?

Log in

No account? Create an account

Дневник ur'а

Segui il tuo corso, e lascia dir le genti!

Previous Entry Поделиться Next Entry
V. Bogomolov. «La momento de vero» - 54
манул
yury_finkel

54. Tamancev

Vespere Julia komencis haki falintajn branĉojn, kaj mi ree okupiĝis kun Fomĉenko kaj Luĵnov.

Dum tiuj du tagnoktoj mi plene bonkoriĝis al ili. Kion eblis postuli de ili: Fomĉenko trafis en la kontraŭspionan servon printempe, antaŭ majo, kaj Luĵnov eĉ pli poste, en junio — antaŭ du monatoj. Ilia servodaŭro estis praktike nula, ne mirindas, ke eĉ Etulo kompare kun ili estas profesoro. Mi pensis ankoraŭ: se, savu Dio, ni sidos ĉi tie dum pluraj semajnoj, tiam mi ilin trejnos — faros ilin homoj.

Ni denove konversaciis pri agentoj-paraŝutistoj: de kie ili aperas, pli ĝuste, el kiuj ili estas varbataj, kiel oni ilin preparas, kiel ni ilin serĉas kaj prenas.

Kontraŭspionado estas ne misteraj belulinoj, restoracioj, ĵazo kaj ĉionsciantaj dandoj, kiel oni montras en filmoj kaj romanoj. Milita kontraŭspionado estas grandega malfacila laboro... dum jam pli ol tri jaroj po dek kvin — dek ok horoj de ĉiu tagnokto — ekde la avano kaj tra la tuta spaco de la operacaj malavanoj... Ega ŝvita laboro kaj sango... Nur en la lastaj monatoj pereis dekoj da bonegaj purigistoj, kaj en restoracio mi ne estis eĉ unufoje dum la tuta milito.

Klerigante Fomĉenkon kaj Luĵnov-on, mi por utilo de la afero, pro edukaj konsideroj, nature, ne parolis pri malfacilaĵoj — se rakonti al ili ĉion, kia ĝi estas, ili sendube perdus ajnan entuziasmon.

Niaj kondiĉoj kaj nia laboro estas tiaj, ke ajna sperta «ŝerloko», eĉ el la ĉefurba kriminala polico, pro malespero pendumus sin sur la unua branĉego.

En ajna policejo estas daktiloskopio, operacaj registraĵoj, laboratorioj kaj scienc-teĥnikaj fakoj; tie sur ĉiu paŝo estas deĵoranto kaj kortisto, pretaj helpi kaj vorte kaj fare. Sed ĉe ni?..

Larĝo de la fronta strio estas pli ol tricent kilometroj, profundo de la malavana regiono estas pli ol sescent. Sur tiu grandega teritorio estas centoj da urboj, centoj da nodaj kaj liniaj stacioj; ĉiutagnokte estas miloj da moviĝantaj al la fronto kaj sur laŭfrontaj vojoj soldatoj, serĝentoj kaj oficiroj, ĉie estas arbaroj, grandegaj densaj masivoj. Kaj loĝantoj, ekzemple, ĉi tie, en la okcidentaj regionoj, estas timigitaj, silentemaj, el ili konkretan vorton ne eblas eltiri per ajnaj penoj. Kaj tuta nia teĥniko, krom persona armilaro, estas — la trofea Paŭĉja fotilo.

Kaj ĉe tio la kriminala polico havas aferon kun memstara aktiveco de apartaj personoj, dum ni — kun krimuloj, malantaŭ kiuj staras fortega ŝtato, kiujn preparas ne duonkleraj bandestroj, sed artifikaj agentaristoj, preparas en specialaj lernejoj, provizas per legendoj, ekipaĵoj kaj dokumentoj plej spertaj profesiuloj.

Kion ni persone povas kontraŭmeti al tio?.. Primitivaĵojn de kampa kontraŭspionado: pririgardojn de arbaro, vidan observadon, konversaciojn kun lokaj loĝantoj kaj embuskojn. Mortige primitive! Sed vi devas doni rezulton! Prenu ilin ĉiujn! Prenu ilin varmaj! Mortu, sed faru! Pli ĝuste, kiel diras la estraro: faru kaj ne mortu!

Kompreneble, la malfacilaĵojn mi ne elbabilis, male, prisilentis: mi devis subteni en Fomĉenko kaj Luĵnov altan batalan spiriton plus konstantan pretecon.

Mi preteratentis, kio tie okazis al Julia: ĉu ŝin batis defluginta branĉeto, ĉu ŝi simple elturmentiĝis aŭ pensis pri sia neenviinda vivo, mi ne scias, sed ŝi, subite faliginte la hakilon, ekplorĝemis, al ŝi alkuris la bubino, kaptis ŝian baskon kaj same komencis ploregi.

Ili staris duope kaj ploris sen ĝeniĝo, certaj, ke ilin vidas neniu, kaj mi mallevis la binoklon — estas nenecese kaj embarase, kvazaŭ mi ŝtelrigardas.

Anticipe, ankoraŭ ne vidinte Julia-n, mi agordiĝis malamike al ŝi, malsimpatie, kiel al germana ĉashundino, ordinara frica konkubino, sed, iom observinte ŝin, mi ŝanĝis mian opinion.

Knabinaĉo... Idiota orfino. Mi eĉ ekkompatis ŝin. Stulta knabino, ŝi mem kripligis sian vivon.

Laŭ la aspekto ŝi imagiĝis al mi firmkaraktera, fortvola, sed jen ŝi tiel rapide rompiĝis. Sed tio ja estas ankoraŭ nur floroj. Mi pensis, kiele estos al ŝi kun la etulino ĉi tie, en la bieneto, vintre. Kiam ĉio estos kovrita de neĝo kaj estos nek pano, nek lakto — nur terpomoj kaj soleco. Kaj ankoraŭ timo.

Certe, en la lando vivis malfacile, solece milionoj da niaj honestaj soldatedzinoj, sed mi kompatis ankaŭ tiun ĉi sentaŭgan knabinaĉon. Pli ĝuste eĉ ne ŝin, sed ŝian bubinon — per kio ŝi kulpis?

Svirid-on mi jam komprenis. Avarulo, senkorna bruto — de tiu ne eblas elpeti eĉ neĝon vintre. Ili ĉiuj tie ĉi estas propruloj, kanajloj, kiu kiun povas, tiu tiun ronĝas, sed tiun ĉi ĝibulon mi speciale ekmalŝatis.

Tamen, emociojn flanken, mi devas esti objektiva. Ne por tio mi venis ĉi tien, ke mi iun kompatu aŭ malamu.

Mia afero estas malgranda. Mia afero estas preni Pavlovskij-on kaj liajn kunulojn, se ili, kompreneble, aperos ĉi tie. Ĉe tio la grupestron kaj la radiiston — preni vivaj, tio estas nepra minimumo. Se mi ankoraŭ scius, kiu el ili estas radiisto, kaj kiu — grupestro, — la trian mi povus ne gardi. Funkelŝpil, la ĉefa afero estas funkelŝpil![37]

Se ili aperos — ĝuste en tio ja estas la embaraso! Dum la observado miaj duboj neniom malgrandiĝis. Por kio Pavlovskij venu ĉi tien — kion li lasis ĉi tie?.. La supozoj de Paŭĉjo baziĝis sur pura liriko. Interalie, kiam ni kun Fomĉenko kaj Luĵnov alveturis ĉi tien, mi demandis Paŭĉjon, ĉu li trapumpis la objekton de la embusko kun No To. Li ne respondis, kaj mi komprenis, ke ne, tio estas lia individua decido.

Dum la pasintaj du tagnoktoj ni konatiĝis kun la vivmaniero de Julia kaj Svirid-oj, pli ĝuste, kun ilia labora ciklo.

Tuj post sunleviĝo la edzino de Svirid kaj lia patrino iradis al la vilaĝo, melkadis tie la bovinon kaj, verŝajne, purigadis kaj prizorgadis sian brutaron. Post horo kaj duono ili revenadis kun sitelo da lakto kaj alvenigadis la ĉevalinon — ili ne kuraĝis lasi nokte en la bieneto eĉ ĝin, por ke ĝin ne forprenu, ne forkonduku atakintaj AK-anoj aŭ germanoj.

Svirid mastrumadis ekde mateniĝo mem, kaj Julia same klopodadis apud sia ĥataĉo. Ĉiuj tri Svirid-oj kaj Julia laboradis kun kampula avideco, preskaŭ sen ripozo, ĝis malfrua krepusko. Vespere la ĉevalinon oni forkondukadis en la vilaĝon kaj ree alportadis en la sitelo melkitan lakton. Kiam Svirid forestis, lia patrino aŭ edzino portadis al Julia ion el nutraĵoj, sed en ŝia ĥato aŭ eĉ proksime ne restadis eĉ unu plian minuton — timis la ĝibulon. Kaj Julia same timis lin kaj sendube malŝatis, pli probable eĉ malamis.

Do, du tagnoktoj da observado donis al ni nenion, krom konatiĝon kun la vivmaniero de Julia kaj de la familio de Svirid-oj kaj komprenon de rilatoj inter ili. Aperis neniu el fremduloj, okazis nenio interesa por ni, kaj Julia mem el la vidkampo nenien foriris.

Intuicio estas granda afero, kaj mia flarsenso sufloris al mi: ni vane perdas tempon ĉi tie. Mi certe sentis — ni suĉas malplenan cicumon. Certe, por ne malmagneti Fomĉenkon kaj Luĵnov-on, mi ne montris tion, male, mi tenis min ĉiam «vigle-gaje» kaj ĉiupaŝe demonstradis absolutan kredon pri perspektiveco kaj sukceso de nia embusko. Mi subtenadis ilin ne nur psikologie, sed ankaŭ korpe: permesadis dormi pli longe, ol mi, kaj ankaŭ alŝovadis pli da manĝo.

Kiam malheliĝis, mi ankoraŭfoje priparolis kun ili ĉiujn eblajn okazojn kaj interagajn signalojn, ni malleviĝis de la subtegmento kaj denove lokiĝis en la arbustoj ĉe ambaŭ flankoj de la ĥateto de Julia. Estis venanta malvarma, rosa nokto, la ĉielo kovriĝis per steloj, helaj, kiel en la sudo, kaj, pririgardante la Laktovojon, mi decidis, ke se morgaŭ alveturos Paŭĉjo — li intencis mem alveturigi al ni nutraĵojn, — mi eldiros al li senkaŝe tion, kion mi pensas, miajn dubojn kaj malkonsenton, kaj postulos, ke li senprokraste raportu ĉion al No To. Li raportos: amikeco gravas, sed la afero avantaĝon havas, kaj mi ne estas knabo — oni konsideru ankaŭ mian opinion!

Fomĉenko ial venis ĉi tien sen palto, kaj mi trudis al li la mian, malnovan, sen epoletoj — Paŭĉjo nomadis ĝin «invalida». Nun mi multe pagus pro tiu ĉi trivitaĵo aŭ ajna alia! Super la uniforma ĉemizo sur mi estis nur la kapoto, dum ĉiuhore iĝadis pli malvarme tute ne en la somera maniero, kaj jam en la noktomezo mi estis frostotremanta per la tuta korpo.

Kaj tiam mi pensis, ke ĉi tie ni povas — tute facile! — trasidi vane ĝis neĝo, kaj tia angoro kaptis mian animon, mi eĉ deziris hurli...

Ne, mi ne estas knabo kaj mi ne silentos. Eĉ antaŭ la generalo!.. Kaj al No To mi nepre faros demandon: «Por kio vi min ŝovis en tiun ĉi embuskon — ĉu por vane nutri pulojn?.. Aŭ kreskigi hemoroidojn?.. Ĉu pri io pli granda mi ne kapablas?..»

Mi ne silentos, mi rekte diros al li: «Malaltkvalite vi al mi rilatas! Ĉu mi por vi estas triagrada?! Tio ja estas nurnure trejnado pri senagado, pri asidueco! Por kio mi ĝin bezonas?.. Tio estas tasko por alkomanditoj, por staĝantoj!..»



[37]. Slangaĵo de germana Funkspiel — radioludo.