?

Log in

No account? Create an account

Дневник ur'а

Segui il tuo corso, e lascia dir le genti!

Previous Entry Поделиться Next Entry
V. Bogomolov. «La momento de vero» - 1
манул
yury_finkel

Vladimir Bogomolov

La momento de vero
(En aŭgusto de la kvardek kvara)

Parto unua

Grupo de kapitano Aleĥin

1. Aleĥin, Tamancev, Blinov

Da ili estis tri, kiuj oficiale, en dokumentoj, nomiĝis «operaca serĉa grupo» de la Departemento de la kontraŭspiona servo de la fronto. En ilia dispono estis aŭto, trivita, multon spertinta kamioneto «GAZ-AA» kaj ŝoforo-serĝento Ĥiĵnjak.

Elturmentitaj de ses tagnoktoj da intensa, sed sensukcesa serĉado, ili jam en mallumo revenis en la Departementon, certaj, ke almenaŭ morgaŭ ili sukcesos satdormi kaj ripozi. Tamen tuj kiam la grupestro kapitano Aleĥin raportis pri la veno, al ili estis ordonite senprokraste direkti sin en distrikton de Ŝiloviĉo kaj daŭrigi la serĉadon. Post du horoj, provizinte la aŭton per benzino kaj ricevinte dum la vespermanĝo energiajn instrukciojn de speciale vokita oficiro-ministo, ili elveturis.

Antaŭ la mateniĝo malantaŭe restis pli ol cent kvindek kilometroj. La suno ankoraŭ ne leviĝis, sed jam heliĝis, kiam Ĥiĵnjak, haltiginte la kamioneton, ekstaris sur la piedbreton kaj, tranfleksiĝinte la mureton de la kargujo, puŝvekis Aleĥin-on.

La kapitano — mezalta, maldika, kun senkoloriĝintaj, blanketaj brovoj sur la sunbruna nemoviĝema vizaĝo — deĵetis la uniforman palton, per kiu li estis kovrita, kaj, kuntiriĝante, levetiĝis en la kargujo. La aŭto staris sur flanko de ŝoseo. Estis tre mallaŭte, freŝe kaj rose. Antaŭe, proksimume je kilometro kaj duono, kiel nanaj malhelaj piramidetoj vidiĝis ĥatoj de iu vilaĝo.

— Ŝiloviĉo, — informis Ĥiĵnjak. Levinte la flankan ŝildon de la aŭta kapoto, li kliniĝis al la motoro. — Ĉu alveturi pli proksime?

— Ne, — diris Aleĥin, ĉirkaŭrigardante. — Sufiĉas.

Maldekstre estis fluanta rojo kun deklivaj sekaj bordoj.

Dekstre de la ŝoseo trans larĝa strio de stoplejo kaj arbustaro estis tiriĝanta arbaro. Ĝuste tiu arbaro, el kie antaŭ nur dek unu horoj estis farata radielsendo. Aleĥin per la binoklo dum duonminuto pririgardis ĝin, poste komencis veki dormantajn en la kargujo oficirojn.

Unu el ili, Andreo Blinov, helkapa, aĝa ĉirkaŭ dek naŭ jarojn leŭtenanto, kun ruĝaj pro dormo vangoj, tuj vekiĝinte, eksidis sur fojno, frotis la okulojn kaj, nenion komprenante, ekrigardis al Aleĥin.

Veki la alian — ĉefleŭtenanton Tamancev-on — estis ne tiom facile. Li dormis, kun la kapo volvinte sin en kapoton, kaj, kiam oni komencis veki lin, streĉis ĝin, en duondormo dufoje piedbatis la aeron kaj turniĝis al alia flanko.

Finfine li vekiĝis tute kaj, kompreninte, ke dormi plu oni al li ne permesos, deĵetis la kapoton, eksidis kaj, morne ĉirkaŭrigardante per la malhel-grizaj okuloj el sub la densaj kunkreskiĝintaj brovoj, demandis, turnante sin propre al neniu:

— Kie ni estas?..

— Ni iru, — vokis lin Aleĥin, malleviĝante al la rojo, kie jam estis lavantaj sin Blinov kaj Ĥiĵnjak. — Refreŝiĝu.

Tamancev ĵetis rigardon al la rojo, kraĉis malproksime flanken kaj subite, preskaŭ ne tuŝinte la randon de la karguja mureto, per impeta ĵeto de sia korpo saltis el la aŭto.

Li estis, same kiel Blinov, alta, tamen pli larĝa en la ŝultroj, pli mallarĝa en la koksoj, pli muskola kaj fortika. Tirante sin kaj ĵetante ĉirkaŭen mornajn rigardojn, li malleviĝis al la rojo kaj, deĵetinte la uniforman ĉemizon, komencis lavi sin.

La akvo estis malvarma kaj travidebla, kiel en fonto.

— Je marĉo odoras, — diris, tamen, Tamancev. — Rimarku, en ĉiuj riveroj akvo odoras je marĉo. Eĉ en Dnepro.

— Vi, certe, al malpli ol maro, ne konsentas, — viŝante la vizaĝon, subridis Aleĥin.

— Ĝuste!.. Vi tion ne komprenos, — kun bedaŭro rigardinte al la kapitano, suspiris Tamancev kaj, rapide turniĝante, per estra baso, sed gaje ekkriis: — Ĥiĵnjak, mi ne vidas matenmanĝon!

— Ne bruu. Matenmanĝo ne estos, — diris Aleĥin. — Vi prenos per seka porcio.

— Gaja vivo!.. Nek dormi, nek manĝi...

— Ni — en la kargujon! — interrompis lin Aleĥin kaj, returniĝante al Ĥiĵnjak, proponis: — Kaj vi dume promenu...

La oficiroj engrimpis en la kargujon. Aleĥin ekfumis, poste, elpreninte el la mapujo, dismetis sur lignolada valizo novegan grandskalan mapon kaj, celante, faris super Ŝiloviĉo punkton per krajono.

— Ni troviĝas ĉi tie.

— Historia loko! — snufis Tamancev.

— Silentu iom! — severe diris Aleĥin, kaj lia vizaĝo iĝis oficiala. — Aŭskultu ordonon!.. Ĉu vi vidas la arbaron?.. Jen ĝi. — Aleĥin montris sur la mapo. — Hieraŭ je la dek oka kaj nul-kvin el ĉi tie eneteriĝis kurtonda sendilo.

— Kiel, ĉu ree la sama? — ne tute certe demandis Blinov.

— Jes.

— Kaj la teksto? — tuj interesiĝis Tamancev.

— Supozeble la elsendo estis farata jen el tiu kvadrato, — kvazaŭ ne aŭdante lian demandon, daŭrigis Aleĥin. — Ni faros...

— Kaj kion pensas No To? — momente demandis Tamancev.

Tio estis lia ordinara demando. Li preskaŭ ĉiam interesiĝadis: «Kaj kion diris No To?.. Kion pensas No To?.. Kaj kun No To vi tion pridiskutis?..»

— Mi ne scias, li forestis, — diris Aleĥin. — Ni faros pririgardon de la arbaro...

— Kaj la teksto? — insistis Tamancev.

— Ni faros pririgardon de la arbaro, — levinte la voĉon, firme ripetis Aleĥin. — Necesas spuroj — freŝaj, de diurna tempoproksimeco. Rigardu kaj memorfiksu viajn sektorojn.

Per apenaŭ rimarkeblaj krajonaj linioj li dividis la nordan parton de la arbaro al tri sektoroj kaj, montrinte al la oficiroj kaj detale klariginte orientilojn, daŭrigis:

— Ni komencas de tiu kvadrato — ĉi tie rigardu speciale skrupule! — kaj moviĝas al la periferio. La serĉadon ni faru ĝis la dek naŭa kaj nul-nul. Resti en la arbaro pli malfrue mi malpermesas! Kunveno estas ĉe Ŝiloviĉo. La aŭto estos ie en tiu subarbaro. — Aleĥin etendis la manon; Andreo kaj Tamancev ekrigardis, kien li almontris. — La epoletojn kaj la stretĉapetojn demetu, la dokumentojn lasu, la armilojn ne tenu videblaj! Ĉe renkontiĝo kun iu en la arbaro agu laŭ cirkonstancoj.

Malbutonuminte la kolumojn de la uniformaj ĉemizoj, Tamancev kaj Blinov estis malligantaj la epoletojn; Aleĥin profunde enspiris fumon kaj daŭrigis:

— Ne malstreĉiĝu eĉ por minuto! Ĉiam memoru pri minoj kaj pri eblo de subita atako. Atentu: en tiu arbaro estis murdita Basos.

Deĵetinte la cigaredstumpon, li ĵetis rigardon al la horloĝo, leviĝis kaj ordonis:

— Komencu!






Комментариев: comment count unavailable  Комментировать

Комментарии отключены

Для этой записи комментарии отключены.