?

Log in

No account? Create an account

Дневник ur'а

Segui il tuo corso, e lascia dir le genti!

Previous Entry Поделиться Next Entry
V. Bogomolov. «La momento de vero» - 32
манул
yury_finkel

32. Aleĥin

Estis apenaŭ supozeble, ke, trafinte en tiujn ĉi lokojn post multaj monatoj da foresto, Pavlovskij ne penos renkontiĝi kun iu el parencoj aŭ proksimuloj. Sed kun kiu?

La patro, kiun li, laŭ vortoj de kampuloj, estimis kaj amis, estis en prizono, la domo staris najlofermita, kaj estis el malproksime videble, ke tie loĝas neniu. Estis supozinde, ke Pavlovskij per iu (plej verŝajne per sia onklino Zofia Basijada) penos ekscii la sorton de la patro.

Kiel mi eksciis, Basijada, fervora katolikino, sen simpatio rilatis al la germanoj, malpermesintaj religiajn servojn en la pola lingvo kaj kruele molestintaj ne nur ordinarajn kredantojn, sed ankaŭ la «komisiulojn de Dio» — pastrojn. Estis fakto, ke ŝi, duone germanino, ne subskribis Volksliste, kiel faris ŝiaj frato kaj nevo, kvankam en la malfacilaj kondiĉoj de la okupacio germana civitaneco donus nemalgrandajn avantaĝojn. Sian solan fraton ŝi amis, sed kun la nevo ŝi havis, kiel mi komprenis, ne tre bonajn rilatojn.

Pripensante ĉion, kion mi sukcesis ekscii pri Pavlovskij-oj, Svirid-oj, pri iliaj parencoj, mi el la du variantoj — Zofia Basijada kaj Julia Antonjuk — iom post iom inkliniĝis al la dua.

La afero estis en tio, ke al mi jam antaŭe aperis supozo, ke la filino de Julia Antonjuk estas de Kazimiro Pavlovskij.

Tiu diveno aperis, kiam, eksciinte, kiu estas Julia, mi estis pripensanta la tekston de la letereto, elprenita el la pirogo en la ŝtatsekureca fako. Por kio al troviĝanta en prizono tute ne sentimentala maljunulo en mallonga sekreta sendaĵo oni sciigas, ke la knabino de lia laboristino estas sana?

Tiu penso ricevis ioman konfirmon, kiam sur unu el la du fotoj de Pavlovskij, alportitaj de Svirid, mi ne sen peno distingis forviŝitan de iu surskribon:

«Al la plej kara de Kaĉjo». Kaj sube: «1943».

Kiu povus esti por la juna Pavlovskij «la plej kara» en la domo de Svirid? Kiel trafis tien tiu foto?.. La sola supozo estis, ke la foto estis donacita de Kazimiro al Julia. Kaj ke antaŭ monato kaj duono post la hasta forveturo de Julia la foto kune kun aliaj ŝiaj aĵoj trafis en la domon de Svirid.

Do kiu kaj kiam forviŝis la surskribon?.. Eble, Julia — antaŭ la veno de niaj trupoj, — sed eble, ankaŭ Svirid. Estas notinde, ke, kiam mi postulis alporti foton de Pavlovskij, li ekiris al la ĥato, eniris tien kaj tuj rampis en la kelon — sendube, ĝuste tie estis kaŝitaj la fotoj.

Mi multe pagus por ekscii la veron pri interrilatoj de Pavlovskij kaj Julia, por scii certe, kiu estas la patro de la knabino.

Interalie, Elza, tre rara nomo en tiuj ĉi lokoj, estis, kiel tio memorfiksiĝis al mi laŭ la enketa dosiero, ankaŭ la nomo de la patrino de Jozefo Pavlovskij — la avino de Kazimiro.

Mia supozo pri patreco de la juna Pavlovskij imagiĝis tute probabla, sed ne pli. Por iel kontroli ĝin, mi antaŭ la veno de Tamancev penis eltrovi la naskiĝdaton de la knabino.

Ŝi estis registrita ĉe la vilaĝestro de Kamenko kiel naskiĝinta la 30-an de decembro de la 1942-a jaro. En la kolumno «Patro», nature, staris trastreko, kiel atestantino ĉe la registro estis indikita Bronislava Svirid.

Tiu dato, bedaŭrinde, ne konfirmis mian divenon, eĉ male. Tiel okazas ne malofte: faktoj mankas, estas nur supozoj, pruvi aŭ malkonfirmi ilin estas praktike neeble, sed necesas tuj fari decidon. Ja erari mi ne rajtas, kaj estas neniu por konsiliĝi por certeco.

Mi havis, tamen, ankoraŭ negrandan argumenton kontraŭ la varianto kun Zofia Basijada: Pavlovskij estis transĵetita, evidente, fine de julio aŭ komence de aŭgusto kaj dum tiu tempo intervidiĝi kun la onklino li povus jam plurfoje. Sed Julia aperis ĉi tie nur antaŭ du tagoj.

Mi tute ne trompis min per iluzio, ke Pavlovskij-on kondukis ĉi tien nur parencaj sentoj. Ĉi tie sendube estis okazo de nevola kombino de personaj kaj oficaj necesoj.

La ŝiloviĉa arbarmasivo, certe, estas bonega loko kaj por eneteriĝo de agenta sendilo, kaj por aranĝo de kaŝejo por tiu radistacio, kaj por sekreta akcepto de kargoj de aviadilo. Pavlovskij ja bone konis tiun ĉi distrikton, konis ĉiujn padojn en la arbaro, ĉiujn alirojn kaj alveturojn; agi ĉi tie al li estis, nature, pli facile, pli oportune, ol en alia, nekonata tereno. Kaj ni devis konsideri unu nemalgravan por lia kapto cirkonstancon: li estas sperta homo kaj aperi ĉi tie povas nur kaŝe, kun veno de krepusko, precipe nokte.

Tamancev, elaŭskultinte miajn konsiderojn rilate de elekto de observa objekto, faris kelkajn demandojn, kaj kiam konklude mi demandis pri lia opinio, nedifinite eligis:

— Interese!..

Tio, kiel mi deĉifris, signifis: «Viajn supozojn mi ne samopinias kaj povas detrui ilin ĝis la fundamento. Sed mi ne disputos kaj ne diros eĉ vorton, por ne malmagneti tiujn du — Fomĉenkon kaj Luĵnov-on...»

Lian rilaton mi determinis ĝuste — adiaŭante min en arbustoj apud la domo de Pavlovskij-oj, li diris tion, kion li kutime diradis en similaj, dubindaj por li, situacioj, kiam li ne kredis pri sukceso:

— Nu, do, nia afero estas malgranda...

Kaj, kvazaŭ dezirante trankviligi min, por fino aldonis:

— Se ili venos — ne foriros.

Pense mi jam estis en Lido. Pavlovskij, sendube, same estas «nia pano», kaj peni preni lin estas nia rekta devo. Tamen ni havis neniajn signojn pri lia rilato al la funkciado de la serĉata de ni sendilo, kaj la radistacio kun voksigno KAO restis la ĉefa tasko de la grupo, la ĉefa celo de niaj penoj, kaj mi eĉ por minuto ne forgesadis pri tio.



</div>


Комментариев: comment count unavailable  Комментировать

Комментарии отключены

Для этой записи комментарии отключены.