?

Log in

No account? Create an account

Дневник ur'а

Segui il tuo corso, e lascia dir le genti!

Previous Entry Поделиться Next Entry
V. Bogomolov. «La momento de vero» - 29
манул
yury_finkel

29. En la stacio

Sur la relvojoj de la stacio, kie troviĝis sep militaj trajnoj kun homoj kaj teĥniko, regis ordinara por ĉefronta fervoja nodo brua vigleco.

Soldatoj kaj serĝentoj grupete amasiĝis inter vagonaroj, sur la pasaĝerkajo kaj apude, brue babiladis, kuradis kun gameloj kaj flaskoj, trenadis sitelojn kaj ujojn kun kuiraĵo, tagmanĝadis, senŝeligadis sunflorajn semojn, dancadis, ludadis «skarabon», lavadis sin kaj eĉ siajn vestojn. Stride kriante, estis moviĝanta manovra lokomotiveto; apud vagonoj, prifrapante per marteletoj la radojn kaj klakante per kovriloj de radaksaj skatoloj, lerte hastis malpuraj ŝvitaj lubrikistoj; aŭdiĝis potenca spirado kaj fajfoj de lokomotivoj.

Sur platformoj dense, unu ĉe la alia, staris kovritaj per gumtoloj memmovaj kanonoj, ŝirmitaj per kamuflaj retoj longtubaj pafilegoj kun spuroj de ankoraŭ fabrika lubriko, maskitaj per branĉoj kuirveturiloj, leĝeraj kaj specialaj aŭtomobiloj. Ie super la trajnoj, kiel manoj, ŝirmantaj kontraŭ bato el la aero, etendiĝis paftuboj de kontraŭaviadaj kanonoj.

Sur unu el la platformoj ĉe stumpnaza, mornaspekta haŭbizo estis klopodantaj altaj, malsekaj pro varmego kaj streĉo artileriistoj. Bravaj kozakoj-gvardianoj kun nepraj hartufoj, en kaskedoj, kuraĝe ŝovitaj oblikve sur la nukojn mem, kaj en pufpantalonoj kun ruĝaj galonoj rekte en vagonoj, el kiuj iris forta odoro de sterko kaj ĉevala ŝvito, estis purigantaj ĉevalojn kaj priverŝantaj ilin per akvo. Ilian laboron el najbara vagonaro kun esprimita sur la vizaĝoj alta digno, supereco kaj evidenta malrespekto estis silente observantaj junaj maristoj en uniformaj ĉemizoj kaj kamizoloj.

Spertaj soldatoj kun ordenoj, medaloj, gvardiaj insignoj kaj provundaj galonoj sur blankiĝintaj pro suno kaj lavado ĉemizoj, junaj batalistoj de freŝaj rotoj en novega, ĵus veninta el tenejo uniformo, tankistoj en surmetitaj sur la nudan korpon grasaj kombineoj, infanteriaj oficiroj en kampaj, kun verdaj steletoj kaskedoj, maraj leŭtenantoj en dandaj vizierĉapoj kun orkoloraj kokardoj, aviadistoj en pilotaj stretĉapetoj kun blua bordero kaj kromitaj radiohelmetoj — ĉi tie estis ĉiuj!

Tuta tiu diversspeca militistaro — ĉion spertintaj gvardiaj trupoj, tute nove vestitaj freŝaj rotoj kaj oficiraj taĉmentoj, tuta tiu novega, sen grataĵo teĥniko — ĉio estis moviĝanta al la fronto, renkonten al malfacilaj kaj por multaj lastaj bataloj...

Etendiĝanta per larĝa strio de siaj operacaj arieroj norden kaj sudokcidenten, la fronto, esence, estis komenciĝanta jam ĉi tie, nur kanonoj ankoraŭ silentis, kaj agis lokomotivoj.

Sed pensoj pri estontaj bataloj kaj morto, verŝajne, interesis nur malmultajn. El ĉiuj flankoj aŭdiĝis laŭta diversvoĉa parolado, gajaj, kaj iam spicitaj ŝercoj, sonoj de harmonikoj kaj rideksplodoj. Pri la kontraŭulo devis pensi nur tiuj, kiuj deĵoris sur la platformoj ĉe la kontraŭaviaj kanonoj kaj kvaroblaj mitraloj, kaj ankoraŭ ĉasaviaj pilotoj, kiuj estis patrolantaj en la varmega ĉielo alte super la stacio.

Andreo ne sen emocio atendis, ke la rondvizaĝa kapitano kaj la leŭtenanto perdiĝos en la homamaso kaj puŝiĝados inter la trajnoj, aŭskultante parolojn kaj observante. Tamen tio ne okazis.

Forlasinte la agitejon, ili, ne alirante la trajnojn, dum dek minutoj staris sur la pasaĝerkajo, kie en multhoma, tre brua rondo, ardigitaj per ekscitaj krioj de spektantoj, dronante en ŝvito, estis konkurantaj pri gaja danco du uloj: aĝa, dikmalalta, kun barelforma brusto artileria ĉefserĝento (malgraŭ la aĝo, tuta lia korpulenta figuro spiris sanon kaj forton) kaj malgranda rondkapa infanteriano, siaspeca fervora viglulo, fortikulo aĝa ĉirkaŭ dek ok jarojn, kun novega Lenin-ordeno sur la uniforma ĉemizo.

Ŝoviĝinte en la amason de spektantoj, absorbitaj de la danco, Tamancev kaj Andreo povis nun elproksime bone pririgardi la observatojn.

La kapitano havis dikvangan, tute rondan, kun anasa nazo kaj malgrandaj breĉetoj virinan vizaĝon, malbelan, sed tre bonkoran. Trans lia dekstra orellobo malhelis pizgranda nevuso. Per siaj verdetaj okuloj li estis absorbite observanta la dancantojn kaj ridetanta. Super la dekstra poŝo de lia uniforma ĉemizo flavis provunda galono, super la maldekstra — vidiĝis lato kun rubandoj de ordeno de Ruĝa Stelo kaj de du medaloj.

La leŭtenanto ne deŝiradis la okulojn de la dancanto kaj sincere ridadis, montrante la buŝon, plenan de glataj blankaj dentoj. En lia junula, molkontura vizaĝo estis io delikata, knabina, kaj al Tamancev li subite rememorigis helharan aktorinon, kantintan parton de paŝtisto en la sola aŭdita de Tamancev opero.

Ambaŭ oficiroj havis sur si ne novan, sed puran uniformon, freŝajn subkolumojn, kaj sur la piedoj — uniformajn, amasproduktitajn bovidledajn botojn, kies premsignoj, kiel jam hieraŭ determinis Tamancev, sendube ne havis similecon kun la spuroj, trovitaj ĉe la fonto.

Dum Andreo pririgardadis la oficirojn precipe kun scivolemo, Tamancev estis koncentrite laboranta: por ajna okazo li kompiladis mense kaj memorfiksadis vortajn portretojn de ambaŭ — malfacila okupiĝo, postulanta akran okulon, sperton kaj observemon.

Laŭ la kajo estis kurantaj du junaj leŭtenantoj — rufhara, malalta, kun pansita mano sur skarpo kaj maldika, ĝibeta, kun pako da ĵurnaloj sub la akselo. Ekvidinte Andreon, starintan malantaŭ la rondo de spektantoj, ili ĵetiĝis al li.

— Blinov, ĉu vi?! Kia renkontiĝo!.. Saluton! — interrompante unu la alian, ekkriis ili, premante al Andreo la manon kaj frapante lian ŝultron. — Kie vi estas?

— Ĉ-ĉi tie... — konfuzite eldiris Andreo.

— Jen kiel!.. Ni ja pensis, ke vi estas tie... — la rufulo almontris per la mano okcidenten, kaj ili ambaŭ daŭrigis: — Oni diris, ke vi post la hospitalo trafis en skoltan servon... trans la frontlinion... Sed vi baraktas en malfronto...

— Kaj vi k-kiel, k-knaboj? — penis ŝanĝi la temon Andreo.

— Du monatoj en bataloj... Vidu, po ordeno aldoniĝis... Orientan Prusion ni atingis... — estis babilantaj la leŭtenantoj. — Kaj vi la viajn kial ne portas?.. Tri dankojn de la Supera ĉefkomandanto...

— Kiel tie, en la b-bataliono? Baĉjo K-kosolapov, Terpjaĉij, Skokov?

— Baĉjo pereis, kaj Terpjaĉij estas en hospitalo... Ankaŭ la komandanto pereis, kaj la politika komisaro... Jam ĉe Minsko... Rekta trafo en la komandejon... — interrompante unu la alian, estis ekkriantaj la leŭtenantoj. — Naumov kuŝiĝis sur embrazuron — postmorte oni donis Heroon... Ankaŭ via rotestro pereis, kaj Feldman... Kaj al Basov estis deŝiritaj la kruroj... Kaj ankaŭ mi estis trafita. — La rufulo levetis la pansitan manon kaj ĝoje sciigis: — Gangreno estis komenciĝanta, oni preskaŭ fortranĉis!.. El la malnovuloj restis ĉirkaŭ kvardek homoj, ceteraj estas el kompletigaĵo... Oni ĵetas nin ĉe Varsovion... Ni iru — vi rigardos!.. Nia trajno estas sur la dua vojo... Baldaŭ ni ekveturas...

— Sur la dua v-vojo... Atendu, knaboj...

— Ni iru! — La rufulo kaptis la manon de Andreo.

— Atendu, k-knaboj... Unu minuton... Mi t-tuj venos...

Kun angoro rigardis Blinov postsekve al la forkurantaj oficiroj; li sentis, kiel larmoj aperas sur la okuloj.

— Kio al vi okazis, Andreĉjo? — aliris al li Tamancev.

— Nenio, — per tremerinta voĉo diris Andreo. — Mia r-regimento...

— Mi komprenis...

— Al Varsovio ili veturas... Baĉjo pereis... kaj la rotestro, kaj la b-batalionestro... — Andreo forturnis la vizaĝon: la larmo tamen elrampis kaj ekglitis sur la vango. — Kaj mi... serĉas kaj kolektas cigaredstumpojn... Mi ne deziras! — ofendite prononcis Andreo. — S-suspektatoj, kontrolatoj — la diablo mem ne komprenos... Iru ĉ-ĉio ĉi en inferon!

— Kara, sed ja se cigaredstumpo necesas por la afero, por ĝi ne estas domaĝe fordoni duonvivon! — certigis Tamancev, haste cerbumante, kiel malstreĉi la situacion, kaj tuj agordiĝante «postiĉi»[28].

— En la r-regimento mi estis h-homo... La plej bonan plotonon k-komandis! Sed ĉ-ĉi tie mi estas via vivtenato... kaj n-neniom utilas...

— Malaltkvalite vi al mi rilatas! — farinte ofenditan vizaĝon kaj pufigante la naztruojn, deklaris Tamancev. — Kaj ankaŭ al Paŭĉjo!

— K-kial malaltkvalite? — ekprotestis Blinov.

— Tial!.. Se vi serioze opinias, ke ni ĉi tie malpli utilas, ol en la avano, tiam... pardonu... Tio estas tiom ofenda, ke mi ne havas vortojn!

Kun ofendita aspekto kaj ne sen indigno Tamancev dismovis la manojn kaj, sentante, ke nun necesas mildigi, pacige daŭrigis:

— Vi tiujn absurdajn pensojn forlasu... Ĉu vi estas vivtenato?.. Sed kiu tiujn du renkontis?.. Kiu la leŭtenanton trovis?.. Kaj la spuron ĉe la fonto?! Stultuleto, ja mi mense vin aplaŭdas!

— Sed k-kia rezulto?

— Rezulto estos! Kiel diradis kamarado Kristo: serĉu kaj vi trovos!.. Vi komprenu... — Tamancev neatendite brakumis Andreon kaj rapide konfide ekflustris: — Mi instruos vin pri makedona pafado, pri perforta kaptado... Vi akiros sperton, aperos operaca lerto — kaj tiam vi iĝos valorega!.. Mi kaj Paŭĉjo faros el vi veran purigiston!.. Lupĉasiston!..[29] Ja vi ajnan parŝon[30] per nudaj manoj povos preni!..

La danco rompiĝis subite. Sur la vojoj ĉe la trajnoj voke ekludis klariono, eksonis ripetata per laŭtaj voĉoj ordono: «Al vagonoj!.. Al va-go-onoj!..» Multaj turniĝadis, rigardante, kiu trajno ekiras; la harmoniko eksilentis.

La malgranda infanteriano, ĉesinte danci, kun ĉagreno kraĉis kaj, restarigante la spiradon kaj viŝante per tuko la malsekan vizaĝon, etendiĝis, ekstarinte sur la piedpintoj, por ekvidi; oni kriis al li el la homamaso kaj, svinginte al la harmonikisto per la mano, li, reĝustigante la uniforman ĉemizon, aliris la artilerian ĉefserĝenton kaj, energie premante ties manon, per rompiĝanta baseto, ridetante, sed kun aflikto laŭte diris:

— Nu... ĝis! Se ni revidiĝos — ni findancos!..

Kaj post la harmonikisto li ekiris el la rondo.

La spektantoj estis malvolonte disirantaj. La rondvizaĝa kapitano kaj la leŭtenanto, kvazaŭ ion rememorinte, ekhastis kaj, forlasinte la kajon, direktis sin en la urbon.

En ilia konduto estis nenio suspektinda aŭ eĉ notinda. Se en la stacio ili ne aŭskultis parolojn, ne rigardis kaj ne montris atenton al militaj trajnoj, do nun ili estis irantaj, interparolante inter si, kaj eĉ unu fojon ne retrorigardis.

Tamen Tamancev, kiel ĉiam, agis kun granda singardo; li sekvis la oficirojn en maksimuma distanco, Andreo iris, postiĝinte al li ankoraŭ je duoncento da metroj.

Moviĝante tiamaniere, ili lasis dekstre ruinojn de antikva fortikaĵo, preteris katolikan preĝejon kaj eliris al la orienta rando de la urbo. Ĉi tie, ne atingante la rivereton, sur kvieta, tute vilaĝa strateto la oficiroj, proksimiĝinte al iu antaŭdoma ĝardeneto, malfermis ties barilpordeton, enirinte, fermis ĝin kaj eniris en la domon, kaj faris ĉion ĉi kutime: evidente, ili loĝis ĉi tie aŭ plurfoje venadis.

Per mansigno Tamancev alvokis Andreon.

— Dankon al dio, ŝajne, ili albordiĝis, — kun faciliĝo diris li. — Pli proksime aliri ni ne povas. Kaj resti ĉi tie — same.

Turniĝante dekstren, li haste ekserĉis per rigardo kaj, trovinte kaŝejon, konvenan por observado, movis la okulojn maldekstren:

— Vi devos ĉirkaŭiri... trans la rivereton, jen en tiujn arbustojn. Mi klarigos al la kapitano, kiel trovi vin. Iru!..



[28]. Postiĉi — ludi, prezenti ion kun iu celo.
[29]. Lupĉasisto — enketisto, kapabla preni viva fortan, bone armitan kaj aktive rezistantan kontraŭulon.
[30]. Parŝo — agento-paraŝutisto; pli ofte: forta, kapabla serioze rezisti kontraŭulo.



Комментариев: comment count unavailable  Комментировать

Комментарии отключены

Для этой записи комментарии отключены.