?

Log in

No account? Create an account

Дневник ur'а

Segui il tuo corso, e lascia dir le genti!

Previous Entry Поделиться Next Entry
V. Bogomolov. «La momento de vero» - 33
манул
yury_finkel

33. Ilin necesas iom observi...

Antaŭfulmotondra duonlumo estis iĝanta ĉiam pli sufoka kaj peza. La loĝantoj hastis kaŝiĝi en la domoj. La strato estis senhoma kaj silenta, kaj la tuta urbo kvazaŭ rigidiĝis en atendo.

La nigrumo estis skrupule plenumata — videblis nek fajreto, nek malhela lumstrio. Krepusko densiĝis tiom, ke, krom malhelaj siluetoj de domoj, jam preskaŭ ne eblis distingi en distanco ion ajn. Andreo transpasis la ponteton, rampis trans la arbustoj kaj kuŝiĝis je ĉirkaŭ ducent metroj kontraŭ la barilpordeto.

Baldaŭ post kiam li okupis tiun tre oportunan por observado lokon, el la domo eliris iu kaj iradis trans la latbarilo en la ĝardeneto; malgraŭ ĉiuj penoj Andreo ne sukcesis distingi, kiu li estis.

Poste flanke de la domo aperis grandega kato; sensone paŝante, ĝi aliris rekte al la arbustoj, kie kuŝis la junulo, kaj per la verdaj, makabre brilantaj en mallumo okuloj dum minuto pririgardadis la nekonatan homon, poste rapide revenis al la domo. «Ĝi skoltis, nun ĉion raportos, — gaje pensis Andreo. — Dankon al dio, ke tio ne estis hundo!»

Ekbruis en folioj freŝa venteto, traflugis kaj kvietiĝis. Post minutoj unuaj gutoj de pluvo, maloftaj kaj pezaj, kiel pizoj, ektamburis sur herbo, sur folioj, ekfrapis sur la kapota mantelo. Fulmo per fajra zigzago ekbrilis nemalproksime, kaj la fulmotondro komenciĝis.

Andreo volvis sin en la kapoton, sed ĝi estis mallonga, kaj la kruroj sub la genuoj baldaŭ malsekiĝis.

La fulmotondro estis evidente serioza.

Disŝirante la malhelan mason de la ĉielo, fulmoj por momento prilumadis la ĉirkaŭaĵon, kaj ree ĉio dronadis en obskuro, kaj tondro forte skuadis la teron.

Pluvo verŝiĝis kiel seninterrompa muro, kvazaŭ sur la ĉielo en iu kolosa ujo defalis la fundo kaj torentoj da akvo falis sur la teron.

La kapoto malsekiĝis trae, poste iom post iom malsekiĝis ĉio, kio estis sur Andreo: kaj la ĉemizo, kaj la pantalono, kaj la stretĉapeto, eĉ en la botojn nekompreneble kiel trafis akvo. De la taga varmego ne restis eĉ spuro, malvarma obskura humideco estis dense ĉirkaŭkaptanta la korpon. La dentoj de Andreo ofte klakadis tambure, kaj ankaŭ li mem tremis.

«Necesas en ajnaj kondiĉoj nenion preterlasi kaj min mem ne montri», — edifadis sin mem Andreo; en lia memoro aperis la okazo kun Tamancev en Smolensko.

Vintre, post la liberigo de la urbo, pri unu el la domoj estis aranĝita observado: laŭ agentaj informoj, en ĝi troviĝis sekreta loĝejo de la germana spionservo. Tamancev, veninte por anstataŭo, determinis, ke la plej oportuna loko por observado estas malnova, forlasita necesejo meze de la korto. Ankoraŭ antaŭ la mateniĝo li enrampis internen, kaj lia parulo ŝlosis lin, fiksinte la pordon per lignotabulo — tiel estis antaŭe.

Estis frosto je ĉirkaŭ dudek gradoj. Kaj kiam Tamancev penis varmigi sin, paŝante de unu piedo sur la alian, evidentiĝis, ke la kaduka konstruaĵo pro eĉ eta moviĝo knaras kaj ŝanceliĝas, tuj disfalonte. Kaj tra la korto oni senĉese iradis.

Por ne montri sin, Tamancev devis trastari sen moviĝo pli ol dek horojn. La informoj pri sekreta loĝejo ne konfirmiĝis, kaj li rememoradis pri tiu aventuro kun rideto, kvankam ĝi finiĝis por li tre malgaje: li tiel frostigis la piedojn, ke dum du monatoj kuŝis en hospitalo, kie oni preskaŭ amputis al li la plandon.

Intertempe la fulmotondro por ioma tempo kvietiĝis, por baldaŭ rekomenciĝi kun ankoraŭ pli granda furiozo. Malice rompante la kamufladon, fulmoj ekbriladis unu post la alia, kaj ie tute super la kapo sonis surdiga tondro kaj bruo.

Ŝajnis, la diboĉo de la naturo ne havos finon. Tamen post la naŭa horo la pluvego kvietiĝis same subite, kiel komenciĝis. La fulmotondro moviĝis suden, tamen, sur la ĉielo ne estis eĉ unu steleto, kaj malforta pluveto ne ĉesis. Foraj fulmoj fajris iom pli malofte, ĉiufoje montrante en la mallumo malhelajn pro pluvo dometojn kaj ĝardenetojn.

Ĉe unu el ekbriloj Andreo ekvidis trenantan sin sub pluvo figuron en kapoto kaj, kiam jam ĉio denove dronis en mallumo, komprenis, ke tio estas Aleĥin — li alveturis kaj serĉas lin.

Necesis iel sciigi pri si. Andreo memoris la konvenciajn signalojn por arbaro, sed kiel li faru tion nun, en urbo, li ne imagis. Nur post dek minutoj la kapitano, serĉinta lin en mallumo preskaŭ palpe, proksimiĝis tiom, ke Andreo kuraĝis kaj mallaŭte vokis lin.

— Nu, kiel, ĉu ili estas en la domo? — antaŭ ĉio interesiĝis Alehin.

— J-jes... — penante ne klaki per la dentoj, eldiris Andreo. — Neniu eliris.

— Ordo... Tiam ordo, — faciligite diris Aleĥin, fermante sian kapoton, kaj kuŝiĝis sur la malsekan teron apud Andreo.

La lumantaj verdaj horloĝmontriloj montris naŭ kaj tri kvaronojn. «Ĉu vere ni devos ĝis la mateno kuŝaĉi ĉi tie en koto, tremante pro malvarmo kaj humido?» — dubo pri neceso nokte observadi la domon ronĝis Andreon.

La tempo treniĝis netolereble malrapide; al Andreo ŝajnis, ke la horloĝo haltis, — li alportis ĝin al la orelo, ekaŭdis egalan tiktakadon kaj ree fiksrigardis en la mallumon. «Jen aĉaĵo, — malgaje pensis li. — Ili trankvile dormas, sed mi devas frostiĝi!»

Aleĥin senmove kuŝis je metro for de li transe de la arbusto. Ĉe fulmaj ekbriloj videblis profilo de lia vangpometa vizaĝo, kovrita per la kapuĉo ĝis la okuloj mem.

Finfine Andreo ne povis plu elteni, kaj per tremanta pro malvarmo voĉo li nedecideme vokis:

— K-kamarado k-kapitano.

Aleĥin movetis sin kaj flustre demandis:

— Kion?

— Ĉ-ĉu vi p-pensas, ke iu eliros?

— Mi pensas, ke necesas daŭrigi la observadon, — diris la kapitano, kaj Andreo bedaŭris, ke li faris tiun demandon.

— Sed ĝis m-mateno irado estas m-malpermesita, — penis li iel argumenti.

— Vi hieraŭ iradis, ĉu vin iu retenis?.. Kaj des pli dum pluvo... Vi varmigu vin, — proponis la kapitano. — Sed nur sen bruo! Kaj ne leviĝu...

Andreo, pensinte, renversiĝis sur la dorson kaj komencis treni sin tien kaj reen sur la kapoto, rapide kaj kun peno movante la brakojn kaj la krurojn; sed varmiĝi li ne sukcesis.

— Ĉit! — Aleĥin kaptis lian ŝultron.

Lumo per flava nehela strio elŝiriĝis de la domo kaj tuj estingiĝis. Tra la maldensa pluva kurteno la kapitano en iu momento sukcesis rimarki en la porda embrazuro figurojn de du homoj — iuj eliris el la domo.

Aleĥin premis la manon de Andreo. Sed vane ili streĉite fiksrigardis en la mallumon: je tri paŝoj nenio videblis. Tra mallaŭta egala pluva bruo apenaŭ aŭdeblis paŝoj kaj tute malklare — duonvoĉa parolo: iu estis iranta de la domo al la barilpordeto. Aleĥin ĝis doloro estis premanta la manon de Andreo; la paŝoj estis proksimiĝantaj.

— Vi sukcesos. Ĝis la ekveturo de la trajno restas preskaŭ horo, — aŭdiĝis nelaŭte, sed klare vira voĉo.

— Eble, mi veturos sur vartrajno, — kun forta pola akĉento respondis la alia.

Ekknaris la barilpordeto.

— Bonan vojaĝon.

— Do widzenia!

Post momento fulmo per malrapida rebrilo prilumis trans la barilo la malhelan figuron, revenantan al la domo, kaj la elirinton el la barilpordeto. Tio estis malalta dika homo en gumtola mantelo kaj nigra kaskedo; li estis iranta, palpante la vojon per bastono, la kolumo de la mantelo estis levita.

— Iru post li, — rapide ekflustris Aleĥin en la orelon de Andreo. — Ĝis la stacio ne tuŝu lin. Kaj kiam li eniros en trajnon, necesos kontroli liajn dokumentojn. Kuru al la staciestro kaj de mia nomo petu kontroli... Tamen la tutan vagonon, sed ne de li sola, ĉu vi komprenas? En ajna okazo necesas identigi lin! Sub bona preteksto kaj sen bruo. Li, evidente, estas polo kaj ŝajne fervojisto... Estu singarda! Iru!

Andreo leviĝis kaj, lasinte la kapoton al Aleĥin, singarde moviĝis post la nekonato. Li iris blinde, tremante pro malvarmo; la malsekaj pantalono kaj ĉemizo estis dense ĉirkaŭprenantaj la korpon, en la ŝvelintaj botoj ŝmacadis akvo. Ĉe ĉiu fulmobrilo li, haste kliniĝante, preskaŭ kuŝiĝadis sur la teron kaj vidis, ke la homo en la mantelo, ne turniĝante, iras je ĉirkaŭ kvindek paŝoj antaŭe.

Andreo aŭdis, kiel li, evidente, falinte aŭ stumblinte, forte sakris en la pola; poste al la junulo komencis ŝajni, ke sono de paŝoj iĝas ĉiam pli mallaŭta, malproksimiĝas...

Andreo plirapidigis la paŝojn kaj en la sama momento glitis; penante reteni ekvilibron, li svingis la manojn, skuiĝis per la tuta korpo kaj flugis en foskavon. Li dolore batiĝis per la dekstra vangosto kaj la brovo; likva malvarma koto kovris la vizaĝon. Malbenante mense tiun ĉi nokton kaj la malbonveteron, kraĉante, li palpe trovis flakon, lavis la vizaĝon kaj viŝis per la maniko.

La pluvo preskaŭ ĉesis, ie antaŭe fajfis lokomotivo, kaj tio estis ĉio. Aŭdeblis neniaj paŝoj.

Andreo dum kelkaj momentoj staris, fiksaŭskultante, kaj en forta maltrankvilo ĵetiĝis antaŭen.

Sur la ĉielo en nuboj montriĝis interspaco; nun eblis distingi malhelajn siluetojn de dometoj ĉe ambaŭ flankoj. Subite antaŭe kaj iom pli dekstre klare aŭdiĝis susurantaj paŝoj. «Li turnis sin!» — komprenis Andreo kaj, atinginte angulon, ekiris dekstren, al tiu flanko, de kie aŭdiĝis la paŝoj. Tiel li moviĝis dum kvin minutoj, penante paŝi nebrue kaj, por konservi distancon, dufoje haltinte kaj fiksaŭskultinte, kiel kraketas sablo sub la piedoj de la antaŭa iranto.

Ekbrilis fulmo, kaj — terure! — Andreo ekvidis antaŭe sveltan figuron en uniforma palto; li impetis por atingi.

— K-kiel iri al la s-stacio?! — kriis Andreo.

— Rekte, — aŭdiĝis tute proksime, kaj tute neatendite, sonora junulina voĉo. «Virino!»

— K-kiu vi estas? — eldiris Andreo kaj, ĉar ŝi ne respondis, demandis: — K-kial v-vi iras nokte?

— Kaj vi kial?

— Pro bezono! Mi estas oficiro.

— Kaj mi estas ĉefserĝento! — Ŝi bruligis poŝlampon kaj prilumis Andreon; en ŝia dekstra mano li distingis pistolon.

— Kiel vi aĉe aspektas! — aĥis ŝi. — Iru antaŭen!

— K-kien an-taŭen?

— Mi ne toleras nokte nekonatojn post la dorso. Antaŭen! Kaj pli rapide, — diris ŝi ordone, — mi malfruas al la trajno!..



</div>


Комментариев: comment count unavailable  Комментировать

Комментарии отключены

Для этой записи комментарии отключены.