?

Log in

No account? Create an account

Дневник ur'а

Segui il tuo corso, e lascia dir le genti!

Previous Entry Поделиться Next Entry
V. Bogomolov. «La momento de vero» - 34
манул
yury_finkel

34. Gvardia leŭtenanto Blinov

Sur la stacio troviĝis kelkaj militaj trajnoj kaj nur sola pasaĝera vagonaro Minsko — Grodno.

La nekonato povus peni forveturi ankaŭ kun milita trajno, sed Andreo decidis unue pririgardi la grodnan trajnon: al la vagonaro jam estis aligata lokomotivo. Ĉe bolkaldrono Andreo submetis la kapon sub la kranon, ĉirkaŭlavis la ĉemizon, la pantalonon kaj la botojn kaj okupiĝis pri la afero.

Lumo en la vagonoj malestis. Feliĉe por Andreo la luno elnaĝis el trans nuboj, kaj eblis distingi ne nur figurojn de homoj, sed ankaŭ kelkajn vizaĝojn. Preskaŭ ĉiuj kuŝbretoj estis okupitaj, tamen ĝenerale pasaĝeroj estis nemultaj: oni dormis eĉ sur la malsupraj lokoj.

«En ajna okazo identigi lin! En ajna okazo!» — ripetadis al si mem Andreo, pasante tra vagono kaj kun febra hasto pririgardante pasaĝerojn. Li komencis de la vosto, trarigardinte la dek unuan kaj la dekan vagonojn, transiris en la naŭan kaj... preskaŭ kunpuŝiĝis kun homo en mantelo.

Tiu staris en la dua kupeo duonprofile al la trairejo; reflektita lumo de la luno estis prilumanta lin; Andreo, ne haltante, transiris pluen, sukcesinte, tamen, rimarki krucitajn marteletojn sur la nigra fervojista kaskedo, la levitan kolumon de la mantelo kaj eĉ distingis la grandan karnan vizaĝon de la nekonato. Bastonon en la manoj li jam ne havis, kaj laŭ lia pozo Andreo komprenis, ke li decidis lokiĝi en tiu kupeo sur la meza libera kuŝbreto.

«Li! — ĝoje batis la koro de Andreo. — Tio estas li! Nun identigi lin! Vagono numero naŭ». Andreo ĵetis rigardon al la horloĝo: ĝis ekveturo de la trajno restis dek unu minutoj.

La staciestro lokiĝis en negranda barako apud la blokposteno sur la relvojo. Tio estis aĝa malhelvizaĝa, kun grizaj tempioj kaj cikatro sur la vango kapitano — Andreo lin jam vidis dufoje. Nun li, kliniĝinte super masiva skribotablo, ĉe lumo de kerosena lampo estis metanta iujn informojn el notlibreto sur grandegan, je duono de la tablo, tabelon. Maldekstre sur griza sofo de nedifinita koloro side, malalte pendiginte la kapon kaj nelaŭte ronketante, estis dormanta ĉefleŭtenanto — laŭ la ruĝa kaskedo, oficiro de la komandantejo.

— K-kamarado kapitano, — almetinte la manon al la stretĉapeto, turnis sin Andreo, — permesu...

— Atendu, — malkontente interrompis la staciestro, lia afero ne iris glate; li en maltrankvilo estis foliumanta la notlibreton kaj malkviete moviĝanta sur la seĝo. — Vi povas atendi, — kun incitiĝo ĉu demandis, ĉu ordonis li.

Andreo dum ioma tempo staris maldecide; reĝustiginte la algluiĝintan al la korpo uniforman ĉemizon, li tuŝis per la fingro la ŝvelintan subokulon kaj la brovon, poste ĵetis rigardon al la horloĝo: ĝis ekveturo de la trajno restis kvin minutoj.

— Mi ne p-povas atendi! — neatendite por si mem laŭte deklaris Andreo.

— Kio-o? — mire levis la kapon la staciestro kaj ekrigardis al Andreo. — Kion vi bezonas?

Elmetinte sur la tablon la malsekiĝintan legitimilon, Andreo haste kaj malorde eksplikis la esencon de la afero, dufoje menciinte la familinomon de Aleĥin.

— Ĉu nur la naŭan? — redemandis la staciestro. — Nikitin! — vokis li; la dorminta sur la sofo oficiro eĉ ne moviĝis.

— Nikitin! — kriegis la staciestro. — Jen diablo! Ja veku lin!

La ĉefleŭtenanto peze levis la kapon kaj, frotante la okulojn, dormeme pririgardis Andreon. Li estis malalta kaj juna, aspekte aĝa dudek tri jarojn, ne pli.

— Nikitin, — ordonis la staciestro. — Prenu du patrolanojn, vi kontrolos en la grodna la naŭan vagonon. Tie veturas unu homo, necesas ekscii, kiu li estas... Ĉu vi komprenas?.. Singarde! Jen la leŭtenanto klarigos. Vi kontrolas de du finoj la tutan vagonon. — La staciestro ĵetis rigardon al la horloĝo. — Nun oni signalos ekveturon — hastu! Ekstremokaze prokrastu por kvin minutoj, sed ne pli!..

— De kie vi? — elirante post Andreo el la kabineto, laŭte oscedante kaj tirante la pantalonon, demandis Nikitin. — El la kontraŭspiona servo... Ĉiam vi ludas je spionoj, — kompreneme subridis li, ĉirkaŭrigardante la malsekan uniformon de la junulo. — Kaj pro kia diablo vi ne dormas?! — kun emocio ĉagreniĝis li.

Kun du serĝentoj-patrolanoj ili eliris el la barako. Pretere laŭ tria de ili vojo, akceliĝante, estis ruliĝantaj vagonoj de pasaĝera trajno.

— Ba! Ekveturis, — fajfis Nikitin, haltante, kaj almontrante per la mano, kvazaŭ ĝoje sciigis: — Jen ĝi, la grodna!

— S-sekvu min! — kriis Andreo, alkurante al la vagonaro.

Li dum veturado saltis sur la piedbreton kaj, puŝe malferminte la pordon, leviĝis en la vagonplatformon; forpuŝinte virinon en kaptuko, kiu time ĵetiĝis en la vagonon, li palptrovis en mallumo la anson de urĝa bremso kaj ŝiris ĝin malsupren.

La trajno abrupte haltis.

En la vagono io falis, aŭdiĝis maltrankvilaj ekkrioj, furioze kriis infano. Sed Andreo aŭdis nenion; elsaltinte sur la teron, li estis kuranta al la naŭa vagono.

Dum Nikitin estis interkompreniĝanta kun alkurinta trajnestro, Andreo ĵetis rigardon en la vagonon. La fervojisto sidis en la sama kupeo; nun li estis sen mantelo kaj sen kaskedo. Andreo decidis por ajna okazo ne ŝoviĝi al liaj okuloj kaj, interkonsentinte kun Nikitin, komencis kontroladon de la alia fino de la vagono.

La pasaĝeroj estis precipe civilaj. Ĉiuj estis vekitaj per la abrupta halto de la trajno kaj estis klaĉantaj pri tio; oni eldiradis plej malsamajn supozojn. La serĝento lumis per poŝlampo; Andreo maŝine trarigardadis dokumentojn kaj same maŝine faradis necesajn en tiaj okazoj stereotipajn demandojn: «De kie vi veturas?.. Kien?.. De kiu estis donita la paspermeso?..» kaj tiel plu. Sed mense li troviĝis en la alia fino de la vagono.

Mandaton pri rajto de kontrolado neniu postulis. Andreo estis kontrolanta jam la trian kupeon, kiam la trajno ree ekiris.

— Leŭtenanto, — kriis Nikitin, — ni deiru!

Andreo, kompreninte, ke ĉio jam estas farita, hastis post la patrolano forlasi la vagonon.

* * *

— ...paspermeso, rezervilo — ĉio estas en ordo, — Nikitin estis raportanta al la staciestro, kiam Andreo eniris en la kabineton. — Komandita el stacio Kotelniĉ, iras al Grodno al la loko de konstanta servo. Kun edzino kaj du infanoj...

— De k-kie infanoj? K-kia edzino? — interrompis Andreo mirege kaj embarase. — Ne povas esti!

— Ĝuste tiu, kiun vi almontris. En la dua kupeo. Nealta, dika. Fervojisto. Aliaj tie ne estis!

— Ĉu li estas p-polo?

— Polo? — Nikitin sincere ekridis. — El Vjatko!.. Li ja videblas, — nia fraĉjo, Ivaĉjo!

— Ĉesu, — severe haltigis la staciestro. — Oni vin demandas serioze. Ĉu la familinomon vi determinis?

— Ja kiel alie?.. Ŝiŝkov Teodoro Aleksejeviĉ, naskiĝinta en la naŭdek sesa en Zujevka de la Vjatka gubernio... Ili entrajniĝis en Minsko — la vagonservistino konfirmis... Kaj ĉi tie li estis elirinta por preni bolakvon...

— Vi perdis lin sur la vojo, — konkludis Aleĥin, elaŭskultinte Andreon.

Ili ree estis kuŝantaj en malvarma malseka herbo, observante la domon. Ankoraŭ ne mateniĝis.

— En la trajno vi trafis al aliulo... verŝajne, simila... — malgaje daŭrigis la kapitano. — Ĉio cetera estis vana...






Комментариев: comment count unavailable  Комментировать

Комментарии отключены

Для этой записи комментарии отключены.