?

Log in

No account? Create an account

Дневник ur'а

Segui il tuo corso, e lascia dir le genti!

Previous Entry Поделиться Next Entry
V. Bogomolov. «La momento de vero» - 50
манул
yury_finkel

50. Raporto de Poljakov, demandoj de la venintoj kaj diskuto


Al la operaca grupo sub gvido de generalo Moĥov, elfluginta el Moskvo en Lidon, ne fortunis: apud Orŝo ilia transporta aviadilo estis subite atakita de du «Messerschmidt»-oj, ricevis damaĝojn kaj faris krizan surteriĝon rekte sur kampon.

Moskvo postulis konfirmi ilian venon, sed kie ili troviĝas, neniu sciis. Finfine venis radiogramo, ke ili riparas la aviadilon per propraj fortoj kaj petas helpon. Dum Jegorov komunikiĝis kun la komandanto de la fronta aviadilaro kaj oni sendis por ili aviadilon, pasis ankoraŭ iom da tempo — ili venis en Lidon kun malfruo je kvin horoj.

Jegorov estis kontenta, ke la venintojn gvidas Moĥov, trankvila, prudenta general-majoro, kun kiu li servis iam en la Fora Oriento (ili eĉ amikis familie) kaj kiun li poste plurfoje renkontadis pro laboro dum la milito.

Ili renkontiĝis ĉe la aviadilo kiel malnovaj kamaradoj, kore interbrakumiĝis, kaj Jegorov antaŭ ĉio proponis tagmanĝi, sed Moĥov rifuzis.

— Oni manĝigu la operacan kontingenton, — diris li, kapsigninte al la oficiroj, malleviĝantaj laŭ la aviadiala ŝtuparo. — Kaj ni unue parolu pri la afero.

Dum la vojo disde la aviadilo al la kontraŭspiona fako li rakontadis al Jegorov, kiel oni subite pripafis ilin, kiel la piloto kun penego tiris la maŝinon, perdantan alton, trans arbaron kaj kiel jam poste, post malfacila kriza surteriĝo, la «Messerschmidt»-oj kelkfoje trairis super ili kaj priverŝis el kanonoj kaj mitraloj, penante bruligi.

Kune kun Jegorov kaj Poljakov en la kabineton de la fakestro, krom Moĥov, el la venintoj eniris ankoraŭ du homoj: nomumita responsulo pri radioteĥnika subteno de serĉado inĝenier-kolonelo Nikolskij kaj nova «alsendito», oficiro, plenumanta ĝeneralan observadon pri la kontraŭspiona servo de la fronto, majoro Kiriljuk.

Subkolonelo, kiu dum longa tempo okupadis tiun postenon antaŭ Kiriljuk, estinte antaŭ monato alkomandita al Jegorov, ekdeziris partopreni kapton de spionaj dokumentoj de la kontraŭulo en la encirkligita Vilno, estis grave vundita en batalo kaj post tri tagoj estis entombigita en la liberigita urbo. Kiriljuk, bone tenanta sin longvizaĝa oficiro, blonda, kun alta rekta frunto kaj cejanbluaj okuloj, estis nun vidita de Jegorov kaj Poljakov unuafoje.

En la kabineto ili dissidiĝis je du grupoj: Jegorov kaj Poljakov ĉe la skribtablo, kaj la venintoj — ĉe la fino de la longa almetita tablo, kien Poljakov tuj zorgeme metis la enketdosieron, krajonojn kaj kelkajn foliojn da pura papero.

— Kiel fartas la knabinoj? — sidiĝante, demandis Jegorov de Moĥov.

— Dankon, bone! — ridetis tiu. — Ili lernas, deĵoras, helpas al la patrino... Nu, kaj certe, ŝarĝadoj, malŝarĝadoj, rikoltado, lignoprovizado — ĉio kiel indas, — kun rimarkebla kontentiĝo sciigis li. — Olga post jaro finas la lernejon, tute plenaĝa... Kaj ankaŭ Katinjo jam estas fianĉino!..

Li abrupte eksilentis, rememorinte pri la filoj de Jegorov, rememorinte, ke la pli aĝan, Olga-n, kaj unu el la ĝemeloj de Jegorov oni moknomadis en la infaneco gefianĉoj. Kaj, sentinte la ĝenon, proponis:

— Ni komencu.

— Nikolao Teodoroviĉ... — Jegorov turnis sin al Poljakov.

— Ni konatiĝis kun la enketdosiero en Moskvo, tial ni estas informitaj... — avertis Moĥov. — Nin interesas informoj, venintaj jam post la nokto, kaj, kompreneble, plej multe — konkretaj konsideroj pri realigado... Koncize!

Poljakov leviĝis kaj, preninte krajonon, aliris la mapon.

— De ni estas serĉata forta kvalifikita spiongrupo de la kontraŭulo, aganta kun tasko de operaca skoltado en arieroj de nia kaj la najbaraj frontoj. Senduba estas ligo de la serĉatoj kun agentaro aŭ unuopa tre informita agento en arieroj de la Unua Baltia fronto, same sendubaj estas fiksa observado sur fervojo en Grodno aŭ Bjelostoko kaj itineroj kun vida observado sur laŭfrontaj komunikvojoj Ŝaŭlajo — Vilno — Grodno — Bjelostoko.

Nomante regionojn de agado de la serĉatoj, Poljakov montradis ilin per krajono sur la mapo.

— La afero estas malfacila, — daŭrigis li, — migranta radistacio kun uzado de aŭtomobila transportado kaj, evidente, kun ŝanĝataj numerplatoj. Ni havas aferon kun tre spertaj kaj singardaj homoj... Se vi petas «koncize», mi ne rakontos detale iron de niaj rezonadoj kaj motivadon de detaloj, sed transiros rekte al niaj konsideroj... Post analizo de ĉiuj enketaj informoj, farita hodiaŭ nokte, ni havas firman supozon pri ekzisto de kaŝejo, en kiu troviĝas la sendilo de la serĉatoj, ie en la norda parto de la Ŝiloviĉa arbaro.

— Areo de tiu norda parto? — informiĝis Moĥov.

— Dek kvin — dek sep kvadrataj kilometroj...

— Generalo Kolibanov eldiris antaŭtimon, ke vi tro limigas vin per la Ŝiloviĉa arbarmasivo, ĉu vi ne donas al ĝi troan atenton?

— Ni rigardu kune.

Poljakov rapide dismetis sur la almetita tablo kvadratajn foliojn de mezskala mapo de la Suda Litovio kaj la Okcidenta Belorusio. La alvenintoj el Moskvo kaj Jegorov aliris kaj ekstaris apud li.

— La sepan de aŭgusto la serĉataj de ni personoj en distrikto de Ozeri, jen tie ĉi, kaptis la «Dodge»-on de serĝento Gusev, poste veturis al trans Stolbci... ĉi tien, kie, evidente, troviĝis la radisendilo, plenumis eneteriĝon, post kio revenis okcidenten, jen... ĉi tien, proksimume en la saman areon. Notu, la vojo de Ozeri al Stolbci kaj la returna vojo al Zabolotje, kie oni trovis la «Dodge»-on, pasas preter la Ŝiloviĉa arbaro. La dektrian de aŭgusto ili eneteriĝis je tridek — kvardek kilometroj oriente de la Ŝiloviĉa arbaro. La elsendo estis farata dum moviĝo, probable el aŭtomobilo kun tolmarkezo, iranta sur grunda vojo. Mi sendis tien homojn, kaj ili tie priserĉis grandan areon, sed la deksesan vespere estis fortega pluvo kaj spuroj de la randumo, nature, ne konserviĝis. Estas tre malprobable, ke post elsendo dum moviĝo oni veturigas la sendilon en la sama direkto. Kiel montras nia nemalgranda sperto, oni kutime revenigas ĝin en rekte inversa direkto aŭ malantaŭen kaj iomete flanken. Ni opinias, ke la deksesan vespere la serĉata radisendilo estis reportita en kaŝejon en la norda parto de la Ŝiloviĉa arbaro... Atentu: kvankam la agado de la serĉatoj tuŝas ankaŭ la najbarajn frontojn, la elsendoj estas farataj el la zono de nia fronto pro ties meza situo... Kompreneble, ili ne veturigas kun si la sendilon sen neceso — tio estas riska... Evidentas certa ciklo, kiun la grupa kerno plenumas plej probable malkune: ili ricevas informojn de siaj agentoj en arieroj de la Unua Baltia, en distriktoj de Grodno kaj Bjelostoko, kolektas informojn per vida observado sur laŭfrontaj komunikvojoj, revenas en la zonon de nia fronto, renkontiĝas en interkonsentita loko kaj radisendas al la germanoj.

Poljakov faris nelongan paŭzon kaj, almontrante poste per krajono sur la mapon norde de Ŝiloviĉo, daŭrigis:

— Eneteriĝante el ĉi tie vespere aŭ antaŭvespere, la serĉatoj havas du fidindajn aliancanojn: grandan densan arbaron kaj nokton. Ilia kalkulo estas ĝusta: eĉ se oni radiobiros ilin, do, kiam oni pretiĝos kaj alveturos tra dekoj da kilometroj, jam komenciĝos krepusko, kaj serĉi en malhelo estas senutile. Krome, por fidinda serĉado en tia arbarmasivo necesas centoj kaj centoj da homoj, akiri ilin same estas demando de pluraj horoj... Mi petas vin rememori la tekstojn de la interkaptoj kaj la cirkonstancojn de la afero — geografie!.. Ŝaŭlajo, Vilno, Grodno, Bjelostoko, Lido, dufoje — Ŝiloviĉo, nu kaj pli frue, antaŭ kiam la ofensivo provizore haltis, — Stolbci kaj Jaŝuni... Nun ni metu nin sur la lokon de la estro de la serĉata grupo kaj rigardu atente: kia areo estas optimuma por lokigo de kaŝejo kun la sendilo ĉe la konataj cirkonstancoj kaj ĉe la nuna formo de la frontlinio?.. Ni skrupule analizis kaj konkludis — la Ŝiloviĉa arbarmasivo!

— Kaj la Rudnicka densejo? — post ioma silento demandis Moĥov; li, la aliaj venintoj kaj Jegorov staris apud Poljakov kaj estis koncentrite pririgardantaj la mapfoliojn.

— Unue, la Ŝiloviĉa arbaro de ĉiuj flankoj estas ĉirkaŭfluata de ŝoseaj vojoj kun se ne vigla, tiam almenaŭ sufiĉa trafiko, ebliganta en ajna loko maksimume je kilometro de la arbarrando sidiĝi sur preterpasantan laŭvojan aŭton kaj senprokraste forlasi tiun ĉi areon... Dum apud la Rudnicka densejo trairas nur unu ŝosea vojo, kaj tiu ĉi «apud» signifas pli ol kvar kilometrojn... Due, kio same estas ne malgrava, en la Ŝiloviĉa arbaro vagas etnombraj grupetoj, dum la Rudnicka densejo estas zono de agado de grandega bando de la AK-anoj... Mi notu, ke la probabla aparteno de Pavlovskij al «Nemano», sendube, same firmigas tiun ĉi nian supozon: antaŭ la milito li dum jaro kaj duono laboris ĉe la patro en la Ŝiloviĉa forstodistrikto, konas tie ĉiun padon, ĉiujn enirojn kaj elirojn. Kaj, el vidpunkto de la serĉatoj, ne uzi en siaj agoj tian lian konon de la tereno estus simple malracie... Necesas noti ankaŭ tion, ke la Ŝiloviĉa masivo laŭ sia situo, denseco kaj ekzisto de kelkaj kampetoj ŝajnas al ni optimuma loko ankaŭ por akcepto de kargo, kiun ili devas ricevi sabate, morgaŭ, aŭ dimanĉe, postmorgaŭ.

— Do... — Moĥov, eksidinte sur sian lokon, prenis sian grandan ofican notlibreton kaj estis turnanta ties plenskribitajn foliojn. — Kio nova estas pri Nikolajev kaj Sencov?

— Ni havas seriozajn dubojn rilate de tiu versio, — diris Poljakov. — Al la temo pri Nikolajev kaj Sencov estas celtaŭge reveni iom poste: ni en proksimaj minutoj atendas respondojn al urĝaj informpetoj... Kaj nun mi dezirus fini la konsiderojn pri realigo.

— Mi petas. — Moĥov konsente kapjesis.

— La serĉatoj havas ion por sendi, kaj akirita informo urĝis kaj plu urĝos, devigante eneteriĝi dufoje dum semajno malgraŭ la tuta evidenta singardeco. Samtempe ilia pilo por la radisendilo estas finiĝanta, ili urĝe bezonas novan. Dum la du lastaj radiobiradoj estis rimarkita kreskanta malfortiĝo de signaloj de la radisendilo. Kiel sekvas el la teksto de la lasta interkapto, sabate, tio estas morgaŭ, aŭ dimanĉe — postmorgaŭ — ili atendas kargon. Kelkajn horojn antaŭ tio ili devos ricevi konfirmon de la estonta elĵeto. Kiaj do estos aŭ povas esti iliaj agoj?.. Se la radisendilo, kiel ni estas konvinkitaj, troviĝas en la supozata kaŝejo, tiam sabate, tio estas morgaŭ, en la dua duono de la tago ili bezonos aperi tie, en la arbaro, elpreni la radisendilon, por, deirinte por maskiĝo kelkajn kilometrojn flanken — certe en la limoj de la masivo, — plenumi radikomunikadon kaj ricevi la konfirmon. En tiu ĉi okazo, eĉ se la konfirmo estos por dimanĉo, kio estas malmulte probabla, — por la germanoj ja estas malprofite teni ilin en la arbaro, en senagado, dum tuta tagnokto, — ni havas realan ŝancon preni ilin sabate, tio estas morgaŭ. Kaj se ili aperos en la Ŝiloviĉa arbarmasivo dimanĉe, postmorgaŭ, reala ebleco de ilia kapto tie, nature, malproksimiĝas je diurno... Ajnokaze ili devas aperi supozeble inter la dekkvina kaj la deksepa horoj, por, ricevinte la konfirmon, sukcesi ankoraŭ en hela tempo pririgardi la akceptolokon kaj prepari branĉetaĵon por signalaj fajroj... Sendube, optimume estas: preni ilin kun krimpruvoj, kun la sendilo, en la komenca periodo de ilia ĉeesto en la arbaro — antaŭ la eneteriĝo. Sendube, optimume estas antaŭ la kapto «trapumpi» ilin en embusko kun sekurigo, peni devigi ilin montri sian esencon — tio estos jam garantio aŭ probabla premiso de tuja ricevo de momento de vero[35]!.. — finis Poljakov kaj ridetis. — Estu la momento de vero, kaj la signalajn lignofajrojn ni mem povas fari!

— Starigi sin sur la lokon de la serĉatoj — tio estas racia, — rimarkis Moĥov. — Sed ĉu vi ne pensas, ke ankaŭ ili, siavice, starigas sin sur vian lokon kaj penas antaŭvidi viajn agojn kaj kalkulas respektivajn kontraŭpaŝojn?

— Ni pensas! Ni hodiaŭ kun la estro de la Departemento okupiĝis nur pri tio dum horo kaj duono, — kun rideto diris Poljakov. — Ni ludis ĉiujn eblajn variantojn. Certe, ignorante, pli ĝuste, ekskludante, nian avantaĝon. Ja ili ne scias, ke ili estis radiobiritaj kvarfoje, ke ni havas malĉifraĵon de la interkaptoj kaj la lokon de eneteriĝo, ke estis trovita la «Dodge» kaj ke Gusev vivas. Ili ne scias, ke ni disponas pri ili certajn informojn, kaj se ili eĉ allasas tian eblon, ili ne kapablas determini, kiujn nome.

— Mi havas demandon... — eldiris inĝenier-kolonelo Nikolskij. — Vi estas konvinkita kaj asertas, ke la deksesan vespere post la elsendo dum moviĝo la sendilo estis revenigita en la supozatan kaŝejon en la Ŝiloviĉa arbaro. Sed ĉu vi ne allasas, ke dum tiuj du diurnoj oni povis preni ĝin el tie, oni povis transporti ĝin en alian lokon?

— Ni esploris ankaŭ tian eblon. Kaj venis al konkludo, ke se tio eĉ okazos, tiam certe nur post akcepto de la kargo. Sekve, la sendilon oni povas transporti — tute forpreni el tie — ne pli frue ol morgaŭ.

— Permesu... — Majoro Kiriljuk movis la rigardon de Poljakov al Moĥov kaj reen. — Ĉu vi ne esploris demandon pri plenumo de armea operaco en la Ŝiloviĉa arbarmasivo?

— Ne. — Poljakov nervoze tiris la nazon. — Dum minimume la plej proksimaj du diurnoj ĝi eĉ ne devas esti esplorata, ĝi ne devas eĉ aperi!

— Kial do?

— Sed kion al ni donos armea operaco? — vigle ekdefendis Jegorov.

— Almenaŭ la kaŝejon, en kiu, kiel vi opinias, troviĝas la sendilo.

— Mi dubas! — Jegorov malkontente kuntiris la brovojn. — Trovi kaŝejon en tia arbaro, kiel la Ŝiloviĉa, estas tre kaj tre malfacile!.. Kaj krome, kaŝejo per si mem ankoraŭ valoras nemulte. Ni bezonas homojn, bezonas momenton de vero — de kaŝejo kun sendilo ĝin ne eblas ricevi! Ni deziras helpe de la kaŝejo — ĉe aliroj al ĝi — preni la kernon de la grupo, kaj ni havas realan ŝancon morgaŭ aŭ postmorgaŭ fari tion. Ni bezonegas momenton de vero, sed armea operaco, sciu, plej ofte donas kadavrojn! Kaj paroli pri ĝi nun, hodiaŭ estas simple absurde! Lasu tiun vian nenecesan penson, majoro, — konsilis al Kiriljuk Jegorov, kun potenca morna aspekto malfleksiĝinte al la fotela dorseto kaj tamburante per la masivaj fingroj sur la rando de la tablo, — mi ne deziras ĝin ne nur diskuti, sed eĉ aŭskulti, pardonu, ne deziras!

— Tamen tio estas ne nur mia penso, — nekonsterneble sciigis Kiriljuk, fiksrigardante al la vizaĝo de Jegorov per siaj grandaj helbluaj okuloj. — Pri armea operaco parolis generalo Kolibanov.

— Kion li diris?! Konkrete!

— Alekseo Nikolajeviĉ, — enmiksiĝis Moĥov, — ne flamiĝu... Kolibanov kaj la general-kolonelo, kiam mi estis ĉe li antaŭ ekflugo, proponis post la veno al vi esplori demandon pri ebleco kaj celtaŭgeco de armea operaco. Plej verŝajne tiu penso venis al ili post kiam ili eksciis vian supozon pri ekzisto de kaŝejo en la Ŝiloviĉa arbaro.

— Ne konfuzu! Fari armean operacon aŭ esplori demandon pri ĝia celtaŭgeco — tio estas malsamaj aferoj! — Deŝovinte la fotelon, Jegorov fulmorapide levis sian grandan pezan korpon kaj, elirinte el post la tablo, ekiris tra la kabineto. — Mi povas diri al vi, kion ni certe atingos per armea operaco: kreos antaŭ la Supera komandejo aspekton de nia aktiveco!.. Se oni raportas, ke pri serĉado okupiĝas dekoj da homoj, tio laŭ skaloj de la alta gvido aspektas sensignife kaj eĉ povas esti perceptita kiel subtakso aŭ eĉ pli malbone — neglekto! Sed se raporti, ke nur en unu loko estas uzataj kelkaj miloj, tio, certe, impresas! Tamen impresi tio povas nur malkompetentulojn, sed ni kaj vi ja estas profesiuloj! Do ni determinu, difinu, kio por ni estas pli grava: ĉu momento de vero kaj «ĉiuj ligiloj» aŭ kreo de aspekto de nia aktiveco?.. Cetere, Nikolao Teodoroviĉ, — Jegorov turnis sin al Poljakov, — diru, mi petas, kion kaj kiom ni bezonus por armea operaco?

— Por bona, kvalita «kombilo» en la Ŝiloviĉa arbaro... kun anticipa kreo de fidinda operaca ringo... eĉ kun nur unu komba kordono necesas ne malpli ol kvar mil homoj... — malrapide, nelaŭte kaj kartavante pli ol ordinare, eldiris Poljakov; pro la parolo pri armea operaco li estis nervoziĝanta kaj tute kiel kuniklo ofte tiradis la nazon. — Por bloki la masivon sinkrone, necesas ĉiujn provizi per aŭtoj. Tio estas pli ol ducent kamionoj... Necesos ankaŭ ĉirkaŭ ducent kvindek serĉaj hundoj kaj cent kvindek — cent sepdek ministoj.

— Unu ordinara komba kordono ne sufiĉos, — pasante preter la sidantoj ĉe la tablo, konvinkite diris Jegorov. — Konsideru, ke la arbaro havas densejojn, kie videbleco estas tre limigita. Kaj serĉi necesas ne homon, sed nerimarkeblan eĉ proksime kaŝejon.

— Kia estas areo de la tuta masivo? — interesiĝis Moĥov.

— Proksimume sesdek kvadrataj kilometroj.

— Kaj la perimetro, longeco de la randoj?

— Ĉirkaŭ kvardek.

— Je-es, ne ŝerco! — sulkiĝis Moĥov, farante notojn en sia notlibreto.

— Ĉu vi aŭdis, kiom da homoj necesas por armea operaco? — haltinte kontraŭ Kiriljuk, demandis Jegorov. — Sed ĉu vi ilin alveturigis al ni?

— Kamarado generalo, — kompreneme ridetis Kiriljuk. — La afero estas kontrolata de la Supera komandejo. Vi nur diru — ĉiuj ekkuros kiel salitaj! Ja por vi oni prenos divizion de la avano!

— Aĥ, majoro, majoro... — balancis la kapon Jegorov, alirante la fenestron. — Kiom simpla ĉio estas por vi!.. Mi envias...

Dum kelkaj sekundoj li rigardis super la kurteno malproksimen, al la aerodroma kampo, poste rapide turniĝis kaj, kun senkaŝa malŝato rigardante al Kiriljuk, levinte la voĉon, deklaris:

— Mi ne nur divizion — mi eĉ roton de la avano ne deziras! Kaj ne prenos! Se vi, majoro, forgesis, mi povas rememorigi: la devo de la armeo estas militi!.. Kaj kapti spionojn — tio estas mia devo! Kaj de miaj subuloj! Kaj ankaŭ via!!! — ekscitite kriis Jegorov, elĵetante la manon en la direkto de Kiriljuk. — Mi deziras demandi, kial ni, profesiuloj, transmetu nian, nur nian pezon sur la ŝultrojn de la armeo? Laŭ kia rajto?!

Li denove ekpaŝis tra la kabineto kaj jam per pli trankvila tono, kvazaŭ en medito daŭrigis:

— Ĉi tie ekzistas ankaŭ tre grava morala aspekto, pri kiu unuj simple ne scias, kaj aliaj ordinare forgesas... Sed endus scii kaj memori... Okaze de armea operaco ĉiun el tiuj miloj da partoprenantoj necesas averti: tio estas ne avano; eĉ se oni al vi pafos, eĉ se oni penos vin mortigi, vi devos preni ilin vivaj!.. Sed tia averto ja fakte estas ordono. Ĉu eblas postuli tion de armeaj militservantoj aŭ eĉ de limgardistoj el trupoj pri gardo de ariero de la fronto? — turniĝante al la sidantoj ĉe la tablo, demandis Jegorov. — Mi persone opinias, ke ne, ne eblas... Postuli tion eblas nur de tiuj, kiuj scipovas balanci pendolon, de purigistoj! Tio estas ilia privilegio, ilia destino...

Dum ioma tempo li silentis, starante duonturniĝinte ĉe la fenestro kaj akompanante per rigardo ĉasavion, ekflugintan super la malproksima parto de la aerodromo.

— Mi konas nemalmulte da armeaj operacoj kaj laŭ la sperto mi povas diri: plej ofte oni alveturigas kadavrojn. Kaj ne eblas trovi spurojn: ĉiuj ĵuras, ke pafis nur al la ekstremaĵoj, sed alveturigas kadavrojn... Pardonu, sed mi ne estas nekropsiisto! Ĉu vi, mi esperas, same?.. — ĵetinte rigardon al Kiriljuk, sarkasme interesiĝis Jegorov kaj, turnante sin al Moĥov, daŭrigis: — Kaj ĉe tio por ĉiu mortigita agento estas kelkaj mortigitaj kaj vunditaj niaj militservantoj... Mi deziras, ke oni min ĝuste komprenu... Certe, ekzistas cirkonstancoj, kiam sen armea operaco ne eblas, kiam ĝi estas simple necesa. Sed en tiu ĉi okazo, almenaŭ dum proksimaj du diurnoj, ĝi estas nurnure neceltaŭga!.. Ni estas konvinkitaj, ke la serĉatoj estas ligitaj kun tiu ĉi arbaro, kaj devas aperi tie. Armea operaco povas timigi ilin, kaj tial ni estas kontraŭ ĝi... Eĉ se ili trafos en operacan ringon, niaj ŝancoj ricevi momenton de vero malgrandiĝas ĝis minimumo... Mi diros al vi rekte: sen oficiala skriba ordono ni ne nur ne plenumos, sed eĉ ne preparos armean operacon!

Deklarinte tion, Jegorov aliris sian fotelon kaj eksidis.

— Do, la pozicio de la kontraŭspiona servo de la fronto estas klara kaj sufiĉe bazita... — post nelonga paŭzo prononcis Moĥov. — Tamen ĵurpromesi, mi pensas, ne indas... — subridis li kaj, ĵetinte rigardon en sian notlibreton, rapide demandis: — Kiom tie estas da kampetoj, taŭgaj por akcepto de kargo?

— Konsiderante grandan singardemon de la serĉatoj, — respondis Poljakov, — el ilia vidpunkto, oportunaj por akcepto de kargo ŝajnas nur kvar kampetoj ene de la masivo.

— Ĉiujn alirojn al ili eblas fidinde fermi per naŭ embuskoj, — rimarkigis Jegorov. — Por tio ni bezonos ne pli ol tridek serĉistojn, dekon da oficiroj de la komandantejo, ĉirkaŭ okdek homojn por vida observado sur arbarrandoj kaj duoncenton da radiistoj kun sendiloj «Nordo». Malsame de tio, kio necesas por armea operaco, ĉion ĉi ni havas, ĉio ĉi estas en niaj fortoj!

— Ĉe vi ĉio estas ordigita kvazaŭ sur bretoj! — kun rideto diris Moĥov. — Via konvinkiteco plaĉas al mi. Sed ĉu vi povas garantii, ke morgaŭ, maksimume postmorgaŭ, ni ilin prenos?

— Kamarado generalo, kiaj do en tio povas esti garantioj? — siavice ridetis Poljakov. — Kiu scias, kio povas okazi! Ilin povas preni pli frue ol ni la Balti-frontanoj aŭ la teritoriuloj[36], ili povos trafi en la arbaro bandon aŭ minon. Ja ĉio povas okazi!.. Ne, ĉi tie certe neniaj garantioj ekzistas kaj ne povas ekzisti...

— Mi same pensas, ke estas neniaj garantioj... — ĉesinte rideti, diris Moĥov. — Ĝuste tial la demando pri armea operaco ne povas esti ekskludita. Vi ne konsideras unu tre gravan momenton: eble, ekzistas cirkonstancoj pli gravaj kaj pli valoraj, ol ĉiuj viaj argumentoj... — Kun malgaja vizaĝo li fermis sian notlibreton kaj, montrante, ke la interparolo estas finita, leviĝis. — La demando pri armea operaco restas malfermita, decidi ĝin necesos en la proksimaj horoj, kaj, evidente, ĝin decidos ne ni...



[35]. Momento de vero — momento, kiam oni ricevas disde kaptita agento informojn, helpantajn kapti la tutan serĉatan grupon kaj plene realigi la aferon; pli vastasence — ricevo de informo, helpanta trovi veron.
[36]. Teritoriaj organoj pri ŝtatsekureco kaj internaj aferoj.



Комментариев: comment count unavailable  Комментировать


Комментарии отключены

Для этой записи комментарии отключены.