?

Log in

No account? Create an account

Дневник ur'а

Segui il tuo corso, e lascia dir le genti!

Previous Entry Поделиться Next Entry
V. Bogomolov. «La momento de vero» - 30
манул
yury_finkel

30. Operacaj dokumentoj

Noto per «AF»

«Urĝe!

Al Jegorov, Poljakov

Laŭ informoj de la NKGB de la USSR, sur la teritorio de Suda Litovio kaj Okcidenta Belorusio agas kaŝa organizo de pola elmigrula registaro en Londono «Delegatura Rządu», havanta kiel unu el la ĉefaj taskoj plenumadon de operaca skoltado en arieroj de la Ruĝa Armeo kaj sur frontaj komunikvojoj. Por transsendo de informoj «Delegatura» disponas kurtondajn radisendilojn kaj komplikajn ciferajn ĉifrojn.

Unu el estroj de tiu organizaĵo estas troviĝanta nun en neleĝa stato en regiono de u. Vilno Marian Kwapiński, naskita en 1906 aŭ 1908 en u. Bjelostoko, en pasinteco oficiro de la pola armeo, laŭ klero advokato, filo de posedanto de granda notaria kontoro en Krakovo.

La enhavo de la interkaptita 13.08.44 ĉifrogramo de la radistacio kun voksigno KAO konformas al informo, tre interesanta la londonan kaj la varsovian centrojn. Tute supozeblas aparteno de la serĉata sendilo al «Delegatura», ne ekskludeblas, ke ĝuste Marian Kwapiński estas la «notario», menciata en la interkaptita teksto.

Ustinov».

Noto per «AF»

Al Jegorov

«Urĝe!

De la kontraŭspiona Departemento de la 1-a Balta fronto la 2-an de aŭgusto de tiu ĉi jaro estis arestitaj germanaj agentoj-paraŝutistoj Antanas Gogelis kaj Vladas Ĵelnis, finintaj spion-sabotistan lernejon, dislokitan je 14 kilometroj for de urbo Bydgoszcz (Bromberg), en bieno Walden.

La kontraŭspionaj organoj de la sama Departemento la 11-an de aŭgusto kaptis ankoraŭ unu grupon de agentoj en konsisto de Ljukajtis, Senkjaviĉus, Jacunskas, kiuj finis la saman lernejon.

Al ambaŭ grupoj, transĵetitaj en arierojn de la fronto en aspekto de oficiroj de la Ruĝa Armeo kun tasko de operaca skoltado, estis proponite:

a) komunikiĝi kun agantaj bandoj de litov-germanaj naciistoj, tiel nomata LLA, por ricevi de ili spionajn informojn;

b) cele de kolekto de informoj pri moviĝoj de niaj trupoj faradi vidan observadon sur komunikvojoj de la Baltaj kaj Belorusiaj frontoj, plenumadi navedajn fervojajn vojaĝojn, speciale en linioj Daugavpils — Bjelostoko (tra Vilno, Grodno) kaj Vilno — Bresto (tra Lido kaj Baranoviĉo aŭ Volkovisko).

Laŭ depozicioj de la arestitoj, en la Walden-a spionlernejo estis kreita speciala fako, kie estas instruataj personoj de litova nacieco, precipe kompromititaj per helpado al okupaciantoj, plej ofte libere posedantaj la rusan lingvon.

La informoj en la interkaptita 14.08.44 ĉifrogramo de la radistacio kun voksigno KAO konformas al la taskoj, ricevitaj de la grupoj de A. Gogelis kaj V. Ljukajtis. Tute eblas, ke la serĉata de Vi sendilo estas uzata de unu el grupoj de agentoj, finintaj la litovan fakon de la Walden-a spionlernejo kaj transĵetitaj en arierojn de la fronto. Sciigu Viajn konsiderojn rilate de tiu versio. Al la kontraŭspiona Departemento de la 1-a Balta fronto estis donitaj ordonoj senprokraste detale informi Vin pri ĉiuj disponataj de ili materialoj pri la Walden-a spionlernejo de la kontraŭulo, kaj ankaŭ transdoni al Vi okaze de neceso rekoniston el la arestitaj de ili agentoj.

Kolibanov».






Комментариев: comment count unavailable  Комментировать

Комментарии отключены

Для этой записи комментарии отключены.