?

Log in

No account? Create an account

Дневник ur'а

Segui il tuo corso, e lascia dir le genti!

Previous Entry Поделиться Next Entry
V. Bogomolov. «La momento de vero» - 46
манул
yury_finkel

46. Departementestro generalo Jegorov



En la kontraŭspiona fako de la aviada korpuso estis, bedaŭrinde, nek respondo al la informpeto pri Nikolajev kaj Sencov, nek iaj freŝaj informoj pri la kazo «Nemano».

La ĉifristo, okupita per io urĝa, eĉ ne alirinte al la ferkovrita pordo, kriis, ke por Aleĥin kaj la subkolonelo li dume havas nenion, kaj, kvazaŭ pardonpetante pro sia malatento al Poljakov, aldonis, ke li venos tuj, kiam liberiĝos.

En la kuirejo oni promesis al Aleĥin varmigi bolakvon post kvaronhoro.

Poljakov malfermis la fakestran kabineton, ŝaltis lumon, demetis la stretĉapeton kaj la palton, dismetis sur la tablo paperojn el la mapujo, metis la varmobotelon kaj teajn necesaĵojn. Dum la militaj jaroj li devis instaladi sin provizore por laboro ne nur en hazardaj, fremdaj kabinetoj, sed ankaŭ en ajnaj keloj, terkabanoj kaj rifuĝejoj, kompare kun kiuj tiu ĉi vasta, pura, aerumita ejo ŝajnis preskaŭ palaco. Speciale al li plaĉis ĉi tie la kovrita per vitroplasto grandega skribotablo.

Antaŭ ĉio li trarigardis la dokumentojn pri la kazo «Nemano», kolektitajn de Aleĥin en dosierujon, kun speciala atento — la lastajn, venintajn post lia forveturo al Grodno. Leginte la mesaĝon pri la belorusa fako de la Dallwitz-a spionlernejo (li jam aŭdis pri ĝi de Aleĥin), Poljakov ne sen ironio ridetis:

— Da ĝeneralaj nekonkretaj versioj estas pli ol sufiĉe.

Poste Aleĥin iris por bolakvo, kaj la subkolonelo estis skizanta orientigan informon pri la serĉatoj — du nekonatoj, penintaj murdi Gusev-on kaj ŝtelintaj la «Dodge»-on, — kiam la pordo malfermiĝis kaj sur la sojlo aperis Jegorov, alta, fortika, en tola kaskedo kun kampa steleto kaj en vatjako sen epoletoj. Enirinta sekve adjutanto — ruĝvanga brunokula leŭtenanto kun mitraleto sur la dorso, pura kaj bone teniĝanta, — enportis negrandan ledan valizon.

— Saluton, — leviĝis Poljakov.

— Ĉu viva? — demetante la kaskedon, lerte akceptitan de la adjutanto, per forta baso demandis Jegorov.

— Kiel vi vidas, — subridis Poljakov.

— Sidiĝu... Kaj vi nemalbone instaliĝis, — pririgardante la kabineton, rimarkigis Jegorov. — Kaj ni estis pripafitaj sur la vojo... Ni apenaŭ trairis! — Li demetis la jakon kun ŝiroj sur la ŝultro, el kiuj elstaris vato, kaj restis en uniforma ĉemizo kun du vicoj da ordenaj rubantoj kaj kun epoletoj de general-leŭtenanto. — Fliku! — ordonis li al la adjutanto kaj turniĝis al Poljakov: — Sekurecon de kara gvidanto vi ne povas garantii!

— Ja nokte oni devas dormi.

— Dormi?.. Dankon, ke vi min klerigis!.. — Jegorov sidiĝis kontraŭ Poljakov kaj ĵetis rigardon al la tablo. — Nemalbone!.. Vi elplelis la mastron el la kabineto, teon trinkas... La estraro estas malproksime... Kiel ĉe la brusto de Dio!..

Li estis ŝercanta, sed lia larĝpometa vizaĝo kun maldikaj malmolaj lipoj kaj kvadrata mentono kun meza kavo konservadis ĉe tio potencan, severan esprimon.

Poljakov tro bone konis la generalon, por ne eksenti sub lia ŝercemo ian streĉon aŭ malkontenton kaj ne kompreni, ke ĉio ĉi estas nur antaŭvorto.

— Ĉu vi venis ĉi tien, en Lidon, preterpase?

— Ne, ne preterpase! Kie estas Aleĥin?

— Ĉi tie.

— Ĉu vi ricevis tekstojn de interkaptaĵoj laŭ «Nemano» de la sepa de aŭgusto kaj de antaŭhieraŭ?

— Ne.

— Strange! Mi, elveturante, ordonis senprokraste transdoni al Lido.

— Eble, ili penis. Ĉe la aparato estis neniu. Mi estas ĉi tie nur dum kvaronhoro, — klarigis Poljakov.

— Kaj ĉu la ĉifristo estas sur sia loko?

— Jes. Li estas okupita per io urĝa. Sed pri la interkaptaĵoj li al mi diris nenion. Eble, ĝuste ilin li estas malĉifranta.

— Kio estas nova? — frapetante per la fingroj la tablorandon, rapide demandis la generalo. — Ĉu kun Nikolajev kaj Sencov vi klarigis?

— Ne tute... Ankoraŭ mankas respondo al la informpeto. Aleĥin havas dubojn koncerne tiun version, kaj mi ilin dividas.

La vizaĝo de Jegorov iĝis eĉ pli severa.

— Saluton, — enirinte kun bolkruĉo en la mano, militsalutis Aleĥin.

Jegorov turniĝis kaj peze, morne ekrigardis al li.

— Kial vi tiel maldikiĝis?

— Lupon nutras la kruroj, — subridante, diris Poljakov; li leviĝis kaj prenis la bolkruĉon.

— Malbone ili vin nutras, malbone!.. Kio estas farata pri Pavlovskij?

— Estas aranĝita embusko en la loko de lia plej probabla apero.

— Se mi ne eraras, tie estas du tiaj lokoj.

— Ni elektis unu, pli perspektivan, — nehaste daŭrigis Poljakov, surverŝante per bolakvo teon en malgranda porcelana tekruĉeto. — Por dua embusko ni ne havas homojn.

— Vi havos! Senprokraste organizu! Senprokraste! — emfazis Jegorov, tamburante per la fingroj sur la tablorando. — Ĉu ankoraŭ ekzistas kroĉaĵoj?

— Montriĝis tre interesaj cirkonstancoj. Mi telefonis al vi nokte el Grodno, sed vi jam forestis. Ĉu vi memoras la okazon kun ŝtelo de «Dodge» de la Cent tridek kvara motorizita bataliono?

— Ĉu tio havas rilaton al la kazo «Nemano»? — malpacience demandis Jegorov.

— Rektan.

Poljakov jam plenigis la varmobotelon per bolakvo kaj, ŝraŭbferminte la ĉapon, komencis koncize rakonti la esencon de la interparolo kun Gusev kaj siajn konsiderojn.

Jegorov aŭskultis silente, frotante per la mano la nukon, tranĉitan oblikve per larĝa purpura cikatro, kion li kutime faradis en minutoj de emocio kaj streĉita pensa laboro. Poste, malfaldinte la elprenitajn de Poljakov celofanajn foliojn, li atente pririgardis ĉiun, komparis, tuŝis per la fingroj kaj flaris.

— Ĉio ĉi estas konsiderinda, — diris li poste, — sed praktike donas al ni malmulton. Faktoj abundas, sed mankas al kio kroĉiĝi. Eĉ vortajn portretojn de tiu maldekstramanulo kaj de la dua ne eblas kompili.

— Bedaŭrinde. Sed ni tutegale ordonos ilian serĉadon.

— Kompreneble!.. Via supozo pri ekzisto de kaŝejo en la Ŝiloviĉa arbaro estas solida, tamen ĝin necesas trovi!.. Kion vi havas ankoraŭ?

Poljakov raportis mallonge pri la agoj de la grupo de Aleĥin dum la pasinta diurno, pri Grolinska kaj Okuliĉ, rakontis dubojn pri la versio kun Nikolajev kaj Sencov.

— Do, la argumentoj estas konvinkaj... — rimarkigis Jegorov; li prenis la dosierujon kun dokumentoj pri la kazo «Nemano» kaj, trarigardante, estis foliumanta ĝin. — La duboj estas bazitaj, tamen forstreki Nikolajev-on kaj Sencov-on dume estas tro frue!.. Estas multe da suspektinda, malklara... Kial ili tamen foriris nokte, dum pluvo, tra la najbara areo?.. Kiu estas tiu fervojisto, kiun vi preterlasis, ne identiginte lin? Por kio li alveturis?.. Eble, ĝuste li kolektas aŭ liveras informojn pri moviĝo de trajnoj?.. Kio estis en la dorsosako, lasita ĉe Okuliĉ? Ĉu fumaĵita femuraĵo?.. Nur manĝaĵo?.. Tio estas pruvenda!.. La reago de la katino ne konvinkas min!.. Kaj fine, kiel al ili trafis lardo en tia pakumo? — Jegorov almontris la celofanajn foliojn. — Ĉiujn ĉi demandojn necesas senprokraste klarigi!.. Kaj antaŭ ĉio necesas respondo al kontrolo laŭ vortaj portretoj. Donu ĉi tien la ĉifriston! — ordonis li al la adjutanto, kiu estis kudranta la vatjakon apud la pordo; tiu leviĝis kiel sur risortoj kaj eliris.

— Vi ŝajne laboras, sed praktike estas nenio. Malbone!.. — Jegorov frapfermis la dosierujon kaj, elpreninte el la poŝo, elmetis sur la tablon masivan arĝentan cigaredujon. — Plej malbone! — post nelonga paŭzo morne finis li.

— Ĉu verŝi al vi teon? — proponis Poljakov.

— Dankon, mi ne deziras!

— Tiam ni trinkos, se vi permesas.

— La ĉifristo estas okupita, — raportis la reveninta adjutanto.

— Kiel — okupita? — perplekse redemandis Jegorov. — Ĉu vi diris al li, kiu lin vokas?

— Ĝuste tiel! Li diras, li havas ion tre urĝan. Eĉ la pordon li ne malfermis. Kriis: tuj kiam li finos — venos.

— Jen, ni ĝisvivis! — Jegorov ekscitite leviĝis kaj ekpaŝis tra la kabineto. — La departementestro vokas ĉifriston, kaj tiu estas okupita! Kien ni iras?.. Jes, praktike estas nenio!... Kaj misaĵoj... Ĉe Blinov homo foriris el sub observado... — Li haltis kontraŭ Aleĥin. — Nikolajev kaj Sencov foriris tra najbara areo, kaj vi tiun eblon ne antaŭvidis!

— Kaj se antaŭvidus? — nekonsterneble rimarkigis Poljakov. — En tiu minuto li restis sola kaj ĉe tuta deziro ne povus samtempe troviĝi ĉe du flankoj de la domo.

— Kapitano Aleĥin, — incitite daŭrigis Jegorov, ne atentante la replikon de Poljakov, — vi laboras pri la kazo dum dek unu diurnoj praktike sen rezulto! Per kio vi tion klarigas?!

— Kiel sen rezultoj?! — protestis Poljakov.

— Ni faras ĉion eblan, — rigardante al la trivitaj pintoj de siaj eluzitaj botoj, diris Aleĥin; li staris antaŭ la generalo en atentopozo.

— Mi ne scias, kion vi faras, — ekscitite kriis Jegorov, — mi bezonas rezulton!.. Kaj dum ĝi ne estas, ĉio ĉi estas musaj klopodoj!.. Kial vi estas nerazita? — subite demandis li kaj, ne atendante respondon, turniĝis al Poljakov: — Kial pri la kazo laboras nur unu grupo?

— Vi ja scias — mankas homoj!

— Du homojn de Golubov, cetere sen mia permeso, — kolere rimarkigis la generalo, — vi prenis antaŭhieraŭ, sed povus pli frue! Endis de la unua tago doni al «Nemano» pli da atento!

— Du homojn same sen via scio mi donis al Aleĥin ankaŭ dum serĉado ĉe Stobci — antaŭ dek unu tagoj... Mi havas dekojn da aferoj, mi ne estas profeto kaj ne ĉiam povas antaŭdiri, kiu el ili estas pli grava. Mi devas okupiĝi pri ĉiuj! La teksto de la unua malĉifraĵo atentigis min, jam dum dua diurno mi kiom povas okupiĝas pri tiu ĉi sendilo. Mi opinias, ke estas farata ĉio, kio eblas, la homoj elĉerpiĝas sen restaĵo! Pardonu, sed vian malkontenton mi ne komprenas.

— Mi esperas, ke tuj vi komprenos!.. Juĝante laŭ la teksto de la malĉifraĵoj, ni havas aferon kun tre kvalifikita kaj danĝera spiongrupo. Ili akiras kaj transdonas valoregan informon!.. Tio estas ne ĉio, — paŝante tra la kabineto, daŭrigis Jegorov. — Mi jam estis elveturanta al vi, kiam telefonis Ustinov. Estas determinite, ke la maniero de unu el radiistoj de la KAO estas identa kun la maniero de radiisto de sendilo kun voksigno RTO, kiu estis fiksita la dudekan de julio en distrikto de Jaŝuno... Tiamaniere, ŝanĝante frekvencojn kaj voksignojn... ŝanĝante ĉifron, tempon kaj lokon de elsendado, ili agas en niaj malavanoj dum ĉirkaŭ monato... Dum ĉirkaŭ monato en malavanoj de la fronto aktive agas danĝerega spiongrupo! Ĉu nun vi komprenas?!

Poljakov, ĉesinte kirli per kulereto teon en glaso, silentis.

— Permesu? — En la pordo aperis maldika, mallerta figuro de juna nigrahara oficiro kun bluetaj paperfolioj en la mano. — Kamarado generalo, ĉifristo de la fako... — ferminte post si la pordon kaj miope mallarĝigante la okulojn, komencis li kaj abrupte eksilentis, renkontinte furiozan rigardon de la generalo.

— Kial mi devas atendi vin?! — ektondris Jegorov. — Kiu vi estas?! Kie estas tekstoj de la interkaptaĵoj?!

— «Aeralarmo!»... Eksterordinara mesaĝo... Transsendita postsekve al vi el la Departemento... — etendante la dokumentojn, timigite diris la leŭtenanto. — Ĝis fino de malĉifrado laŭ la instrukcio mi ne rajtas... «Aeralarmo!»[33] al via nomo...

Per malpacienca movo elkaptinte la foliojn, Jegorov paŝis sub la lampon al la tablo kaj komencis legi, ĉe kio lia vizaĝo tuj iĝis streĉite koncentrita.

— Permesu iri? — eldiris la ĉifristo. Jegorov, ne respondante, probable ne aŭdante, malbutonis la suprajn butonojn de la ĉemizo, ne deŝirante la okulojn de la teksto, palptrovis sur la tablorando la cigaredujon, per la tremanta mano malfermis ĝin kaj prenis cigaredon. En la sama sekundo la adjutanto, atentanta ĉiun moviĝon de la generalo, alsaltis al li kaj klakis per fajrilo. Jegorov enspiris fumon kaj, frotante per la mano la nukon, kun streĉita atento, kvazaŭ penante parkeri ĉion, legis plu.

— Permesu iri? — denove malcerte demandis la ĉifristo.

— Iru, — forliberigis la oficiron Poljakov, kaj tiu, post sekunda sendecida paŭzo, stumblinte sur la sojlo, eliris el la kabineto.

— Legu! — ordonis Jegorov, transdonante la supran folion al Poljakov, kaj, ĵetinte al Aleĥin momentan koleran rigardon, indigne ekkriis: — Ĝisatendis vi fremdulojn!

Kaj, skuante la restintajn en lia mano foliojn, li ekscitite kriis:

— Mi sentis tion per la dorso!!!

La subkolonelo, preninte la dokumenton — ĉirkaŭskribitan per malgrandaj diligentaj literoj formularon de ĉifrotelegramo kun indiko «Aeralarmo!!!», — ĵetis rigardon kaj, sulkante la konveksan frunton, nelaŭte kaj kun tia trankvilo, kvazaŭ temus pri io ordinara, ĉiutaga, sciigis al Aleĥin:

— La kazo estas prenita sub kontrolon de la Supera komandejo...



[33]. Indiko, signifanta: de speciala graveco, ekster ĉia vico!



Комментариев: comment count unavailable  Комментировать

Комментарии отключены

Для этой записи комментарии отключены.