?

Log in

No account? Create an account

Дневник ur'а

Segui il tuo corso, e lascia dir le genti!

Previous Entry Поделиться Ахтунг! Next Entry
V. Bogomolov. «La momento de vero» - 58
манул
yury_finkel

58. Tamancev

Estis mateniĝo, kiam mi kaptis ian moviĝon en la ĥato, poste aŭdiĝis alta, jam konatiĝinta knaro de la pordo, kaj en maldensa pala nebuleto mi ekvidis Julia-n Antonjuk.

Intuicio estas granda afero: mi frostiĝis dum la nokto ĝis la intestoj, ĝis doloro en ĉiuj muskoloj kaj ia malforteco, sed, ekvidinte Julia-n, mi subite vigliĝis kaj eksentis min preta por batalo — plena de forto kaj energio.

Ŝi estis en nokta indiena ĉemizo ĝis la genuoj, kun malkombitaj haroj, nudpieda. Starante sur la grunda ŝtupeto de la perono, ŝi dum ioma tempo fiksaŭskultis, poste ekiris ĉirkaŭ la ĥato, fiksrigardante en la mateniĝan nebulon, kvazaŭ serĉante, atendante iun. Ŝi ĵetis rigardon en la ŝedon kaj ree ekmoviĝis tra la korto, serĉante per la okuloj kaj de tempo al tempo haltante kaj fiksaŭskultante.

Poste ŝi revenis sur la peronon, malfermetis la knareman pordon en la vestiblon kaj diris ion. Tuj en la porda embrazuro aperis militisto — viro en flankoĉapo kaj kapoto, kun mitraleto en la mano.

Mi momente streĉiĝis. Mi distingis lian vizaĝon kaj parte la figuron kaj rekonis ne tiom laŭ la foto, kiom laŭ la vorta portreto: «Pavlovskij!»

Kiel li trafis en la ĥaton?! Kiel do ni, kretenoj, pretervidis aŭ preteraŭdis lian venon?! Se tio estis en tiu ĉi nokto — certe pro bruo de vento!

Ie nemalproksime lin, evidente, estis atendantaj la kunuloj (apud la ĥato ili ne estis, alie Julia ne elirus en sola ĉemizo), sed preni lin kun neevitebla interpafado ĉi tie, antaŭ ŝiaj okuloj, — tiun psikologie sufiĉe konvenan por mi eblon mi tuj forĵetis.

Ili adiaŭis ĉe la barilo; ili brakumiĝis, ŝi kisis lin kelkfoje, kaj li ŝin, poste li liberiĝis kaj, ne retrorigardante, ekiris. Kaj ŝi restis ĉe la fosto, trifoje krucosignis lin postsekve kaj sensone, tute sensone ekploris. Kaj, rigardinte al ili ambaŭ, ekvidinte, kiel ili adiaŭis, mi pensis, ke pri la fricoj ĉio estis plena mensogo, la bubinon ŝi havas sendube de tiu Pavlovskij.

Kaj tiam mi pretere notis, ke Paŭĉjo estas cerbego, sen obĵetoj. Li denove iĝis prava, mense mi aplaŭdis lin.

En la momento de la apero de Pavlovskij el la ĥato mi laŭ kutimo ĵetis rigardon al la horloĝo — por raporto. Estis ekzakte la kvina kaj nul-nul, kaj mi pensis — tio ne taŭgos... Estroj ne ŝatas proksimumecon, ne ŝatas en raportoj rondajn ciferojn, kaj, se vi skribos poste «je la kvina kaj nul-nul», ili sulkiĝos, decidos, ke tiu tempo estas prenita hazarde. Kaj por raporto mi fiksis — la kvara kaj kvindek ok...

Pavlovskij direktiĝis ne al la arbaro, sed kvazaŭ laŭlonge de ĝi, moviĝante de la ĥato rekte, paralele al la arborando, kaj trairis preter mi je iuj dek metroj.

Mi bone distingis lian fortan, potenceman vizaĝon kaj kvankam mi neniom dubis, ke tio estas Pavlovskij kaj ke li de mi jam ne foriros — mi knedos lin kiel argilon! — tamen laŭ kutimo mi komparis lin kun lia vorta portreto:

«Alto — granda; figuro — meza; haroj — blondaj; frunto — larĝa; okuloj — malhelgrizaj; vizaĝo — ovala; brovoj — arkaj, larĝaj; nazo — dika, rekta, kun horizontala bazo; buŝo — meza, kun mallevitaj anguloj; orelo — triangula, malgranda, kun elstaranta antitrago. Okulfrapantaj signoj mankas».

La okulkoloron kaj malgrandajn detalojn mi, nature, ne distingis. Sed ĝenerale ĉio ŝajnis esti sama.

Fortika, kun evoluigita muskolaro kaj tre memcerta viro, sen obĵetoj. Tiaj plaĉas al virinoj. Kaj ankaŭ virojn impresas... Pavlovskij, ankaŭ konata kiel Volkov, aŭ Trofimenko, aŭ Gribovskij, Kazimiro, ankaŭ Ivano, aŭ Vladimiro, aŭ Kazimerz, kun patronomo Georgieviĉ, ankaŭ Jozefoviĉ. Eblas ankaŭ aliaj familinomoj, antaŭnomoj kaj patronomoj... Naŭ sukcesaj transĵetoj kaj kvar feraj krucoj de la germanoj... Speciale danĝera ĉe aresto...

Mi memoris ĉion, kio estis en la serĉinformo, kaj ankaŭ la knaradon de la estraro, ke li estas bonega pafisto, posedas ĉiujn sistemojn de defendo kaj atako, kaj rezistos ĝis la lasta eblo. Nu, ni vidos... Eĉ ne vidante lin rekte, mi ne dubis, ke tiu ne cedos facile, necesos truigi lin reale, kaj mi pensis ankoraŭ, ke mi kunhavas nur unu individuan paketon — per kio do mi lin pansu?

Li estis ekipita senriproĉe per nia armea uniformo, ne nova, sed ankaŭ ne malnova. Oficira flankoĉapo kun kampa, defendkolora steleto, kapoto, nigrigita, prizorgita mitraleto PPŜ kun korna magazeno kaj niaj bonaj bovledaj botoj.

Atinginte la finon de la kampeto, li retroturniĝis kaj svingis al Julia per la mano — ĉirkaŭkaptinte la foston, ŝi estis ploreganta, larĝe kaj malbele malfermante la buŝon, tamen aŭdeblis nur subpremitaj plorsingultoj. Sendube, ŝi sciis, kiu li estas kaj kio lin atendas okaze de kapto.

Kompreneble, mi jam taksis Pavlovskij-on por ĉio, kio nin atendis. En kurado mi lin atingos, li de mi ne foriros, tio estis klara, kaj en manbatalo, probable, mi venkos. Sed kio koncernas interpafadon, mi havis handikapon: li faros ĉion, por mortigi min, dum mi devas preni lin viva. Eĉ se li estas ne radiisto, sed grupestro. Por funkelŝpilo dezirindas ankaŭ grupestro. La ĉefa estas funkelŝpilo!.. La trian eblas ne gardi en ekstrema okazo. Se nur mi scius, kiu el ili estas la radiisto, kiu la grupestro, kaj kiu la tria.

Mi denove ĵetis rigardon tien, kie en la avelejo troviĝis Luĵnov kaj Fomĉenko. Ili devis, enmetinte stangon, iomete disigi videblajn al mi el ĉi tie du suprajn branĉojn, sed tiu signo tie ne estis. Ĉu ili ekdormis?.. Mi ne dubis: li penetris en la ĥaton de ilia flanko — mi ne preteratentus lin. Jen helpantoj, fek'!

Mi povus per logfajfilo doni al ili konvencian signalon, sed ne faris tion. Kaj ne tial, ke mi deziris ĉion fari memstare, sed pro tio, ke en rapida interbatalo ĉe aresto ĉion decidas lerto, sed tute ne kvanto. Pri mi mem mi estis tute certa, dum ili povus fuŝi — tre facile.

Pavlovskij jam malaperis en arbustaro. Li estis direktanta sin, kiel mi komprenis, al la kverka bosko, kabe elstaranta sur la arborando. Lasinte en la arbustoj miajn kapoton kaj dorsosakon, mi kun ŝmajsero en la mano, penante ne fari eĉ etan bruon, sekvis lin je ĉirkaŭ kvindek metroj laŭ paralela kurso. Kaj mi ĉiam retenadis min — mi malpaciencis vidi lin en agado.

Observi lin en densega Ŝiloviĉa arbaro estis praktike neeble, kaj mi pleje deziris, ke ie ĉi tie, en la arbustaro, li renkontiĝu kun siaj kunuloj, tiam, uzante neatenditecon, mi ilin atakus. Kaj se la sorto ne kapricos, ne trompos, eblus kalkuli, ke li estas en mia poŝo.

La altan avelejon anstataŭis malalta, kun kampetoj, arbustaro, kaj antaŭe per nebula roso arĝentis kampo. Pavlovskij estis iranta tien, rekte al la kverka bosketo, iranta rapide kaj ne retrorigardante; tamen sekvi lin sur malfermita loko mi, certe, ne povis. Jes, ne fortunis: estos, evidente, nek la dua, nek la tria — mi devis preni lin solan.

Fiksinte konvenan lokon, mi rektiĝis en la malalta arbustaro — ĝi atingis miajn koksojn — kaj, tenante la ŝmajseron malsupre, ĉe la genuo, levis en la maldekstra mano pistolon — poŝan «Walter»-on — kaj kriis:

— Haltu! Ne moviĝu! Mi pafos!

Li momente turniĝis kaj kun laŭdinda rapideco direktis al mi la mitraleton, sukcesinte ĉe tio ĉirkaŭrigardi la lokon, — nin estis disigantaj nur kvindek — kvardek kvin metroj.

— Kiu vi estas?! Dokumentojn! — farante paŝon renkonten al li, kriis mi, penante esprimi maltrankvilon en la vizaĝo kaj en la voĉo.

Mia demando kaj la postulo montri dokumentojn aspektis en tiu ĉi situacio, en tia distanco absurde kaj naive — ĝuste tion mi strebis.

Mi estis fiksanta lian vizaĝon kaj vidis, kiel, metinte la fingron sur la ellasilon, li trankvile ekcelis min. Li ne hastis kaj estis pririgardanta min kun rimarkebla intereso. Al li, armita per mitraleto kaj tre certa pri si, mi kun mia ludila pafileto imagiĝis, evidente, ne pli ol stulta komencanto, viva celobjekto.

Mi estas certa, li eĉ ne povis pensi, ke eĉ el tiu ludilo mi sukcesas enbati du aŭ eĉ tri kuglojn en ĵetitan supren ladskatolon, kaj ke dum la jaroj de la milito mi prenis vivaj pli ol cent agentojn-paraŝutistojn, kaj ili ja bonege scias, kio atendas ilin okaze de kapto, kaj tial rezistas kun furiozo de mortkondamnitoj.

Mi antaŭis lin, eble, je iu ero de sekundo kaj falis en la arbustaron samtempe kun pafserio el lia mitraleto. Min priŝutis foliaro kaj la flanko bruliĝis — li min tamen tuŝis! La kugloj pasis proksimege, li preskaŭ mortigis min, bravulo, — tiajn ulojn oni ne renkontas ĉiutage; mense mi aplaŭdis lin.

Falinte kaj laŭte ĝeminte, mi rapidege forrampis je dek metroj maldekstren, trans densan avelan arbuston. Kaj, kaŝiĝinte en malseka herbo trans la arbusto, kun preta mitraleto, mi ree ĝemis, direktante per la polmo la sonon malsupren tien, kie mi falis.

Tiun trukon mi faradis jam multegajn fojojn kaj ne dubis, ke Pavlovskij decidos, ke mi estas grave vundita, kaj nepre revenos, por finmortigi min kaj preni miajn dokumentojn. Li aliros tiun lokon, kie mi falis, ĉe tio li staros flanke al mi, kaj mi per du pafserioj el trans la arbusto subite senbrakigos lin. Nur li almenaŭ por momento staru al mi flanke, sed ne bruste.

Sed tiam okazis neatenditaĵo.

— Ĵetu armilon!.. Manojn supren!.. — aŭdis mi laŭtajn kriojn kaj, elrigardinte, ekvidis Luĵnov-on kaj Fomĉenkon: kun levitaj mitraletoj ili elsaltis el arbustoj je ĉirkaŭ sepdek metroj for de mi. Do, ili ne dormis — simple forgesis doni la signon, sed nun, sen mia signalo, por kio ili eliris?!

Pavlovskij sen prokrasto respondis al ili per mitralaj pafserioj — ili rapide sidiĝis, sed al Luĵnov li ŝajne trafis, aŭ tio nur ŝajnis al mi, kaj tiam mi devis aprezi komprenemon de Pavlovskij.

Li, certe, komprenis, ke tio estas embusko, kaj, ne dezirante, evidente, riski — ja unu kontraŭ tri, — impete ĵetiĝis kuri, tamen ne al la arbaro, sed reen, al la avelujo. Ĉe tio — ĝuste meze inter mi kaj Luĵnov kun Fomĉenko, tiel ke por ioma tempo ni, trafinte sur unu kun li rektan linion, entute ne povus pafi, kaj li povus atingi la arbustojn.

Lin endis tuj senkrurigi! — mi levis la ŝmajseron kaj, celante liajn genuojn, premis la ellasilon kaj iomete movis la mitraleton. En la sama momento li faris abruptan movon, kvazaŭ stumblis sur nevidebla baro, kaj falis en la arbustaron. Kaj juĝante laŭ tio, kiel li falegis, mi komprenis, ke mi ne simple trafis liajn krurojn, sed faris tion, kio necesis: frakasis la genuajn artikojn.

Mi ĵetiĝis al li. Kiel mi determinis aŭde, li elpafis dudek sep — tridek kartoĉojn, kaj nun antaŭ ĉio li bezonis reŝargi la mitraleton. De alia flanko estis kurantaj Luĵnov kaj Fomĉenko, sur la ŝultro de Luĵnov estis larĝiĝanta malhela makulo. Mi ne eraris — li estis vundita, sed mi subite iĝis ridema. Ili estis kurantaj per mallongaj zigzagoj, kiel instruis mi, sed por kio nun estis ĉio ĉi?! Ja neniu estis celanta ilin kaj neniu pafis — ridindege!

Mi ekvidis Pavlovskij-on la unua. Kuŝante sur la dorso, kun streĉita vizaĝo li estis febre enmetanta en la mitraleton novan magazenon. Mi impetis al li — restis nuraj metroj, — kaj tiam okazis la plej terura, kion mi ne antaŭvidis kaj neniel atendis de Pavlovskij: antaŭ ol mi en salto atingis lin, li subite ŝovis la tubon de la mitraleto sub sian makzelon kaj prenis la ellasilon...