias ankaŭ alian okazon, kiam oficiro despere rezistis al pririgardo kaj la kontrolantoj same povis pensi ion ajn. Sed ili trovis en la valizo nur-nure trofean pistolon en originala multekosta varianto, kiun oni penus depreni de li se ne en la trupo, tiam jam en la unua komandantejo. Ja ĉu malmulte da neofica, nepermesita, tia, kion oni ne deziras montri al reprezentantoj de la milita potenco, povas troviĝi en personaj aĵoj de oficiroj?

Sed kiam la kapitano, demetante la dorsosakon, prenis la laĉon kaj streĉis la nodon kaj tuj la ŝarĝisto ripetis tiun trukon, mi komprenis, ke ili estas grupo kaj ke batalo, juĝante laŭ ĉio, estas neevitebla.

Poste Paŭĉjo eksidis apud la dorsosako, kaj tiuj du, la ŝarĝisto kaj la leŭtenanto, ĉirkaŭis lin de flankoj malkaŝe kaj impertinente — ili vere opiniis lin simplulo aŭ stultulo.

Plej multe mi, certe, dezirus elsalti kaj montri al ili mian karakteron. Sed tio tuj nuligus niajn penojn.

Por kio estas farata embusko kun viva logaĵo kaj sekurigo?.. Por riveligi la esencon de kontrolatoj.

Elemente: ili estas tri kontraŭ du (pri mi kaj Etulo ili eĉ ne suspektas), kaj la loko estas sovaĝa, tute senhoma, krome ĉion akrigas konflikta situacio — nedeziro montri por pririgardo personajn aĵojn.

Ĉi tie estas tre preciza kalkulo: la niaj oficirojn de komandantejo atakos en neniaj cirkonstancoj, sed malamiko, male, uzos la nombran superecon kaj ne perdos okazon fari tion. Unuflanke, funkcias la instinkto de memkonservo, aliflanke — strebo akiri validajn hodiaŭ — ne en la pasinta monato kaj ne en la pasinta semajno — militistajn dokumentojn.

Krom rivelo de la esenco de la suspektatoj, per embusko kun viva logaĵo oni povas atingi ankaŭ tiel nomatan «efekton de urĝa sentripigo».

Kelkajn informojn, sciatajn de agento, estas ekstreme grave ricevi de li ne post ioma tempo, sed tuj. Sed ĉe manko de rektaj gravaj krimpruvoj kaptitaj agentoj, speciale parŝoj, nemalofte silentas dum tagoj, semajnoj kaj eĉ monatoj. Vi povas eĉ frakasi al vi la frunton, eĉ inversiĝi, sed ne ricevi de ili rezulton. Sed se ili estas ligitaj kun atako al reprezentantoj de la milita potenco, kio per si mem punatas per pafekzekuto, tiam ĉe sperta traktado ili rompiĝas jam en la unuaj horoj. Kaj la ĉefa celo de ĉiuj agoj de Paŭĉjo estis nun provoki tiujn tri al bato.

Mi preĝis al Dio, preĝis al la patrino, ke ŝi helpu al ni kaj tiuj ĉi tri estu tiuj, kiujn ni bezonas. Mi ne deziris iun alian! Diversaj helpantoj de okupaciantoj, bandoj kaj dizertuloj — iru ili en rubujon! Pri ili okupiĝu lokaj organoj. Sed ni estas milita kontraŭspiona servo, kaj nia afero estas sekureco de la armeo, de ĝiaj malavanoj kaj de ĉiuj plenumataj de ĝi operacoj. Nia afero estas — neŭtraligo de aganta agentaro. Ĝenerale pri ĝi, speciale pri parŝoj, mi pretus okupiĝi dum dudek kvin horoj en diurno. Sed hodiaŭ ni bezonis ne ajnajn agentojn, sed ĝuste la komplicojn de la afero «Nemano».

Mi ne dubis: kiom ajn estu da serĉaj grupoj kaj embuskoj, sed No To kaj la generalo zorgos ŝovi nin en la plej perspektivan lokon. Ĉar, se la serĉatojn oni kaptos, tio estas bone; se kaptos la kontraŭspiona servo de nia fronto — pli bone; sed por ke estu plena brilo, por prestiĝo de la Departemento tre gravas, ke ilin prenu la grupo, kiu ekde la komenco mem rekte laboras pri la afero. Tiam ĉiuj vidos!..

No To kredis je tiu ĉi arbaro, fakte vetis je ĝi, kaj mi ekde la mateno ne dubis, ke ĉi tie en embuskoj estos nur la niaj, kaj ĉiujn venintojn oni sendos en aliajn lokojn aŭ zonojn de «probabla apero de la serĉatoj». Mi ankaŭ ne dubis, ke persone nia grupo ajnokaze havos plej avantaĝajn ŝancojn.

Plej multe mi kredis la operacan pensadon de No To, senerarecon de liaj supozoj. Por sen miso taksi operacajn informojn, krom cerbaj sinuoj kaj sperto, ankoraŭ necesas cela fantazio kaj flarsento, kaj tian precizan fantazion kaj flarsenton, kiel ĉe No To, mi ankoraŭ renkontis ĉe neniu.

No To ne haste jungas, sed rapide veturas. Li kulture, sen bruo, sen hasto kolektas informojn, akumulinte, trapumpas ilin tra siaj sinuoj kaj precize determinas lokojn, kie eblas preni la serĉatojn. Certe, ne li sola — tre multaj tiel faras. Ŝajne tio estas simplega afero... Sed li ja ne eraras, dum aliaj plej ofte mistrafas al ĉielo — rekte al ties mezo!.. Tio estas nia feliĉo, ke ekzistas tia No To, ke li sidas kviete en Kaŭno, aŭ en Lido, aŭ ankoraŭ ie kaj ĉiam movas siajn sinuojn.

Mi staris ĉe la vida fendo en maksimuma batalpreteco, estis fiksanta la razkapulon kaj la ŝarĝiston kaj ne povis ne indigni pro senagado de la subkomandanto.

Por kio ni lin bezonas, tiun vican alkomanditon?.. Nur por sekreteco, por kamuflado — por ke Paŭĉjo kaj li aspektu kiel komandanteja patrolo.

Mi scias: tion elpensis eĉ ne la estraro. Indikojn pri serĉado kompilas iu majoro, kapitano aŭ eĉ ĉefleŭtenanto. Kaj potencon kaj rajtojn li havas ne pli, ol mi, kaj la rango estas proksimume sama. Li simple subŝovas paperon por subskribo, kaj tie estas skribite en kvina aŭ eble deka punkto: «kun partoprenigo de oficira personaro de komandantejoj». Kaj fino — kio estas skribita, jam ne forigeblas!.. Penu post tio ne partoprenigi... Ja tiam al vi oni mezuros... duonsitelon da terebinta esenco kun gramofonaj nadloj... En la plej sensivan lokon... Ja kiu tion deziros: ĝi ja estas propra, ne de iu onklo...

Sidas ili tie, en Moskvo, je miloj da kilometroj fore, en kabinetoj kaj saĝumas, ludas je konspiroj. Kaj ni laboregu anstataŭ ili!

Kia utilo estas de li?.. En Lido, kie multaj militservantoj scias, ke li estas subkomandanto, tio, eble, havas sencon, sed ĉi tie ja por kio?.. De ajna purigisto sur lia loko estus nun dekoble pli multe da utilo, ol de tiu ĉi malfronta dando.

Mi sciis, ke laŭ la plano ĝuste li devis peti de ili ankaŭ la duagradajn dokumentojn, kaj poste proponi al ili malfermi la dorsosakojn. Sed li silentis, staris, kiel maja rozo, metinte la manojn post la dorson, kaj rigardis kun tia aspekto, kvazaŭ ĉio ĉi neniel koncernas lin.

Pro tiaj trukoj oni masaĝas la kokcigon al etuloj!.. Tamen, mi ja ĉion komprenis pri li, jam kiam li haltigis min en la urbo kaj komencis knari. En tiu minuto miaj sinuoj estis okupitaj per pli gravaj aferoj, ol saluto al dando el komandantejo. Tamen mi tuj pardonpetis, pentis kiel hundeto, nur la voston ne svingis... Kaj li komencis edifi — ne eblis haltigi! Kaj mi jam tiam komprenis: kun tia ulo oni ne povas kuiri kaĉon, eĉ el koncentraĵo!

Intertempe Paŭĉjo, kvazaŭ nenio okazus, estis faranta sian aferon.

Esti viva logaĵo en tia embusko estas preskaŭ same, kiel voki pafadon al si aŭ kuŝiĝi sur embrazuron, kvankam ŝancoj resti viva ĉi tie, verŝajne, estas pli multaj. Ja ĉio estas bazita sur lima risko, la tuta kalkulo estas je la sekurigo, sed ja kontraŭ hazardaĵoj neniu estas garantiita.

Dum la milito mi laboris kun ses ĉefoj de operacaj serĉaj grupoj, kvar el ili estis murditaj. Mi kaj Paŭĉjo dum tiu ĉi jaro tiel alĝustiĝis, ke se lin... se kun li.. — pensis mi kaj tuj ŝtopis al mi la gorĝon: «Ne aŭguru, kanajlo, ne aŭguru!..»

Oni devas esti vera purigisto, por tiele kaŭriĝi kaj, submetinte la nukon, klopodi kun ŝnureto, bone sciante, kio devas okazi en la sekva minuto.

Paŭĉjo kaŭris, kaj mi vidis nur lian flankĉapon, kaj eblis nur revi pri tio, ke sur lia kapo nun estus kasko. Tiuj tri staris silente kaj observis liajn agojn. Mi ne dubis, ke ili ne pafos — ili ne bezonas bruon.. Mi ne dubis, ke ili laboros per pistolaj kolboj aŭ per tranĉiloj — armilo en manbatalo fidinda, kaj ĉefe — sensona.

Kaj la subkomandanto, starante apud Paŭĉjo malantaŭ lia dekstra ŝultro, same rigardis tien, malsupren, kvankam devus depaŝi minimume je metro kaj fiksi kaj «teni» la kontrolatojn. Li havis tian vizaĝon, kvazaŭ li ie ĉe si en la komandantejo estus observanta damludon aŭ domenludon.

Malfronta birdaĉo, dupo maligna! Malsimpatio al li estis mordanta min: tiu idioto ankoraŭ ne estis konscianta, ke kaj Paŭĉjon kaj lin mem oni tuj estos murdantaj...



Tags: «момент истины», богомолов, перевод, эсперанто
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    Comments allowed for friends only

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your reply will be screened

    Your IP address will be recorded 

  • 0 comments