?

Log in

No account? Create an account

Дневник ur'а

Segui il tuo corso, e lascia dir le genti!

Previous Entry Поделиться Next Entry
V. Bogomolov. «La momento de vero» - 49
манул
yury_finkel

49. Tamancev



Kiam komenciĝis mateniĝo, ni ree kaŝiĝis en la subtegmento; mi ordonis al Luĵnov ĝis la dekdua horo observadi, kaj poste veki min.

Jam pluran fojon mi sonĝis la patrinon.

Mi ne sciis, kie estas ŝia tombo kaj ĉu entute ŝi estis entombigita home. Ŝian foton mi ne havis, kaj ne en sonĝo mi ial ne povis imagi ŝin al mi klare. Sed en sonĝoj ŝi venadis al mi sufiĉe ofte, mi vidadis ŝin kvazaŭ reale, kun ĉiuj faltoj kaj kun la eta cikatro sur la supra lipo. Pleje mi deziris, ke ŝi ridetu, sed ŝi nur ploradis. Malgranda, maldika, senhelpe singultante, ŝi viŝadis la larmojn per poŝtuko kaj ree ploradis. Tute kiel en la haveno, kiam, estante ankoraŭ knabaĉo, novico, mi foriradis por longe en navigadon, aŭ en la lasta fojo en la stacidomo, ĵus antaŭ la milito, kiam, fininte la feriojn, mi estis revenanta al la limo.

De nia domaĉo en Novorosijsko ne restis eĉ fundamento, de la patrino — estas terure eĉ pensi — restis nek tombo, nek fotografaĵo, nenio... Ŝia vivo estis senĝoja, soleca, kaj kun mi ŝi spertis multe da malfeliĉo... Kiel mi kompatis ŝin nun, kaj kiel ŝi mankis al mi...

Kun sonĝoj al mi diable malfortunis. La patrino, turmentante mian animon, nepre ploradis, kaj Aleĉjo Basos — mi sonĝis lin dum la lastaj semajnoj plurfoje — estis nepre torturata. Oni turmentegadis lin antaŭ miaj okuloj, mi vidis kaj ne povis ion ajn fari, eĉ la fingron movi mi ne povis, kvazaŭ mi estis paralizita aŭ entute ne ekzistis.

La patrino kaj Aleĉjo imagiĝadis al mi klare, sed tiujn, kiuj torturis lin, mi, malgraŭ ĉiuj penoj, ne povis distingi: nuraj malklaraj figuroj, kvazaŭ sen vizaĝoj kaj en nedifinita uniformo. Kiom ajn mi streĉiĝis, sed ne povis alkroĉi min al io ajn: estis nek vorta portreto, nek vizaĝtrajtoj, kaj entute nenio klara, konkreta... Tio estis premantaj, koŝmaraj sonĝoj — mi vekiĝadis elturmentita, kvazaŭ sentripigita.

Post la dek dua horo mi anstataŭis Luĵnov-on. Kiel li raportis, okazis nenio interesanta dum la mateno.

Lian raporton endus esprimi per unu sola frazo: «Dum la observado la objekto nenien foriris kaj kun neniu kontaktis». Kaj se li estus pli sperta, mi kontentiĝus per tio. Sed mi devigis lin sinsekve, kun plej etaj detaloj rakonti ĉion, kion li vidis. Ekde la komenco mem mi estis instruanta lin kaj Fomĉenkon rigardi kvalifikite, nenion preteratentante, kaj sur ĉiu paŝo sugestadis al ili konscion de graveco de nia tasko. Kun alkomanditoj ĉiam endas konduti tiel, kvazaŭ de la operaco, kiun ili kun vi partoprenas, dependas preskaŭ la rezulto de la milito.

En la tagmezo mi dum proksimume horo estis pririgardanta binokle Svirid-on. Li sidadis sur la terbenko, riparadis ĉevalan ĉirkaŭkolon, kunkudradis pneŭmatikan kovrilon, kaj poste iajn krudledajn rimenojn.

Lia vizaĝesprimo ĉiam estis kolera, malkontenta. La edzino, aperadinta plurfoje el la ĥato, evidente timis lin. Li ne diris eĉ vorton al ŝi kaj eĉ ne rigardis al ŝia flanko, sed ŝi preterpasadis kvazaŭ kun timeto.

En la moviĝoj de Svirid sentiĝis lerto, kaj tempon li ne perdadis vane. Mastrumema viro, ŝparema. Apud la ĥato estis du grandegaj fojnostakoj; la legomĝardeno longis preskaŭ cent metrojn; tuta greno estis metita en bonordajn stakojn, verŝajne eĉ senmastran grenon li poste alprenos de la maljunulo Pavlovskij. Kaj brulŝtipoj en ŝtiparoj estis akumulitaj por pluraj vintroj.

Laŭ vortoj de Paŭĉjo mi sciis: same kiel multaj bienetuloj, tutan sian brutaron Svirid tenas ĉe la parencoj, en la vilaĝo. Por ke ne forprenu, ne forkonduku AK-anoj aŭ restintaj germanoj. Kaj tie same estas nemalmulte: bovino kun bovidino, paro da jaraĝaj virporkoj, dek kvin ŝafoj, kaj ankoraŭ anseroj.

Stranga afero: Svirid, eblas diri, elkondukis nin al Kazimiro Pavlovskij, praktike — helpis, sed mi al li sentas nek dankemon, nek elementan estimon. Ne plaĉis al mi tiu ĝibulo ekde la komenco mem.

Je la tria horo, preninte rastilon, li foriris en direkto de Kamenko, kaj tuj lia edzino kun laktokruĉo kaj malgranda korbeto sekvis al la fratino. Nun mi jam ne dubis, ke tion ŝi faras kaŝe de la edzo. Post minutoj la knabino estis avide manĝanta panpecon — evidente, sian ili ne havis.

Mi longe pririgardadis ŝin per la binoklo. Mi ne scias, kiu estis ŝia patro — iu frico, Pavlovskij aŭ iu alia, — sed la etulino plaĉis al mi, propre, per kio ŝi kulpas?.. Ŝin interesis ĉio, ŝi senĉese moviĝadis, penis ĉion fingrumi. Mirinde, en sia dujara aĝo ŝi jam posedis virinecon, estis interesa, amuza, kaj kiam, ludante ĉe la perono, ŝi ekdormis sur herbo, al mi iĝis enue kaj solece.

Kaj tiam mi eksentis kvazaŭ baton al la kapo — ja mi hodiaŭ dudekkvinjariĝis!

Gaja naskiĝtago, kion diri... Mi sidas en polvo sur alto, min voras puloj, kiel hundaĉon, kaj eĉ mankas, kion manĝi. Kaj ĉu ne vane mi sidas, jen la ĉefa demando...

Jes, kvaronjarcento estas ne bagatelo, eblas diri, duono de la vivo. Jam tempas bilanci — kio mi estas kaj kion mi valoras?..

Oni diras, ke homoj ordinare estas kontentaj pri si, sed malkontentaj pri sia stato. Sed ĉe mi estas inverse. Al mi plaĉas mia afero kaj la ofico tute kontentigas. Kaj risko plaĉas: tie ĉi kiu kiun antaŭis, tiu vivas... Oni min aprezas, kaj dekoracioj ne malpli multas, ol ĉe oficiro en la avano, kio do al mi mankas, kio?!

Mi mem komprenas: la subtegmento estas malforte meblita — la cerbaj sinuoj estas tro malgrandaj... Kulturo mankas, iaj scioj... Nu, kiel diras No To, tio estas akirebla...






Комментариев: comment count unavailable  Комментировать


Комментарии отключены

Для этой записи комментарии отключены.