?

Log in

No account? Create an account

Дневник ur'а

Segui il tuo corso, e lascia dir le genti!

Previous Entry Поделиться Ахтунг! Next Entry
V. Bogomolov. «La momento de vero» - 56
манул
yury_finkel

56. En la Supera Komandejo

En Moskvo oni vere maltrankvilis kaj nervozis.

En ĉiudiurna bulteno de la milita kontraŭspiona servo de la 17-a de aŭgusto, veninta en la Superan Komandejon post la noktomezo kaj okupanta nur unu paĝon kaj duonon, al la afero «Nemano» estis dediĉitaj naŭ linioj: estis koncize skribite, ke en malavanoj de la 1-a Baltia kaj la 3-a Belorusia frontoj agas kaj estas aktive serĉata forta, kvalifikita agentgrupo de la kontraŭulo.

En tio estis nenio eksterordinara: la Superan Komandejon endis informi pri ĉiuj konsiderinde minacaj spionaj grupoj de la kontraŭulo kaj eĉ pri apartaj plej danĝeraj agentoj.

Sed ĉar temis pri la fronto, kie post malpli ol monato estis plenumota grava strategia operaco, la Supera Komandanto, legante la bultenon, faris sur ties marĝenoj markostrekon per blua krajono, signifantan samtempe: «atenti» kaj «raporti pli detale».

Tiu markostreko iĝis bazo por ke la Supera Komandejo prenu la aferon sub sian kontrolon, kaj tage al la Supera Komandanto estis liverita detala notico pri la afero «Nemano», okupanta preskaŭ du paĝojn. Konatiĝinte kun ĝi jam nokte kaj malkovrinte, ke la agoj de la serĉatoj minacas sekretecon de koncentrado de trupoj kaj de la ataka grupo en malavanoj de la 1-a Baltia fronto, kaj ke tial temas pri sorto de la grava strategia operaco, la Supera Komandanto estis ege maltrankviligita kaj ekscitita.

Jam dum multaj monatoj li eĉ foje ne estis en tiom malbona animstato, kiel en tiu horo.

Monstre trompita de Hitlero kaj de la propra intuicio en junio de la kvardek unua jaro, li estis atribuanta grandegan signifon al trompado de la kontraŭulo, speciale ĉe preparo de kampanjoj kaj plej grandaj operacoj.

Jam en la unuaj tagoj de la milito, en la periodo de nekredebla streĉo, pene trovante pecojn da tempo, li sukcesis atente trarigardi verkojn de plej elstaraj militestroj kaj militaj teoriistoj, speciale interesiĝante pri problemoj de sekreteco kaj de subiteco, kiun tiu garantias. Tiujn demandojn li plurfoje analizadis kaj pridiskutadis kun la supera generalaro.

Triopan rezulton de subiteco eblus formuli tiel:

Subiteco kaptas la kontraŭulon ne preparita al atako: ĝiaj trupoj kaj militaj rimedoj lokiĝas ne plej bone por rebato de tiu atako.

Subiteco devigas la kontraŭulon haste akcepti novan planon: la kontraŭulo perdas iniciaton kaj devas adapti siajn agojn al la agoj de la atakanto.

Kaj fine, atingita subiteco rompas kredon de la trupoj de la kontraŭa flanko je sia komandantaro kaj kredon de la komandanto kaj de ties stabo je si mem.

El tio sekvis, ke sukceso de ajna operaco en alta grado dependas de sekreteco kaj de trompaj agoj. El tio sekvis, ke venko, atingita sen subiteco, per kvanta supereco, ne portas sur si stampon de militestra talento kaj kostas nekompareble pli multe. El tio sekvis, ke necesas per ajnaj penoj kaŝadi siajn intencojn, kreadi minacon samtempe en kelkaj lokoj, devigante per tio la kontraŭulon malkoncentri la fortojn. El tio sekvis, ke necesas demonstre preparadi ofensivon en unu loko, kaj sekrete en alia, penante en ĉiuj okazoj surprizi la kontraŭulon.

El la terura leciono de la komenco de la milito estis faritaj senprokrastaj konkludoj, kaj jam ekde la unua jarduono de la militagoj la Ruĝa Armeo uzadis la faktorojn de sekreteco kaj subiteco kun ne malpli granda povoscio, ol la kontraŭulo.

Tiel, en la ofensivo ĉe Moskvo estis sekrete alvenigitaj kaj en la decida horo enkondukitaj en batalon freŝaj rezervoj, interalie du novaj armeoj, koncentritaj norde de la ĉefurbo, kio iĝis por la germanoj plena neatenditaĵo.

La sukceso de la Stalingrada operaco kaj de la batalo en la Kurska arko same estis en multo antaŭdecidita per sekreta koncentrado de trupoj kaj per komplikega komplekso de aranĝoj pri misinformado, trompado de la kontraŭulo.

Operacan subitecon oni sukcesis atingi ankaŭ en la plej granda en la milito Belorusia operaco. Tamen, garantii plenan sekretecon de koncentrado en malavanoj de kvar najbaraj frontoj de milion-kaj-duona armeo, de 6500 tankoj kaj memmovaj kanonoj, de ĉirkaŭ 25 mil kanonoj kaj de pli ol 6 mil aviadiloj estas praktike neeble, kaj, kiel depoziciis kaptitaj germanaj generaloj, nelonge antaŭ la komenco de la ofensivo en skoltaj organoj kaj en staboj de la armegrupo «Centro» oni eksuspektis ion malbonan. Tamen opinioj disiĝis, kaj suspektoj restis suspektoj. La penoj de la sovetiaj trupoj pri konservo de sekreteco estis tiom grandaj, kaj la detale pripensita misinformo, plenumata kohere en ĉiuj dek du frontoj, estis tiom perfekta, ke tiujn grandegajn preparojn la kontraŭulo opiniis nur trompa imitado. La ĉefstabo de la germana terarmeo kaj la supera komandejo de Hitlero ĝis la lasta momento restis konvinkitaj, ke somere de la 1944-a jaro la ĉefaj atakoj de la Ruĝa Armeo estos faritaj ne en Belorusio, sed multe pli sude — en Ukrainio. Ankaŭ tiam oni sukcesis trompi la germanojn rilate de la veraj intencoj de la sovetia komandantaro, rezulte de kio estis plene frakasita la armegrupo «Centro».

La Supera Komandanto treege fieris pri la arto trompi kontraŭulon, kaj en Teherano volonte rakontis al Roosevelt kaj Churchill, kiel tio estas farata, al kio la lasta aprobe rimarkis, ke «la veron oni devas gardi per malvero».

Nun, eĉ ne finleginte la noticon pri la afero «Nemano», Stalino komprenis, kian minacon prezentas la agoj de la serĉatoj por la preparata en Baltio strategia atako.

La Supera Komandejo kaj persone la Supera Komandanto speciale atentis Baltion. Por septembro estis planita strategia operaco, rezulte de kiu estus liberigita granda parto de Estonio kaj Latvio kun grandaj havenoj, ĉefurboj de la uniaj respublikoj Talino kaj Rigo, kaj la germana armegrupo «Nordo», nombranta en si pli ol sepcent mil soldatojn, oficirojn kaj generalojn, iĝus fortranĉita disde la ceteraj fortoj de la kontraŭulo, fortranĉita disde Germanio, pli ĝuste, disde Orienta Prusio, kaj plene blokita en Kurlando, sur la Sambia duoninsulo.

Tamen en la lasta tago de julio meĥanizitaj trupoj de la 1-a Baltia fronto per negrandaj fortoj antaŭiĝis al la Balta maro en regiono Klapkans kaj tranĉis ĉiujn surterajn komunikvojojn, irantajn el Baltio en la Orientan Prusion. La iniciato kaj kuraĝo de la trupoj laŭ ordono de la Supera Komandanto estis distingitaj per batalaj dekoracioj, tamen al la komandantaro de la fronto estis rekomendite okaze de probabla provo de la germanoj malbloki la encirkligitan grupon — retiri la trupojn kun minimumaj perdoj al la linio Jelgava (Mitau) — Dobele.

La afero estis en tio, ke por plifortigo kaj plilarĝigo de la enbatita kojno en la nuna momento mankis sufiĉaj rezervoj; krome, estus multe pli alloge fortranĉi la malamikan armegrupon «Nordo» multe pli okcidente — tiuokaze en grandegan baltan poŝon trafus je deko pli multe da germanaj divizioj, kaj la linio de la ekstera fronto de la encirkligo irus ĝis la buŝo de Nemano ĉe la limo de Orienta Prusio.

Tia estis la plano de la Supera Komandejo. Kaj kvankam nun, meze de aŭgusto, precipe la Ukrainiaj frontoj estis ofensivantaj kaj ricevantaj helpotrupojn, en la malavanoj de la 1-a Baltia fronto, al kiu estis destinita la gvidanta rolo en la planata operaco, kun observado de ĉiuj gardaj aranĝoj iom post iom estis koncentrataj trupoj; ĉe tio en la pasinta nokto en distrikton norde de Ŝaŭlajo komencis veni trupoj de la 5-a gvardia tanka armeo — la ĉefa ataka forto de la estontaj bataloj en Baltio.

Konatiĝinte kun la notico pri la afero «Nemano», la Superulo ordonis tuj voki la estron de la Ĉefa Departemento de la kontraŭspiona servo, kaj ankaŭ la popolkomisarojn pri ŝtatsekureco kaj pri internaj aferoj. Al la troviĝanta ĉe li tiuminute por raporto generalo de armeo, kiu plenumadis dum jam pluraj jaroj devojn de la estro de la Ĉefstabo, li proponis resti, supozante, ke, probable, necesos radikalaj strategiaj ŝanĝoj aŭ prokrasto de la tuta estonta operaco.

Poste li komunikiĝis per «AF» kun la 1-a Baltia fronto. Ties komandanto generalo de armeo Bagramjan en tiu antaŭmateniĝa horo troviĝis en trupoj; ĉe la aparato estis stabestro general-kolonelo Kurasov, kaj la Superulo ordonis al li raporti pri aranĝoj por garantiado de sekreteco kaj kamuflado de la preparata operaco, speciale ĉe plenumo de aroko.

La plano de la Ĉefstabo fiksis por komenco de septembro ofensivon de la tri Baltiaj frontoj en konverĝantaj direktoj al Rigo. Oni opiniis senduba, ke la germanoj nepre faros ĉion, por reteni tiun grandegan urbon kaj havenon, kaj kuntiros al ĝi grandajn fortojn. Ĝuste tiam estis planite, plu senĉese premante sur la sektoroj de la 2-a kaj 3-a Baltiaj frontoj, okazigi raran en sia ideo kaj skalo arokon, paralelan al la frontlinio: kaŝe kaj en malgranda tempolimo transĵeti la ĉefajn fortojn de la 1-a Baltia fronto el la dekstra al la maldekstra flanko kaj el tie ĉi, el distrikto de Ŝaŭlajo, neatendite por la kontraŭulo fari koncentritan distranĉan baton en direkto de Memelo (Klajpedo) kun eliro al la maro sur sektoro Memelo (Klajpedo) — Palango, ĝuste pro kio la preparata operaco ricevis en la planoj nomon Memela.

El la notico, kuŝanta antaŭ li sur la tablo, Stalino sciis, ke por realigo de preparo de la Memela operaco necesas koncentri en distrikto de Ŝaŭlajo kaj norde de ĝi minimume kvar infanteriajn armeojn, unu tankan, kaj ankaŭ kelkajn apartajn trupunuojn, grandan kvanton de artilerio kaj de aliaj plifortigaj rimedoj. Do, en la aroko laŭlonge de la fronto relative proksime de la kontraŭulo necesis kaŝe kaj urĝe movi en distanco de sesdek ĝis ducent kvardek kilometroj ĉirkaŭ 500 mil homojn, pli ol 9 mil kanonojn kaj pezajn bombokanonojn, preskaŭ mil kvincent tankojn kaj memmovajn kanonojn. Ĵetinte rigardon al tiuj ciferoj, Stalino ankoraŭfoje pensis, ke ju pli granda estas skalo de operaco, des malpli facile estas konservi ĝin en sekreto kaj des pli skrupulaj devas esti aranĝoj pri garantio de ĝia plena kaŝeco.

La neatendita telefona voko kaj la demando de la Superulo ne trafis la stabestron surprize. Kurasov, konata per sia pripensemo kaj alta kulturo de pensado, respondis trankvile, lakone kaj tiel inteligente kaj glate, kvazaŭ li atendis tiun vokon kaj anticipe speciale prepariĝis. Ĉe tuta incitiĝo, kiun sentis tiuhore Stalino, li ne trovis eĉ etan pretekston eldiri sian malkontenton.

Kurasov raportis:

Transĵetado de trupoj, ties koncentrado en novaj lokoj, okupado de komencaj pozicioj okazos nur en nokta tempo, kun rimedoj de rigora kamuflado kaj disciplino. Ĉiuj arbaroj kiel kamuflaj ujoj estas distribuataj inter divizioj kaj regimentoj. Vostoj de militistaj kolonoj, ne sukcesintaj ĝis tagiĝo plene eniri en destinitajn por ili lokojn de taga restado, estos «fortranĉataj» kaj kaŝataj en aliaj arbarmasivoj kun plenumo de ĉiuj necesaj antaŭzorgoj.

Itineroj de moviĝo de trupoj kaj teĥniko estas provizataj per fidinda administra servo kaj en la tuta longo ĉe ambaŭ flankoj estas borderataj per tutdiurnaj paraj patroloj, tiel nomataj «patroloj de atento». Spuroj de raŭpaj kaj radaj maŝinoj sur la vojoj estos antaŭ tagiĝo neniigataj per trenaĵoj.

Kaŝeco de la regrupiĝo estas provizata ankaŭ per granda kvanto de itineroj por movado de trupoj (pli ol dudek kvin) kaj per nia dominado en la aero.

Super lokoj de elŝarĝado kaj transmovado de tankoj kaj memmovaj kanonoj — por supersoni bruon de la motoroj — patrolos speciale disponigitaj aviadiloj. El la lokoj de koncentriĝo de meĥanizitaj trupoj — de la ataka movebla grupo de la fronto — estas provizore elloĝigita la tuta civila loĝantaro.

«Disa tanka teĥniko!..»[38] — rememoris Stalino, kiam Kurasov diris pri la patrolado super lokoj de elŝarĝado kaj transmovado de tankoj kaj memmovaj kanonoj. Tenante la telefonan aŭskultilon per la maldekstra mano kaj plu aŭskultante, li senerare trovis kaj eltiris el amaso da kuŝintaj sur la tablorando paperujoj unun kun skribaĵo sur la kovrilo: «Plej gravaj transportadoj. Literaj trajnoj de serio „K“». Li metis ĝin antaŭ si, malfermis kaj komencis trarigardi dokumentojn de la lastaj tri diurnoj.

Ĝuste. Hieraŭ laŭ ordono de la Ĉefstabo komenciĝis amasa elŝarĝado el uzinoj de 530 tankoj kaj 280 memmovaj kanonoj por la 1-a Baltia fronto, kaj antaŭ ĉio por kompletigo de la 5-a gvardia tanka armeo, perdinta centojn da maŝinoj en malfacilaj bataloj de la antaŭaj du monatoj.

Tiutempe Kurasov estis plu raportanta:

Cele de misinformado de la kontraŭulo en granda distanco (je pli ol cent kilometroj for de la vera operaca direkto) en armea malavano estas imitata koncentrado de ok-naŭ infanteriaj divizioj, de granda kvanto da tankoj kaj artilerio. Tute samaj trompaj aranĝoj estos plenumitaj ankaŭ en la strio de la najbara fronto.

En arbaroj de ambaŭ tiuj falsaj lokoj de koncentriĝo estas konstruataj ĉirkaŭ mil maketoj de tankoj kaj ĝis kvarcent maketoj de aviadiloj, estas kreataj falsaj aerodromoj. Laŭgrade de konstruado parto de la maketoj per sistemo de kabloj, vinĉoj kaj kapstanoj estos movataj tage, dum horoj de flugado de skolta aviado de la kontraŭulo; samtempe grandfortaj sonigiloj reproduktados bruon de funkciantaj motoroj. Videbleco kaj versimileco de ĉiuj falsaj objektoj estos regule kontrolata per observado kaj fotado el la aero.

En la samajn falsajn lokojn iom post iom, po partoj, estos direktitaj super ducent armeaj radistacioj, kiuj devos imiti kurantan radiinterŝanĝon de trupoj, kvazaŭ transĵetitaj ĉi tien el aliaj sektoroj de la fronto. Samtempe en la lokoj de la vera koncentriĝo ĝis la lasta horo antaŭ la ofensivo estos konservata relativa radiosilento: ĉiuj sendiloj de la venantaj trupoj estas anticipe sigelfermitaj.

En la setlejojn de la falsaj lokoj de koncentriĝo je semajno antaŭ la ofensivo estos senditaj falsaj furieroj, kiuj ŝajnigos distribuadon de domoj por lokado de trupoj kaj staboj: sur plej multaj domoj kaj sur la pordegoj, kiel kutime, estos farita ĉifrita markado per kreto, kaj al la mastroj estos proponite prepari la domojn por kantonmentado. Same je semajno antaŭ la ofensivo speciale elektitaj oficiroj kaj militservantinoj laŭ unueca kunordigita plano okupiĝos pri distribuado en la loka loĝantaro de falsaj onidiroj pri koncentriĝo de trupoj kaj pri estontaj agoj.

Aliaj elementoj de operaca kamuflado: en la trupoj estas plenumataj laboroj pri perfektigo de defensivo kaj pri ties preparo por vintraj kondiĉoj. Armeaj kaj diviziaj ĵurnaloj en la regionoj de la planata koncentrado publikigas materialojn ekskluzive pri defensiva temo. La tuta buŝa agitado estas direktita al firma retenado de la okupataj pozicioj.

Pure gardaj rimedoj: en la operacaj malavanoj de la fronto estas fortigita la paskontrola kaj garda servo; la distriktoj de lokiĝo de la trupoj estas anticipe kordonataj kaj rastataj; fervojaj stacioj kaj setlejoj estas tutdiurne patrolataj; ĉiuj suspektinduloj estas retenataj ĝis identigo.

Kio koncernas politik-edukajn aranĝojn, do kun la tuta personaro ĉiusemajne estas farataj konversacioj pri insidaj metodoj de malamikaj spionoj kaj pri neceso de plej alta atentemo. Komunikado de la militservantoj kun la loka loĝantaro estas reduktita al minimumo. Sendo de ĉiuj privataj korespondaĵoj el la regionoj de la koncentrado estos prokrastita ĝis la momento de komenco de la ofensivo.

Konklude Kurasov, sendube eksentinte maltrankvilon de la Superulo, certigis, ke la plano de la estonta operaco estas konata en la fronto, krom li, nur de du personoj — la komandanto kaj la unua membro de la Milita konsilio, kaj konvinkite diris:

— La aranĝoj pri la operaca kamuflado estas tiom skrupulaj kaj universalaj, ke la germanoj povos vidi nur tion, kion ni deziros montri al ili.

Dum ioma tempo Stalino plu silentis.

Kaj Kurasov, kaj la komandanto de la fronto nenion sciis pri la grupo «Nemano», same kiel pri ĝi ne sciis ankaŭ la komandantaro de la najbara 3-a Belorusia fronto, kie eneteriĝis la sendilo. Ankaŭ la armeaj generaloj ne estis riproĉeblaj: lukto kontraŭ spionado ne estis ilia rekta devo. Sed la milita kontraŭspiona servo kaj la teritoriaj organoj — ilin necesis demandi kun tuta severeco!..

La Superulo ne povis ne rimarki inteligentecon de Kurasov, kiu respondis sen ajna preparo kaj ŝajne nenion preteratentinta.

Li aprezis ankaŭ tion, ke la stabestro eĉ fojon ne menciis Rigon kaj Memelon — la urbojn, difinantajn la direktojn de la ĉefaj atakoj, eĉ vorton ne diris ankaŭ pri tio, kie ĝuste estos la regionoj de la koncentrado. La Superulo rilatis malfideme eĉ al la altfrekvenca komunikado, kvankam ricevadis buŝajn kaj skribajn certigojn de responsaj specialistoj, ke subaŭskulti aŭ interkapti interparolon per «AF» estas neeble.

Stalino sciis ankaŭ tion, kion same ne sciis kaj la stabestro, kaj la komandanto de la fronto: la sekreteco kaj subiteco de la okazonta en septembro strategia operaco estis subtenata flanke de la kontraŭspiona servo kaj de la organoj de ŝtatsekureco per kunordigita radioludo, plenumata ne nur en Baltio, sed ankaŭ en Belorusio kaj Ukrainio.

La raporto de Kurasov neniom trankviligis lin, kaj lia humoro neniom pliboniĝis. «Oni kalkulis sur papero, tamen forgesis pri ravinoj, sed laŭ ili oni iru!» — kun incitiĝo rimarkis li al si mem kaj, seke adiaŭinte, surmetis la aŭskultilon.

La disa tanka teĥniko speciale maltrankviligis la Superulon. Dum en ĉiu trupo ekzistis komandantoj kaj reprezentanto de la kontraŭspiona servo, egale responsaj por kaŝeco kaj sekreteco ĉe redislokiĝo, ekzistis personaro — centoj da soldatoj, serĝentoj kaj oficiroj, kapablaj senprokraste plenumi ajnajn necesajn agojn por kamuflado, tiam en trajnoj troviĝis nur akompananta gardistaro — kaj ĉio! Laŭ la sperto de la tri militaj jaroj Stalino sciis, ke disa tanka teĥniko unuavice estas vundebla kaj plej facile malkovrebla de agentaro kaj per aera skoltado de la kontraŭulo ĝuste sur stacioj de elŝarĝado ankoraŭ antaŭ veno al siaj komencaj atendaj pozicioj. Kaj koncentriĝo de tankoj en iu regiono, kiel oni scias, estas la plej karaktera kaj senduba signo de ofensivo, preparata en tiu sektoro aŭ direkto...

Li imagis al si specialajn trajnojn, elirintajn el Ĉeljabinsko, Sverdlovsko kaj Gorkio aŭ ŝarĝatajn tie en la uzinoj. La specialajn trajnojn de serio «K», speciale kontrolendajn de la fako de specialaj transportadoj de la Ĉefstabo. Al ili oni lasos «liberan pason» de Uralo ĝis Baltio, oni pelos ilin senĉese kaj senhalte eĉ tra grandaj stacioj, kaj en la nodaj stacioj por ili oni devas teni pretaj kun vaporo en la kaldronegoj plej bonajn, plej potencajn lokomotivojn. La destinan punkton de tiuj trajnoj ne estas permesite scii eĉ al militaj komandantoj kaj estroj de transportado de trupoj sur fervojoj, ne dirante jam pri la akompanantoj. Sed por kio ĉio ĉi? Por kio ĉiuj ĉi antaŭzorgoj?.. Ĉu por tio, ke iu Kravcov aŭ Matilda tuj sciigu la germanojn pri ties veno en certan lokon, malkovrinte per tio la planojn, konatajn en la Supera Komandejo kaj en la fronto nur de kelkaj personoj, nur de du marŝaloj, de kvin generaloj kaj de li, la Supera Komandanto?

«Reteni!..»

Reteni, haltigi la trajnojn eblas, certe, sen penoj... sed la milito ne haltigeblas!.. Kion do, kiajn konkretajn rimedojn endis plenumi senprokraste?

La planitaj kaj preparataj, skrupule pripensitaj penoj de multaj miloj da homoj por garantiado de sekreteco kaj subiteco facile povis vaniĝi. Kun kutima sento de propra supereco super la ĉirkaŭantoj li notis, ke li la unua komprenis kaj, probable, la sola en tiu ĉi minuto ĝisfine konsciis, kian minacon prezentas agado de la grupo «Nemano» por la preparata operaco.

* * *

Urĝe vokitaj estro de la milita kontraŭspiona servo kaj popolkomisaroj pri la internaj aferoj kaj pri la ŝtatsekureco venis preskaŭ samtempe. Post raporto pri ilia veno ili eniris triope, nelaŭte respekte salutis. Stalino respondis al ili per apenaŭ rimarkebla kapsaluto, ne proponis eniri, kaj ili restis stari ĉe la enirejo je kelkaj paŝoj de la pordo de la vasta kabineto, streĉitaj, neniom imagante, por kio ili tiel urĝe necesas, kaj ne atendante de tiu voko por si ion bonan.

La generalo de armeo, plenumanta devojn de la estro de la Ĉefstabo, kiun la Superulo restigis post lia raporto, estis laboranta, sidante kun siaj mapoj kaj dokumentoj meze de longa, kovrita per malhelverda drapo tablo por kunsidoj. Stalino en sia bluet-griza marŝala uniformo, metinte la manojn post la dorson kaj senbrue paŝante laŭ ruĝa irtapiŝo, estis iranta pli rapide ol kutime, kio ĉe li signis fortan malkonenton kaj incitiĝon.

Kiam li malproksimiĝadis en la alian finon de la kabineto, kie lokiĝis ŝarĝita per paperoj, libroj kaj dosieroj lia persona skribotablo kun kelkaj telefonaj aparatoj sur almetita etaĝero, la tri starantoj apud la enirejo tenadis per rigardoj lian ĝibetan maljunulan dorson kaj la grizetan klinitan nukon. Kiam, atinginte tie, en la profundo, la kontraŭan muron, tegitan je homa alto per panelo el hela kverko, li turniĝadis kaj revenadis, ili rigardis al lia vizaĝo, sed la okuloj ne videblis — kiel kutime, paŝante en medito, Stalino ne levadis la kapon.

Ĉiuj tri vokitoj ĝuis fidon kaj favoron de la Superulo, kaj ĉiuj tri bone sciis, kiom malfirma, malkonstanta estas tiu favoro.

Revenante, Stalino ĵetis rigardon al la angulo de la longa tablo, kie sur la verda drapo blankis la notico pri la afero «Nemano», kaj nervoze turnis la kolon. La stara kolumo de la uniformo, ne malmola, kiel ĉe aliaj marŝaloj, sed speciale farita mola, en tiu minuto estis malhelpanta, incitanta lin.

La militan uniformon li portadis jam dum pli ol duonjaro, ekde la Teherana konferenco, sed neniel povis kutimiĝi al ĝi. Jam multan fojon li varme kaj bedaŭre rememoris la malpezan grizan tunikon kun faldita kolumo, la pantalonon, enigitan en kaproledajn kaŭkazajn botetojn, — sian senŝanĝan kostumon, konatan, probable, al la tuta homaro. Kaj pensis, kiel malfacile estas en lia nejuna, sesdekkvinjara aĝo ŝanĝi la ordon, firme stabiliĝintan dum preskaŭ duonjarcento. La uniformo estis multe pli peza kaj malhelpadis al li, speciale kiam li estis en malbona humoro.

Li ne toleris ornamaĵojn en vesto, ne portadis dekoraciojn, same kiel ne portadis ilin personoj ĉirkaŭ li, escepte de militistoj; eĉ la malpezaj oraj epoletoj, tamen sentataj iomete sur la ŝultroj, kaj la marŝala pantalono kun ruĝaj galonoj incitadis lin. Li ne povis kutimiĝi ankaŭ al kunaj kun la uniformo lerte tajloritaj kaproledaj ŝuoj, kiujn li subride nomadis en la antaŭrevolucia maniero — botetoj.

Eĉ foje ne rigardinte al la homoj, starantaj apud la pordo, li ne dubis, ke ili ne deŝiras de li la okulojn, same kiel ne dubis pri tio, ke ili kun malpacienco kaj timeto, eĉ se ne kun timo, atendas, kiam li ekparolos.

Ilia maltrankvilo aŭ eĉ timo imagiĝis al li laŭleĝa, natura kaj, plue, utila por la afero, ĉar li estis konvinkita, ke ĉefon, same, tamen, kiel ajnan estron, ties subuloj devas ne nur estimi, sed ankaŭ timi: pro tio ili pli diligente, pli rapide kaj pli skrupule plenumas ĉiujn ordonojn.

Je ĉirkaŭ kvin minutoj antaŭ la veno de la vokitoj al Stalino rememoriĝis lia iĝinta historia, ankoraŭ antaŭmilita eldiro: por gajni batalon dum milito, povos necesi centmiloj da ruĝarmeanoj; sed por fiaskigi tiun gajnon en la fronto, sufiĉas subfosaj agoj de nur kelkaj spionoj.

Sekve, danĝeron de tia situacio li antaŭvidis kaj antaŭdiris jam antaŭ la milito. Kiomfoje li alvokadis al singardemo kaj postuladis de ĉiuj atenton, sed necesajn konkludojn oni ne faris!.. Kaj se faris, tiam ne realigis.

Antaŭ la momento de la apero en la kabineto de la popolkomisaroj kaj de la estro de la milita kontraŭspiona servo la Superulo jam subpremis en si eksplodon de indigno, trafintan lin ĉe penso pri tiu antaŭmilita averto, kaj, paŝante tra la kabineto, li estis pensanta pri la estontaj operacoj en Baltio.

Proponi raporti pri la afero «Nemano» ne endis, kaj ne tial, ke li jam konatiĝis kun la notico kaj tenis ĉion en sia bonega memoro. Se aŭskulti plenumantojn — rezultos, ke okazas necesa nepra procezo, estas farata ĉio ebla, kaj se rezulto dume mankas, por tio ekzistas objektivaj kaŭzoj kaj cirkonstancoj. Ĉe tio ili superŝutas per speciala terminologio, ja spionado kaj kontraŭspionado estas tre specifa kunfandaĵo de scienco kaj arto, komplikega kunaĵo, kies ĉiujn nuancojn bone komprenas nur spertaj, kvalifikitaj profesiuloj. Kaj se en, ekzemple, militaj demandoj la Superulo facile penetradis ankaŭ apartajn detalojn, tiam ĉi tie li opiniis celtaŭga limiĝi per starigo de bazaj ĝeneralaj taskoj kaj celoj. Kun sento de akra honto kaj malkontento pri si mem li rememoradis, kiel li unue ne aprezis tutan potencon de radioludo kaj kiel li ankoraŭ kelkfoje embarasiĝis maltrafe. Tiajn aferojn Stalino ne pardonadis ne nur al aliuloj, sed ankaŭ al si mem. Samtempe li neniom dubis, ke ajnan problemon entute li kaptas pli rapide kaj komprenas multe pli profunde, ol ajna responsa plenumanto.

— Kial la afero nomiĝas «Nemano»? — neatendite haltinte antaŭ la tri starantoj apud la pordo, per sia obtuzeta voĉo, kun klare distingebla kartvela akĉento demandis la Superulo.

Ĉe tio li levis la kapon kaj per penetra rigardo de siaj negrandaj, alkroĉiĝemaj, kun flavetaj okulblankoj okuloj, jam tuŝitaj de primara glaŭkomo, ekrigardis en la pupilojn de la kontraŭspiona estro.

Kaj ambaŭ popolkomisaroj sentis momentan faciliĝon: la afero koncernis unuavice la militan kontraŭspionan servon, sed ne iliajn departementojn.

— La nomo estas konvencia, kamarado Stalino, — diris la estro de la Ĉefa departemento de la kontraŭspiona servo, ankoraŭ relative juna general-kolonelo, favorato de la Superulo, promociita laŭ lia iniciato al tiu alta responsa posteno. Fortika, helhara, kun malfermita, iomete simpla, tre rusa vizaĝo, li staris rekte antaŭ Stalino kaj kuraĝe rigardis en liajn okulojn.

— Konvencia?.. — malfideme redemandis la Superulo. — Ĉu ĝi estas ligita kun rivero Nemano?

— Ne, — post paŭzeto diris la general-kolonelo kaj en la sama sekundo rememoris kaj komprenis, ke la serĉata radisendilo estis foje birita en la distrikto de Stolbci, nemalproksime de la supro de Nemano, kaj, evidente, el tio aperis la nomo de la afero. Tamen li ne eldiris la malfruan divenon, korekti sin ne endis: la Superulo ne toleris, kiam subuloj ne sciis ekzakte aŭ ne memoris ion, rilatantan al ilia rekta agado.

— Do, ĉu vi, sekve, la nomojn simple elpensas? — kvazaŭ mirante, severe demandis Stalino, eble, intuicie kaptinte ioman malcertecon en la respondo aŭ en la vizaĝo de la generalo.

— Tio estas nur koda nomo, — firme diris la kontraŭspiona estro, — kaj por la serĉado ne gravas, ĉu ĝi estas «Nemano», «Dono» aŭ, ni supozu, «Vistulo».

— Kaj Matilda — ĉu tio estas virino? — post mallonga silento interesiĝis la Superulo.

— Matilda?.. Tio estas agenta kaŝnomo.

— Labora pseŭdonimo, — kompreneme diris la Superulo kaj, kvazaŭ klariginte al si mem, formovis la okulojn kaj, turniĝante, per molaj nehastaj paŝoj moviĝis maldekstren. — Do, ili laboras nemalbone!

Post sekundoj li jam estis iranta al la kontraŭa fino de la kabineto, kaj ĉiuj tri estis tenantaj per rigardoj lian nealtan belstaturan figuron, pli ĝuste — la nelarĝan dorson kaj la grizetan nukon. Ĉe la panelo mem li turnis sin kaj, en silento reveninte al la mezo de la kabineto, nelaŭte daŭrigis:

— Ĉu vi konscias, ke temas pri sorto de la gravega strategia operaco, pri sorto de pli ol duonmiliona germana grupo en Baltio?

— Jes, mi konscias, — respondis la kontraŭspiona estro. Stalino, alirinte, ekstaris antaŭ li kaj firme, atente ekrigardis en liajn okulojn.

— Ĉu vi komprenas, ke en kondiĉoj de preparado kaj plenumado de strategia operaco ajna traliko de sekretaj informoj, ajnaj spionaj kanaloj de la kontraŭulo devas esti fermataj senprokraste?

— Jes, mi komprenas.

Stalino faris kelkajn paŝojn, malproksimiĝante, kaj neatendite returniĝis.

— Kiom da ili estas entute? — almontrante la tablangulon, kie kuŝis la notico pri la afero «Nemano», demandis li.

— Pri nombro de la tuta agentaro estas malfacile diri ĝuste, — rigardante al lia vizaĝo, diris la kontraŭspionestro, — la kerno de la grupo konsistas supozeble el tri aŭ kvar homoj.

En tiu momento en la kapon de Stalino ree venis lia sagaca historia averto, ke subfosaj agoj de nur kelkaj spionoj sufiĉas por malgajni grandegan batalon. Kaj ankoraŭ al li rememoriĝis nun alia saĝa eldiro, kiun li plurfoje eldiradis al ĉirkaŭantoj: el ĉiuj eblaj ŝparoj la plej multekosta kaj danĝera por la ŝtato estas ŝparado en batalo kontraŭ spionado. Ĉu ili tamen vere ŝparas?.. Aŭ subtaksas la danĝeron?..

Per volstreĉo retenante koleron, li forturniĝis kaj aliris tiun lokon meze de la kabineto, kie ĉe la transa rando de la longa tablo sidis la estro de la Ĉefstabo. Li haltis kaj, ĵetinte rigardon al li, kvazaŭ rezonante voĉe, penseme diris:

— Kiom da organoj ni havas, sed ili ne povas kapti tri homojn. En kio estas la afero?

Tiu «En kio estas la afero?» por la starantoj apud la pordo sonis minace. En tiu demando al almenaŭ du el ili aŭdiĝis: «Ne povas kapti aŭ ne deziras?»

Kaj la sidanta super la mapoj generalo levis la kapon kaj kompreneme ekrigardis al la Superulo. Lia rigardo, evidente, devis diri: «Vi, kiel ĉiam, pravas, kamarado Stalino. Ni retretigas multmilionan armeon de la germanoj, sed ĉi tie oni ne povas kapti tri homojn. Mi plene dividas vian malkontenton kaj nekomprenon. Sed tio estas demando ekster miaj kompetentoj, bedaŭrinde, mi per nenio povas helpi en tio kaj, se vi permesas, mi prefere okupiĝos pri mia rekta afero».

Kaj la Superulo, kvazaŭ leginte ĉion, kion devis esprimi la rigardo de la estro de la Ĉefstabo, ree ekpaŝis tra la kabineto.

La masiva pordo sensone malfermiĝis, kaj enirinta persona sekretario de Stalino mallaŭte, senpasie raportis:

— Marŝalo Rokossovskij...

La Superulo ne turniĝis kaj neniel reagis al tiu mesaĝo, kaj la sekretario, evidente opiniinte la silenton signo de konsento, same senbrue, kiel aperis, eliris el la kabineto.

— Dum ĉirkaŭ monato antaŭ via nazo senpune agas danĝerega malamiko, — malproksimiĝante de la starantoj apud la pordo, daŭrigis la Superulo. — Estas nature demandi: ĉu nia kontraŭspiona servo agas aŭ pasivas?! Kio estas tio — ĉu senpripensa malrapidemo aŭ krima neglekto?.. Kaj ajnokaze — senrespondeco!..

La akuzoj, eldirataj de la Superulo, estis, esence, maljustaj: la milita kontraŭspiona servo ekde la komenco mem estis faranta ĉion necesan. Tamen senkulpigi sin, kaj des pli kontraŭdiri ne endis, kaj malantaŭ la dorso de Stalino, en la alia fino de la kabineto, oni honte silentis.

Pala pro indigno, li turniĝis, ekvidis la telefonon «AF» sur la speciala almetita etaĝero ĉe sia skribotablo, kaj tuj pensoj pri la ekribelinta Varsovio kaj pri la pola demando, verŝajne, la plej malsimpla inter aliaj, aperis en lia kapo. Alirinte la tablon, li levis la aŭskultilon, tuj ekaŭdis en forta membrano el tie, el Polio, la voĉon de la komandanto de la 1-a Belorusia fronto Rokossovskij kaj eksentis, ke paroli kun li en tiu minuto bone, sen malkontento kaj incitiĝo li ne povos, simple ne kapablos. Tamen Rokossovskij, brile montrinta sin en la Belorusia operaco kaj ricevinta en ĝi antaŭnelonge, dum monato, laŭ lia, de Stalino, iniciato titolojn de Marŝalo kaj Heroo, neniel meritis nun tian traktadon, kaj, teninte la aŭskultilon dum kelkaj sekundoj en la mano, la Superulo mallevis ĝin sur la aparaton. Kaj ree ekmoviĝis laŭ la kabineto.

— Ĉu la teritoriaj organoj partoprenas la serĉadon? — alproksimiĝinte la starantojn apud la pordo kaj movante la rigardon de la kontraŭspiona estro al ambaŭ popolkomisaroj kaj reen, interesiĝis li.

La organoj pri internaj aferoj kaj pri ŝtatsekureco estis nur informataj kaj partoprenadis la serĉadon nur en malgranda grado, kaj ankaŭ da ebloj por tio en la operacaj malavanoj de la frontoj, kie agis la grupo «Nemano», ili havis nekompareble malpli, ol la milita kontraŭspiona servo. Sed la Superulo ne toleris multvortecon kaj ne aŭskultus en tia situacio detalajn klarigojn, kaj embarasi siajn influhavajn kolegojn la kontraŭspiona estro tute ne deziris.

— Jes... Partoprenas, — tial diris li, kvankam tiu ĉi pozitiva respondo, sendube, pligravigis lian eĉ sen tio malfacilan situacion.

— Ĉu vi bezonas helpon de la armeo?

— La Ĉefstabo jam faris direktivon al la trupoj. — La kontraŭspionestro permesis al si formovi la okulojn: per rigardo li almontris la generalon de armeo; ĉe la vortoj «la Ĉefstabo» tiu levis la kapon disde la dokumentoj.

— Pardonu, kamarado Stalino, — diris li malantaŭ la dorso de la Superulo, kaj Stalino, montrante sian estimon kaj simpation al tiu homo, tuj turniĝis al li per la vizaĝo. — Se temas pri la Unua Baltia kaj la Tria Belorusia frontoj, tiam al la komandantoj jam en la pasinta nokto estis proponite fari al la kontraŭspionaj organoj ĉian helpon per homoj kaj teĥniko.

Metinte la manojn malantaŭ la dorson, Stalino jam estis iranta malantaŭen tra la kabineto. Ne atinginte tiun lokon, kie ĉe la longa tablo sidis la generalo de armeo, li, kvazaŭ demandante sin mem, malkontente prononcis:

— Do kio rezultas?.. Ĉiuj partoprenas kaj helpas, ĉiuj ŝajne agas, sed danĝeregaj spionoj dum tuta monato trankvile pasumas en malavanoj de la fronto!.. Senrespondeco! — subite incitiĝante, ekkriis li. — Ni tion ne toleros!

Senkulpigi sin ne endis, tamen la kontraŭspionestro ne detenis sin:

— Kamarado Stalino, kredu, estas farata ĉio ebla.

— Mi ne estas certa! — Haltinte, la Superulo rapide turniĝis, ne levante, tamen, la rigardon disde la irtapiŝo. — Kaj krome, kion signifas — farata?.. Nin ne interesas la procezo de serĉado per si mem, ni bezonas rezulton!.. Mi rimarku ankaŭ: ni vin ne limigas — faru ankaŭ neeblan!..

Paŭzinte por kelkaj sekundoj, li kun malŝato ĵetis rigardon al la starantoj apud la pordo kaj severe demandis:

— Kiom da tempo vi bezonas, por fini ilin?

Kaj ekiris pluen, en la profundon de la kabineto. Ekregis streĉita silento. La kontraŭspionestro ekrigardis al siaj kolegoj, tiuj, siavice, — al li.

— Mi demandas, kiom da tempo vi bezonas, por fini ilin?! — returniĝante ĉe la kontraŭa flanko kaj levinte la voĉon, malpacience ripetis la Superulo. — Minimume!.. Ili devas esti sendanĝerigitaj antaŭ la koncentrado en la frontaj malavanoj de tankaj kaj meĥanizitaj trupoj, kiuj jam komencas veni tien!

— Minimume?.. Diurnon, kamarado Stalino, — post ioma paŭzo diris la Popolkomisaro pri la internaj aferoj.

El la tri vokitoj li estis la plej aŭtoritata por la Superulo, kaj samtempe ne portis personan respondecon pri la afero «Nemano». Li konsciis, ke por Stalino pli kontentiga estus malpli longa tempolimo, ekzemple, «kelkaj horoj». Sed «kelkaj horoj» estus nereala tempolimo, kaj la Superulo toleris nenion nerealan.

«Diurno» imagiĝis al la Popolkomisaro optimuma respondo, sed, nominte tiun tempolimon, li streĉite, ne sen timeto atendis reagon de la Superulo, sciante, ke ĝi, same kiel turniĝoj en la pensado de Stalino, nemalofte okazadis tre neatendita. Tiel okazis ankaŭ en tiu ĉi fojo.

— Dum preskaŭ monato vi ne povis kapti, kaj nun dum diurno kaptos... — kun gala subrido kaj kvazaŭ mem mirante rimarkis Stalino. — Nu, nu...

Eĉ ne estante profesiulo, kiel la tri vokitoj, li konsciis, kiom malmulte reala estas la nomita tempolimo: kun ne malpli granda probablo, ke la serĉatoj estos kaptitaj dum proksima tagnokto, oni povus ne kapti ilin eĉ post semajnoj. Tamen la malmulte reala «diurno» tute kontentigis la Superulon; tiu tempolimo konformis al interesoj de la afero, al interesoj de sukcesa preparo de la gravega strategia operaco, kaj tial ĉiuj ceteraj konsideroj estis duarangaj.

Li revenis el la malproksima fino de la kabineto kaj, haltinte antaŭ la estro de la milita kontraŭspiona servo kaj rigardante en liajn okulojn per malmilda, peza, penetra rigardo, ĝuste tia rigardo, pro kiu kovriĝadis per ŝvito, rigidiĝadis kaj perdadis parolkapablon eĉ spertegaj, malestimantaj morton marŝaloj kaj generaloj, malvarme interesiĝis:

— Ĉu vi ĉion komprenis?

— Jes, kamarado Stalino...

— Rigardu kaj memorfiksu... — Stalino movis la okulojn al la granda surmura horloĝo. — En via dispono estas diurno... Se en tiu tempolimo ili ne estos finitaj, — li almontris per la mano la kovritan per verda drapo angulon de la longa tablo, kie kuŝis la notico pri la afero «Nemano», — se dum diurno ne estos fermita la forliko de sekretegaj informoj... ĉiuj kulpuloj — inklude vin! — estos laŭmerite punitaj!

Li movis sian impresan rigardon al ambaŭ popolkomisaroj — ke tio koncernas ankaŭ vin! Iliaj subpremitaj vizaĝoj kaj eĉ figuroj estis esprimantaj kulpecon kaj maksimuman fidelecon. Ili sciis, ke «esti laŭmerite punita» en la buŝo de la Superulo signifis ne nur elpostenigon... Tamen, iam tiuj vortoj evidentiĝadis nurnure minaco, sed kiu povis anticipe ĝuste antaŭdiri, kio ili estos en tiu ĉi konkreta okazo?

Tiutempe Stalino, jam ne vidante la popolkomisarojn, ree demalsupre supren rekte rigardis en la pupilojn de la kontraŭspionestro.

— Al vi estos farita ajna necesa helpo, sed persona respondeco estas sur vi!.. Iru.

Tiu «Iru» kaj la averto pri persona respondeco rilatis rekte al la estro de la milita kontraŭspiona servo, sen ankaŭ ambaŭ popolkomisaroj post li haste eliris el la kabineto. Ili bone sciis, ke la Superulo ŝatas, ke ĉiuj liaj ordonoj, indikoj kaj eĉ konsiloj estu realigataj tuj, plenumataj sen eta prokrasto.

Tamen, alia agmaniero eĉ ne estis allasebla.



[38]. Disa tanka teĥniko — tankoj kaj memmovaj kanonoj, ne enirantaj en konsiston de trupoj, sed moviĝantaj sen skipoj el uzinoj kaj ripar-rekonstruaj bazoj.