?

Log in

No account? Create an account

Дневник ur'а

Segui il tuo corso, e lascia dir le genti!

Previous Entry Поделиться Ахтунг! Next Entry
V. Bogomolov. «La momento de vero» - 57
манул
yury_finkel

57. Leteroj de aŭgusto 1944

«Kara panjo!

Pardonu, ke mi ne skribis dum tuta monato — tute mankis tempo. Tamen nun mi jam penos.

Ni foriris malproksime okcidenten kaj troviĝas nun sur la teritorio de la eksa Polio. Tiamaniere, mi trafis eksterlanden.

La loĝantaro ĉi tie estas poloj kaj belorusoj, sed ĉiuj ili estas tiel nomataj «okcidentuloj», homoj subpremitaj, subevoluintaj, unuflankaj male al la nia maniero. Dum monato ni en neniu vilaĝo renkontis homon, kiu finus pli ol tri-kvar klasojn. Nia rusa popolo estas multe pli kultura.

Kaj ekstere: vestiĝas ili precipe pli bone, ol ni. En la ĥatoj estas urba meblaro, anstataŭ benkoj ordinare estas seĝoj. Knabinoj dandas en silkaj roboj ĝis genuoj kaj en buntaj, bonŝtofaj bluzoj. Viroj, eĉ kampuloj, portas ĉeviotajn kostumojn, ĉemizojn kun falditaj kolumoj kaj kaskedojn. Sur la brusto nepre estas kruceto, ĉe ĉiu vilaĝo estas grandega krucifikso kun Jesuo Kristo, sed en la ĥatoj estas puloj, cimoj, blatoj. Ni penas ne nokti tie.

Malegaleco. Unu domo estas duetaĝa ŝtona vilao kun vitritaj terasoj, mola meblaro, tapiŝoj, pargeto kaj pentraĵoj en oritaj kadroj. Kaj tuj apude — mizera ĥataĉo, breĉetita tera planko, malalta plafono, kovrita de araneaĵo, nudaj muroj. En ligna kuveto — lulilo — kuŝas malpura, velka infano. Abundas muŝoj, ne dirante eĉ pri aliaj insektoj.

Homoj ĉi tie precipe estas avaraj, kiel, probable, ĉiuj proprietuloj. Al ĉio estas unu respondo: «Se vi venus antaŭ tri tagoj, ni vin regalus!» La plej ofta vorto estas «kepsko», kio signifas «malbone».

Arbaroj ĉi tie estas belaj, densaj, multas birdoj. Sed kampoj estas amuzaj — per mallarĝaj strioj, verŝajne, kiel ĉe ni antaŭ la revolucio. En ĝardenoj abundas pomoj kaj piroj, sed manĝi simple mankas tempo, kaj mi ne deziras peti.

Estas mezo de aŭgusto, sed varmego estas kiel en julio. Ĉi tie ne okazas frostoj, kiel ĉe ni. Oni diras, ke vintre same estas koto. Tial kaj la homoj, kaj la naturo, kaj la klimato estas interesaj, sed iaj fremdaj. Ĉe ni estas pli bone. Vi eĉ ne imagas, kiel mi deziras ion nian, moskvan, antaŭmilitan: fagopiran kaĉon kun butero, aŭ kvassupon, aŭ glazuritan glaciaĵon. Mi sopiras eĉ pri tramaj kvereloj.

En la nova trupo mi iomete kutimiĝis, kaj la humoro iĝis iom pli bona. Tamen, mi sukcesas dormi tre malmulte, kaj estas malpli da subuloj, tial mi devas multe kuradi mem. Anstataŭe min ĉirkaŭas bonegaj homoj, kaj nia komandanto entute estas neordinara homo.

Vi vane maltrankvilas, panjo. Mi fartas bonege, pri la vundo kaj la kontuzo mi rememoras nur kiam mi ricevas viajn leterojn.

Estus bone, se vi sendus unu aŭ du librojn aŭ iajn revuojn. Kiam aperas libera minuto, absolute mankas io por legi.

Saluton al ĉiuj. Estu sanaj.

Mi kisas vin kaj la avinjon.

La direkto de nia moviĝo estas Orienta Prusio!

Via Andreo.

Se restis la skatoleto kun karamelbombonoj, pri kiu vi antaŭe skribis, same sendu».

* * *

«Kara fileto, Andreĉjo!

Mi skribas al vi kun la avino ĉiusemajne, kaj kvazaŭ ĵetas ŝtonetojn en maron — revenas nenia respondo. Kial vi silentas, kial tiel malofte respondas? Kiam vi havos proprajn infanojn, vi komprenos, ke tio estas simple kruela.

Ĉiuvespere ni markas sur mapo moviĝon de niaj armeoj kaj penas diveni, kie vi estas nun.

Eble, kvinan fojon ni petas vin sciigi pri stato de via sano. Kiel vi fartas, fileto? Ĉu ne turmentas vin kapdoloroj, ĉu vi malpli balbutas nun, kio pri la vundita kruro?

Ĉu oni manĝigas vin regule? Anna Petrovna diris, ke, kiam okazas ofensivo, kuirveturiloj postiĝas kaj al soldatoj estas malfacile. Ĉu estas tiel? Eble, necesas urĝe fari al vi sendaĵon kun nutraĵoj? Ni nun havas sufiĉe da legomoj, kaj ni tute povas vivi sen tio, kion ni ricevas per porciumaj kartoj. Skribu nepre, ne ĝeniĝu.

La nigrumon oni ankoraŭ ne forigis, sed ĉiuj havas altan humoron: ja vi eliris al la limo, al Germanio estas tute proksime. En Moskvo ĉiutage estas salutpafado, antaŭ kelkaj tagoj estis tri, kaj iam pli frue — eĉ kvin.

Kaj apude estas malfeliĉo... Hieraŭ mi renkontis apud la Belorusa stacidomo Manjon Tereĥova-n, ni staris sur la placo kaj ploris. En via klaso estas ankoraŭ du komunikoj pri morto: ĉe Sebastopolo pereis Serĉjo Kuznecov, kaj en Belorusio estis murdita Mila Panina.

Serĉjon mi konis malmulte, sed Mila-n mi memoras ankoraŭ kiel unuaklasaninon, kiam ŝi plendis al mi, ke vi tiras ŝiajn harligojn kaj entute ofendas. Mi tiam ridis, ke vi simpatias ŝin, kaj petis sidigi vin ambaŭ dise. Kaj kiam oni vin transsidigis, vi ege ĉagreniĝis, kaj mi komprenis, ke mia ŝerca supozo estis ne senbaza. Evidentiĝis, ke ŝi estis en la sama fronto kun vi. Tio estas naŭa morto en via klaso — kompatindaj infanoj, malfeliĉaj patrinoj!

Avinjo kroĉetis por vi longajn varmajn ŝtrumpojn speciale por la vundita krureto. Kaj jen zorgo — baldaŭ venos vintro, kaj ni ne scias, kiel sendi, ni timas, ke ili perdiĝos. Se estos ĉe vi okazo, eble, iu veturos en Moskvon aŭ tra Moskvo, nepre donu nian adreson, por ke oni venu kaj prenu. Samtempe ni povas sendi ankaŭ nutraĵojn. Kun preterveturanta homo estas pli fidinde.

Kara fileto, Andreĉjo! Mi insiste petas vin: ne ludu tamen kun danĝero sen neceso. Memoru, ke vi ĉe mi kaj avinjo restis sola, ni neniun alian havas... Gardu vin. Kaj pli ofte skribu.

Mi kisas vin

Panjo».

* * *

«Estimata Jekaterina Ivanovna!

Vian leteron mi ricevis.

Via filo gvardia leŭtenanto Blinov Andreo Stepanoviĉ vere ekde junio de tiu ĉi jaro plenumas servon en la konfidita al mi trupunuo. Mi sciigas, ke en medicina ekzamenado la 30-an de majo de tiu ĉi jaro kuracista komisiono de la milita hospitalo n-ro 1135, kie antaŭ tio li troviĝis en kuracado pro vundo kaj kontuzo, agnoskis Vian filon taŭga por servado sen ajnaj limigoj.

Mi kompatas Vian malfeliĉon kaj kun kompreno rilatas al Via peto. Bedaŭrinde, en kondiĉoj de Aganta armeo kreo por Via filo de «indulga reĝimo por konservo de lia vivo», kiel Vi petas en Via letero, ne ĉiam estas ebla.

Pri Via letero, adresita al mi kiel komandanto de la trupunuo, kaj Via filo, kaj la ĉirkaŭantaj lin homoj, tutcerte, scios nenion.

La senditajn de Vi tri kopiojn de komunikoj pri pereo en la fronto de Viaj edzo, filino kaj frato mi resendas.

Kun estimo Komandanto de la t/u militpoŝto 19360

Jegorov».