?

Log in

No account? Create an account

Дневник ur'а

Segui il tuo corso, e lascia dir le genti!

Previous Entry Поделиться Next Entry
V. Bogomolov. «La momento de vero» - 63
манул
yury_finkel

63. Poljakov kaj Nikolskij

Je la sepa horo de mateno laŭ insisto de Poljakov Jegorov kaj Moĥov direktis sin matenmanĝi kaj iomete ripozi. Poljakov promesis veki ilin je la naŭa, interne decidinte fari tion je horo pli malfrue. Li sciis, ke la plej granda streĉo aperos en la dua duono de la tago kaj ke, kiam venos estroj el Moskvo, trovi almenaŭ etan tempon por dormo aŭ ripozo iĝos neeble. Li mem, preninte post la hieraŭa vespero jam trian tablojdon «kolao», sentis sin bonege kaj laboris kun entuziasmo, rapide kaj produktive.

Post la oka horo aperis veninta petveture Luĵnov, pala, apenaŭ tenanta sin sur la kruroj pro sangoperdo kaj skua vojo. Li sciigis, ke Pavlovskij ĉe reteno mortpafis sin, ke li venis sola, kaj ne de la arbaro — evidente, alveturis el ie.

Luĵnov-on skuis febrotremo, liaj dentoj klakadis, kaj Poljakov decidis ne pridemandi lin — baldaŭ devis reveni Aleĥin kaj Tamancev. Poljakov trinkigis lin per forta teo el termoso, kun triobla porcio da sukero, kaj direktis al hospitalo.

Je la naŭa horo, kunpreninte dosierujojn kun dokumentoj kaj pura papero, li hastis en la najbaran kabineton, por raporti al Moskvo pri iro de la serĉado.

La telefono «AF» estis okupita de inĝenier-kolonelo Nikolskij. Por ne perdi tempon por irado tien kaj reen, Poljakov lokiĝis ĉe libera tablo, malfermis la dosierujojn kaj daŭrigis laboron.

Absorbita de la serĉado kaj de preparado de la armea operaco, Poljakov ne profundiĝis en detalojn de tio, kio nomiĝis «radioteĥnika subteno». Nikolskij kun ankoraŭ du maljunaj inĝenier-majoroj, venintaj malfrue vespere el Moskvo, lokiĝis aparte, en unu el la kabinetoj; ili estis farantaj sian aferon, kaj li, Poljakov, — la sian, kaj unu la alian preskaŭ ne tuŝis: necesaj por la serĉado precizeco kaj efikeco de birado kaj interagado de gvataj stacioj kun moveblaj serĉaj grupoj dependis rekte de la koncentritaj en atendolokoj «aŭskultistoj», sed ne de la reprezentantoj de la Ĉefa departemento.

Nun el la interparolado de Nikolskij al Poljakov iĝis klare, ke estas plenumataj plej grandaj preparoj pri kreo de aktivaj ĵamoj por okazo de eneteriĝo de la serĉata sendilo.

Propre, pri eblo de tia aranĝo li eksciis pretere el interparolo de Jegorov kun Moĥov jam dum la mateniĝo, sed ne atribuis al tio grandan valoron kaj ne pripensis, eĉ ne penis pripensi. En tiu mateno en Moskvo estis esplorataj kaj prilaborataj ĉiuj eblaj preventaj agoj laŭ la afero «Nemano», aperadis kaj, plej ofte, tuj malakceptiĝadis diversaj projektoj kaj intencoj, aŭdante pri kiuj Poljakov ŝerce diradis: «Ne imagu al vi malagrablaĵojn, kiuj ankoraŭ ne okazis!» Sed nun la kreado de ĵamoj estis iĝanta reala.

— Do, ĉu vi intencas ĵami ilin? — demandis Poljakov, kiam Nikolskij surmetis la parolilon.

— Nepre!

— Konektu min kun generalo Kolibanov, — ordonis Poljakov al alta ĝibnaza kapitano, deĵoranta pri «AF», kaj ree ekrigardis al Nikolskij. — Se ili estos ĵamataj, ili preskaŭ certe komprenos, ke ili estas biritaj, kaj tiam ni perdos gravegan avantaĝon. Ili povos transiri al rezerva ondo, kiun ni ne konas... Se oni ilin fortimigos, ili povos kaŝiĝi el la loko de sendado kaj por ioma tempo foriri en radiosilenton. Kaj ankaŭ la germanoj komprenos, ke ilia sendilo estas birita. Ĉu ĉiuj ĉi eblaj postsekvoj estas antaŭviditaj?

— Vi ne tute ĝuste komprenis, kion ni intencas fari, kaj malbone imagas niajn eblojn, — kun rideto rimarkis Nikolskij. — Ni preparas tute neordinaran aranĝon! Temas ne pri acelaj, sed pri amasaj baraj ĵamoj. Ni intencas ĵami ne apartajn ondojn, ni ŝtopos per morsado, blokos plene tutajn diapazonojn! En nia dispono en la tri frontoj estos milo kaj duono da kurtondaj radiostacioj, — kun fiero sciigis li. — Ĉiuj ili estas provizataj per freŝa nutrado, ili estos pretaj, kaj kiam laŭ ordono ili enfalos en la eteron — densege! — tie ne restos eĉ fendeto!.. En tiu morsa ĥoro relative malfortajn signalojn de la portebla sendilo kun eluzita pilo ne trovos kaj ne kaptos eĉ la plej sentivaj riceviloj de la germanoj! Kredu: ĉe baraj ĵamoj de tia skalo supozo, ke la sendilo estas birita, ne devas kaj ne povas aperi. Tial viaj timoj estas senbazaj.

— Ni supozu, — singarde diris Poljakov. — Kaj ĉu pure militajn sekvojn de tiu aranĝo vi pripensis, ĉu vi imagas ilin al vi?

— Tute! Eĉ pli, la demando estas kunordigita kun la Ĉefstabo. Ili, same kiel ni, opinias, ke la kontraŭulo opinios tiom intensan radiinterŝanĝon nenio alia, ol komenco de nia nova granda ofensivo. Krom provizora paniko en germanaj staboj, neniaj aliaj sekvoj atendeblas kaj povas okazi!

— Ĉu generalo Jegorov scias pri tio?

— Dume nur supoze... Pri eblo de plenumo de tia aranĝo ni parolis kun li, kiam venis anticipa ordono pri preparo de radistacioj. Definitive la demando estis decidita nur ĵus. Ĉu vin interesas rilato de generalo Jegorov?

— Jes.

— Negativa! Sed, kamarado subkolonelo, tio ja ne estas ies kaprico! La ordono de la Ĉefkomandejo starigis du konkretajn taskojn. Krom la unua — kapti! — estas ankaŭ la dua, ne malpli grava kaj responsa, — per ajnaj penoj preventi forlikon de sekretaj informoj. Per ajnaj penoj! — substrekis Nikolskij. — Kian alian solvon vi povas proponi?

— Formale ĉio estas ĝusta kaj logika, sed esence?... Ordonoj, sendube, estas plenumendaj! Sed se oni komencos ĵami tutajn diapazonojn, tiam kiel oni biros?.. Ja plenumado de la dua tasko, esence, malhelpas al plenumado de la unua!

— Ke malhelpas, tio estas malĝusta, — ne konsentis Nikolskij. — Mi dirus tiel: malfaciligas! Ni lasos ilin teni sin en la etero ĝis la ĵamado dum naŭdek sekundoj, — klarigis li, — tempo, necesa por birado. Kaj tuj sciigos al vi la koordinatojn de erartriangulo.

— Naŭdek sekundoj — tio estas proksimume cent kvindek grupoj... — voĉe mezuris Poljakov. — Kio estos en ili, kion ili sukcesos transsendi?.. Pri la koordinatoj mi anticipe dankas, sed hodiaŭ tio estas ne la plej grava. Lokoj de la plej probabla apero de la serĉatoj jam estas determinitaj de ni — ĝuste tie ni aplikos niajn alcelajn penojn... Taksi tuj ĉiujn eblajn sekvojn de amasa ĵamado al mi estas malfacile. Kiel vi scias, ni intencas preni ilin kun krimpruvoj antaŭ eneteriĝo de la sendilo aŭ tuj post ĝi. Se okazos la unua, tiam ĉio ŝajnas klara. Sed se la dua? Kiel ili reagos al ĵamado?.. Kion ili sukcesos transsendi kaj kion ricevi?.. Kiaj estas perspektivoj de radioludo post tia aranĝo? Ĉu okazos akcepto de kargo?.. Kiel reagos la germanoj?.. Sen konkreta radia interkonsento ili apenaŭ sendos aviadilon, sed ĉu ili sukcesos interkonsenti dum naŭdek sekundoj?.. Mi dubas!.. Ĉi tie aperas tiom da demandoj, tiom da malklara kaj nesciata, ke eĉ post detala pripenso multon simple ne eblas antaŭkalkuli. Ni supozu eĉ, ke la serĉado per si mem ne suferos. Sed hodiaŭ — ne en la kvardek unua kaj eĉ ne en la kvardek dua jaro — realigo de tia afero sen posta radioludo egalas al domo sen tegmento aŭ al aŭto sen motoro!.. Mi esperas, ke vi komprenas, kio min maltrankviligas.

— Bedaŭrinde, mi komprenas. — Nikolskij jam staris ĉe la pordo mem. — Bedaŭrinde, ĉar konkretajn sekvojn vere ne eblas antaŭvidi ekzakte, kaj ili povas esti por ni ankaŭ negativaj. Kredu, en Moskvo oni tion same bone komprenas kaj se ili jam decidiĝis, do — tio estas neceso!.. Kion eblas diri ĉi tie?.. Por ke ni ne devu uzi ĵamadon, por ke ĉio posta okazu sub nia kontrolo, penu preni ilin antaŭ eneteriĝo de la sendilo!..