?

Log in

No account? Create an account

Дневник ur'а

Segui il tuo corso, e lascia dir le genti!

Previous Entry Поделиться Ахтунг! Next Entry
V. Bogomolov. «La momento de vero» - 73
манул
yury_finkel

73. La subkomandanto

Laŭ arbara herba vojo ili iris internen de la arbaro — Aleĥin kaj la kapitano flanko ĉe flanko, Blinov je tri paŝoj malantaŭe.

Vento estis egale bruanta per arbopintoj; en pura firma aero aŭdiĝadis nur sonoj de la naturo, ŝajnis, ke en tiu ĉi arbaro — aspekte tute senhoma, — krom birdoj, bestoj kaj bestetoj, estis neniu kaj nun kaj antaŭe. Ŝajnis, ke ĉi tie, en tiu ĉi sektoro de la masivo, neniam paŝis homa piedo. Kaj nenio ĉirkaŭe estis rememoriganta pri la milito, pri spionado kaj pri ajna operaco.

La subkomandanto devigis sin distriĝi de la malagrablaj al li pensoj, de la jam tedintaj edifoj pri atentemo kaj ĉiaspecaj antaŭzorgoj. Ĉe deziro li scipovis abstrakti kaj post minutoj pensis jam tute pri alio: pri atendanta lin vespere modesta festeno, kiu havis — tiel li opiniis — specialan signifon en lia vivo.

Samkiel lia patro, li estis homo tuteca kaj se li enamiĝadis, tiam ĉiuj ceteraj virinoj por li ne ekzistis. Sed al lia patro fortunis: fine de la intercivitana milito tiu renkontis sian estontan edzinon, lian patrinon, kaj neniam plu disiĝis de ŝi; sed la filo en siaj dudek kvar jaroj jam perdis du virinojn.

Se la antaŭmilita ameto, la estonta aktorino, forgesinta pri li, kaj sekve, ne aminta, tute, sen restaĵo foriris el lia koro, tiam la tradukistinon li rememoradis kun akra sopiro, sed nun pli ne kiel amatinon, sed kun tiaj sentoj, kun kiaj li rememoradis pereintajn en la milito plej proksimajn amikojn.

Pri forto kaj profundeco de siaj sentoj al Helenjo li ne dubis eĉ iomete, kaj tial lin tiom maltrankviligis ŝia rilato al li. Li scias, ke li estas simpatia, plaĉas al ŝi, ŝi tion ne kaŝis, same kiel ne kaŝis ankaŭ sian simpation al la kartvelo, la fakestro. «Kirurgo de Dio!» — plurfoje kun admiro diradis ŝi.

La penso pri rivaleco, pri tio, ke li povas perdi ankaŭ Helenjon, timigadis lin. En rezervo li tamen havis atuton, kiun li neniel dezirus uzi.

Kiel ŝi, aprezanta talenton en homoj, povus kompreni lin, ne sciante pri lia plej grava afero?.. Sed ne pro la voĉo ja, ne pro la voĉo kaj ne pro la bela aspekto ŝi devus ami ŝin... Tiaj adorantinoj ĝenadis lin jam en la konservatorio, tamen, kiel diradis la patro, por granda, firma sento intereso pri sola eksteraĵo tute ne sufiĉas.

En la unua milita aŭtuno, trafinte en la armeon, li nenion kaŝis de iu ajn kaj, kiam oni petis, volonte kantadis kaj kun gitaro, kaj kun akordiono, kaj sen akompano — en la roto oni ŝatis aŭskulti lin. Foje inter la aŭskultantoj troviĝis nekonata bataliona komisaro, farinta al li poste kelkajn ordinarajn demandojn: kiu li estas, de kie kaj kial tiel mirinde kantas. Li rakontis ĉion, kiel estis, diskrete, sed sincere. Kaj post tri tagoj en la divizion venis ordono forkomandi lin, ruĝarmeanon Anikuŝin, por plua servado en frontan ensemblon de kanto kaj danco.

Plian malagrablaĵon por si, plian fiaskon de esperoj kaj streboj li ne povis eĉ imagi.

La germanoj tiam strebis al Moskvo, de la patro, trafinta ĉe Priluki en encirkligon, jam dum du monatoj ne venadis sciigoj, oni estis supozantaj, ke li pereis, kaj la plej aĝa filo estis iĝanta tiamaniere la familiestro, la sola plenaĝa viro kaj defendanto. Estis decidiĝanta la sorto de lia popolo, de lia ŝtato, li soifis kun armilo en la manoj defendi la Patrujon, soifis mortigi almenaŭ kelkajn malamikojn-murdistojn kaj por tio ekde ellitiĝo ĝis enlitiĝo po dekses horoj dum diurno lernadis militi, sed oni decidis lin fermi en artistoj. Li havis siajn konvinkojn, firmajn, maturiĝintajn sub influo de la patro nociojn pri vira digno kaj honoro. Eble, anoj de la fronta ensemblo per siaj elpaŝoj estis farantaj utilan, necesan aferon, sed ekde tiu ĉi tempo li pensadis pri ili kun malestimo, kiel pri amaso da malkuraĝaj, evitantaj batalojn stultuloj.

Li kategorie rifuzis kaj, ĉar liajn kontraŭdirojn oni ne intencis konsideri, turnis sin kun letero al la Popolkomisaro pri la defendo. Kaj desupre oni insistis pri tuja forkomandando, li persistis, kaj tiam oni metis lin en punejon, eĉ en unu ĉambron kun iaj dizertuloj, kio lin ĝismorte ofendis.

Estas malfacile diri, kiel aranĝiĝus poste lia sorto, sed en tiu tempo germanaj tankoj trarompiĝis al proksimaj aliroj al la ĉefurbo, la divizio estis urĝe ĵetita en batalon, iu rememoris en tiu tumulto ankaŭ pri li — vespere de la sama tago en glacia vento sub artileria kaj bomba pafado li estis batanta grundon per sapeista fosileto, fosante por si pafistan ĉelon — sian nanan fortreson en la sistemo de la regimenta defendo.

Tiu historio servis al li kiel bona leciono. Dum la militaj jaroj li dufoje kuŝis en hospitaloj, militis en tri malsamaj trupunuoj, sed ekde tiam se li kantis iam, tio estis nur duonvoĉe kaj nur en soleco. Li ne kaŝis — ankaŭ de Helenjo, — ke lernis en la konservatorio, tamen prezentadis sin, kaj ankaŭ indikadis en dokumentoj, kiel studenton de la teori-komponista fakultato, estonta muzikologo.

La hodiaŭa vespero havis, pli ĝuste — povis havi en lia vivo specialan signifon, kaj, paŝante nun profunden de la arbaro kun la du specialfakuloj, li estis mense ludanta la estontan konfeson kun Helenjo: de kio kaj en kia momento li komencos, kion diros kaj kiel daŭrigos depende de ŝia reago kaj respondoj. Ne sen emocio li pensis ankaŭ pri sia renkontiĝo kun tiu kartvelo-kirurgo, kiu, evidente, ne perdos okazon ankaŭ ludi gitaron kaj kanti, sendube same false kaj senvoĉe, kiel plejmulto de amatoroj.

Pensante pri siaj aferoj, pri tio, kio maltrankviligis lin, li tamen ne forgesadis kliniĝadi sub dikaj malsekaj branĉoj, kaj la maldikajn li formetadis per la mano, por ne malsekigi per roso la kostumon. Li tute ne povis ne vidi ankaŭ la paŝantan apud li Aleĥin-on kaj post ioma tempo rimarkis, ke tiu senĉese pririgardas la vojon je tri metroj antaŭ si, kvazaŭ serĉas ion. Kion li tie serĉas, la subkomandanto eĉ ne penis imagi — eĉ pensi ne deziris, — sed estis en tiu flarado io malagrabla.

La specialfakulo, kun tuta ties afableco, estis malsimpatia al li, kaj la kapitano devigadis sin ne rigardi al lia flanko kaj laŭeble ne atenti liajn agojn, kion li sukcesis ne sen peno. Li estis jam multan fojon traludanta en la menso la estontan vesperon kaj konfesanta antaŭ Helenjo, kiam Aleĥin neatendite rompis la silenton.

— Tro frue! — subite duonflustre ne sen miro diris li. — Ĉu vere ili forflugas?.. La vintro, verŝajne, estos frua.

— Kio? — momente revenante al la realo, morne demandis la kapitano.

— Gruoj. — Levinte la kapon, Aleĥin estis pririgardanta la ĉielon. — Ŝajne, intencas forflugi. Ĉu vi aŭdas, ili adiaŭas...

La kapitano fiksaŭskultis; en la hela lazura ĉielo ie sopire kaj korŝire estis kriantaj nevideblaj gruoj.

Tiu malgaja kriado subite dolore rememorigis pri pasemo de ĉio tera, pri neevitebla: pri baldaŭa velko, pri morto de ĉiuj ĉi nun tiom freŝaj kaj vivĝojaj folietoj kaj herbetoj, pri tio, ke ĉio pasos...

Jes... «Ĉio pasos, kaj ni pasos!..» — kun malgajo citis mense la subkomandanto kaj, pensinte, aldonis de si: — «Sed lasos spuron...»

— Kamarado kapitano... — Aleĥin intertempe prenis el la poŝo du ruĝajn grasajn brakbendojn kun skriboj «Komandanteja patrolo», skuis ilin, malvolvis kaj etendis unu al la kapitano. — Mi petas vin — surmetu.

— Por kio?.. — ĵetinte preteran rigardon, interesiĝis la kapitano. — Tio estas por patroloj, por deĵorantaj oficiroj. Sed mi estas subkomandanto! — rimarkis li kun digno. — Kaj dum mi estas en tiu posteno, mi neniam surmetadis tion!

— Sed hodiaŭ necesas. Mi petas vin, — insiste ripetis Aleĥin.

— Ĉu pli malpura ĉe vi ne troviĝis? — kun senkaŝa malkonento prenante la brakbendon kaj kun abomeno pririgardante ĝin, interesiĝis la kapitano. — El ĝi ja eblas kuiri supon!

— Ne ĉe ni, sed ĉe vi! — gaje sciigis Aleĥin. — Oni donis ilin al mi en la komandantejo. Kaj por lavi mankis tempo. Permesu, mi helpos al vi.

La subkomandanto haltis kaj, kunpreminte la lipojn, obeeme staris dum minuto, ĝis Aleĥin fiksis la brakbendon sur la maniko de lia tuniko super la kubuto. Tiutempe Blinov laŭ sia iniciato faris la samon sur la maniko de la uniforma ĉemizo de Aleĥin.

En silento ili ekiris plu, kaj la kapitano denove volonte enprofundiĝis en siajn pensojn, tamen iomete poste Aleĥin ree ekparolis.

— Kio pri nia armilaro? — kvazaŭ sin mem demandis li kaj, elpreninte el la ujo sian pistolon, streĉis la ĉanon kaj tiris la kulasblokon, kontrolante, ĉu estas kartoĉo en la ŝargujo; Blinov tuj kontrolis sian «TT». Sed la subkomandanto, al kiu, propre, estis turnita tiu ĉi demando, estis paŝanta senvorte, kvazaŭ ne aŭdante.

— Kaj ĉe vi? — interesiĝis de li Aleĥin.

— Pri mi vi povas ne zorgi.

— Kaj ĉu tiu ĉi aĵo estas konata al vi? — daŭrigis Aleĥin, elpreninte negrandan nigrigitan «Walter».

Ricevinta jesan respondon, li metis kartoĉon en la ŝargujon kaj, sekuriginte la pistolon, etendis ĝin al la kapitano:

— Mi petas... prenu en la poŝon.

— Por kio?

— Por ajna okazo... Prenu, prenu! — insistis Aleĥin kaj, ĉar la subkomandanto nur subridis, ŝovis al li la «Walter»-on en la dekstran poŝon de la pantalono. — Singardeco ĉiam estas pravigebla... Ĉu vi scias, okazas diversaj aferoj...

— Mi scias! — malkontente sulkiĝis la kapitano kaj kliniĝis, por ne tuŝi malsekan branĉon. — Mi aŭdis tion dekojn da fojoj! Ankaŭ hodiaŭ!..

— Parolu pli mallaŭte, — petis Aleĥin. — Kion vi aŭdis?

— Kaj pri atentemo, kaj pri singardemo, kaj pri tio, ke ĉio okazas, kaj ke necesas rigardi per ambaŭ okuloj!.. Pro tiuj edifoj mi jam havas kalojn en la oreloj! Kio vi min opinias?!

— Mi petas vin — pli mallaŭte.

La subkomandanto eltiris el la ujo sian «TT», streĉis la ĉanon kaj detiris la kulasblokon — Aleĥin ekvidis kartoĉon en la ŝargujo.

— Atentemo, singardemo!.. Oni ripetadas pri tio al mi, kiel al knabo! — reŝovante la pistolon en la ujon, per indigna duonflustro daŭrigis la kapitano. — Kio vi min opinias?.. Mi en la fronto estas de la kvardek unua jaro!.. Kredu, mi estis en tiaj embarasoj, kompare kun kiuj via «operaco» estas simple eksterurba promeno.

— Nu, eble...

— Ne eble, sed ĝuste!

— Ja mi kredas, kredas, — ridetis Aleĥin.

— Kredi ne sufiĉas! Por kompreni, necesas travivi mem!.. Ĉu vi almenaŭ iam estis en la avano?

— Okazis...

— Ĉu ĉe stabo de divizio aŭ regimento?.. Mi scias, kiel al vi «okazis»!.. En la dua eskalono! Sed mi dum tri jaroj — en la antaŭa avano! Kaj se ne la vundo... Komprenu, mi estas batala oficiro! — emocie prononcis la kapitano. — En la komandantejo mi estas hazarde kaj ne restos tie por longe!..

— Parolu pli mallaŭte, — ree petis Aleĥin.

— Do, ĉu vi deziras fari el mi frenezulon?! — indignis la kapitano. — Ĉi tie ja estas neniu! Kaj ventobruo ĉion kovras. Kaj kiel pli mallaŭte — mi jam sen tio flustras!

— Tio nur ŝajnas al vi, — ridetante, kontraŭdiris Aleĥin. — Kaj pri «neniu» vi eraras. Ni ĵus pasis embuskon, ili estas avertitaj radie kaj konas mian vizaĝon, alie ili jam estus kontrolantaj nin. Vi nur ne ofendiĝu — komprenu, tio estas specifeco... Kaj ĝenerale arbaro ne ŝatas bruon...

— «Specifeco»!.. Aĥ, homaĉoj! — kun suspiro kaj malestima bedaŭro subite nevole ellasis la kapitano. — Ja stulta specifeco! Nu, juĝu vi mem... Vi iun tie serĉas. Kiel mi komprenis, du aŭ tri, nu, ni supozu, kvar homojn. Kaj jen vi aranĝas embuskojn... eĉ pli, intencas kordoni la tuta arbaron, engaĝas en tion eĉ ne centojn, sed milojn da oficiroj kaj soldatoj. Kaj tio — ĉe akra manko de homoj en avanaj trupoj. Kaj tio estas farata pro du, maksimume kvar homoj! Kaj eĉ, kiel mi komprenis, vi ne scias ĝuste, ĉu ili aperos ĉi tie!

— Ili devas. Certe, ne estas fakto, ke ili eliros ĝuste al ni. Sur vojoj de ilia ebla moviĝo estas aranĝitaj kelkaj embuskoj.

— Jes, sed por kio kordoni la tutan grandegan arbaron? Por kio tiom da homoj?.. Kial tia eksterordinareco?

— Vidu, klarigi tion estas longe... — post ioma paŭzo eviteme rimarkis Aleĥin; li ne povis, ne rajtis diri al iu ajn, krom kontraŭspionaj oficiroj, ke temas pri agentoj, kies agoj povas minaci estontan strategian operacon, kaj ke la afero estas prenita sub kontrolon de la Ĉefkomandejo.

— Klaras, de mi vi same sekretas! — kun evidenta ofendiĝo rapide diris la kapitano, kaj lia vizaĝo tremeris en malestima subrido.

— Ne, kial do...

— Nur ne okazu io ajn! Trosekurigo! Min vi same ne fidas... Kaj la propran patrinon?.. Al ŝi vi same, eble, havas nuran atentemon!

— Kia vi estas pikema! — ekridis Aleĥin; per sia rekteco kaj batalema sincereco la kapitano definitive plaĉis al li.

— Tia, kia estas! Sed la afero ne estas en tio. Ĉiuj ĉi antaŭzorgoj estas via, kiel vi diras, «specifeco»! Brogito eĉ sur malvarman akvon blovas! Vi per tio vivas kaj per tio nutriĝas! Sed al mi ja kial vi lavas la cerbon?.. Mi estas en la armeo dum pli ol tri jaroj kaj je via «specifeco», je edifoj pri atentemo estas ne nur sata — supernutrita! Tamen eĉ unu spionon mi eĉ en sonĝo ne vidis!.. Dizertulojn, panikulojn, perfidulojn mi renkontis — du tiajn mi mem mortpafis... Vlasovanojn mi vidis, okupacipolicistojn, sed spionon — eĉ ne unu! Kaj da vi, ĉasistoj, estas kiom da hundoj!.. NKVD, NKGB, kontraŭspiona servo, prokurorejo, tribunaloj... Kaj ankoraŭ polico!..

— Parolu pli mallaŭte...

— Mi povas entute silenti! Sed vi ne lavu mian cerbon! Mi estas invitita, por ke vi havu aspekton de komandanteja patrolo, kaj tion, kio estas postulata de mi, mi faros! Sed per via «specifeco» vi min ne mistifiku! Ni estas tre malsamaj homoj, kaj esti tia, kiel vi, mi ne deziras! Pardonu — mi abomenas!.. Nu, kial vi ĉiam rigardas, kion vi flaras? Ĉu vi perdis ion aŭ timas serpentojn?

— Ne sen tio, — gaje agnoskis Aleĥin. — Kaj ne nur ilin... La arbaro estas minita iuloke. Kaj mi ankoraŭ vivi deziras... Kaj vi, probable, same?

Kunpreminte la lipojn, la subkomandanto ne respondis.