?

Log in

No account? Create an account

Дневник ur'а

Segui il tuo corso, e lascia dir le genti!

Previous Entry Поделиться Next Entry
Jurij German. «Rusio juna». 1.2.3
манул
yury_finkel

3. Granda Ivano

Trimasta, peze ŝarĝita ŝipo «Ora nubo» estis atendanta piloton, starante ĉe la ankro en la Dvina buŝo apud la doganejo. Doganaj oficistoj kaj soldatoj kune kun maldika kancelariano interrompante unu la alian rakontis al Rjabov, kio estis ĉi tie hieraŭ: leŭtenanto Krikov trovis du barelojn da arĝento, tamen ne arĝenta, sed falsita. Tiuj bareloj estis destinitaj por pripago de varo, kaj la brava leŭtenanto kaptis la ŝteliston preskaŭ je la mano. Jen ili staras — la bareloj, sub gardo, kovritaj per bastomato, kaj soldato ĉe ili gardas konstante. Jen kia eltrovema ŝipestro, jen kia saĝulo! Li aĉetas varon en foiro ne alie ol pogrande, kun granda malprofito por homoj, sed pagas per nearĝenta arĝento. Kaptos oni poste la homon kun tia monero kaj trenos al enketo. La puno estas konata — la moneron oni fandos, kaj en la buŝon enverŝos...

Rjabov balancis la kapon — tio ja estas popolo komerca, kun ĝi necesas la orelojn teni streĉitaj...

Ŝipestro Urquhart ne perdis okazon plendi.

— Via leŭtenanto Krikov estas sama Dia plago, kiel la antaŭnelonga ŝtormo. Li alkroĉiĝis al la bareletoj, kiuj tute ne por Moskvio estis destinitaj, sed por komerco kun varmaj landoj. Nu bone, mi havos honoron plendi al sinjoro...

Demĉjo, lamante, iris malantaŭe, tradukante. Rjabov nehaste leviĝis sur la pobferdekon, ĉirkaŭrigardis la ŝipon — kia ĝi estas post la ŝtormo.

— Ho jes, jes, — diris Urquhart, — tio estis terura ŝtormo. Ni tre suferis, sed la Providenco en sia neeldirebla mizerikordo helpis nin.

Longkrura longnaza servisto de la ŝipestro, kromnomata Ardeo, kun tuta respekto jam staris apud la rudrorado, tenis pleton kun salviando, rumo, gdanska vodko en botelo: tiel deantikve oni devas renkonti piloton.

— Ĉu ni almanĝu? — demandis malcerte Demĉjo.

La rudristo riverencis per nura kapo, prenis de sur la pleto stanan ŝipan trinkpoton kun nigra rumo, Demĉjo, ĝeniĝante, elektis pli grandan pecon da bovaĵo. Jan Urquhart estis ridetanta, kavetoj tremis sur liaj dikaj fortikaj vangoj.

Du matrosoj nemalproksime estis plektantaj maton, kantantaj longan kanton en sia gepatra lingvo. Freŝa vento fajfetadis en la ŝnuraro, post la skulptita ŝipa pobo kun ŝprucoj, kun bruo estis ruliĝanta golfeta ondego, ĉio estis sala ĉirkaŭe, ĉio bruis, flugis nuboj sur la apenaŭ blua ĉielo, rapidege, kun akra krio faladis al la akvo mevoj.

Ŝipestro Urquhart plendis al Demĉjo:

— Pro laŭpezaj varoj ni po kvar groŝoj por rublo pagas doganon, pro ne laŭpezaj — po altino por rublo. Kaj pilotan monon, kaj ŝarĝistan, kaj staplan, kaj kiom ni perdas pro laborhaltoj. Dum du tagoj ni ĉi tie ĉe skansoj staras, kiam oni pririgardas, kalkulas, pesas. Kaj poste oni nin ofendas. Se vi tiel malbone faros kun ni — al vi mem tio revenos malbone. Ni devigos vin komerci nur per bastoŝuoj, interkonsentos inter ni, ne irados al via Dvino — ni ne bezonas...

— Kion li kokerikas? — demandis Rjabov.

— Kokerikas, ke oni ofendas fremdlandanojn.

— Ili ofendeblas, atendu! — respondis Rjabov. — Maljunuloj rakontas: Antoĉjo Laptev, komercisto jaroslavla, en malnovaj tempoj en Amsterdamon iris komerci per peltaĵoj, eĉ unu pelton ne vendis, eĉ ne por unu rublo. Post multaj jaroj li revenis, tuta eltrivita, kaj mortis tuj. Ili inter si interkonsentis ne aĉeti — kaj ne aĉetis... Jen, kiaj ofenditaj!

Ekfajfis fajfilo, batis urĝa tamburo, la matrosoj ekkuris al siaj lokoj. Ilia estro, kun rompita nazo, kun forhakita orelo, kruce vipadis dorsojn per skurĝo, kriadis sakraĵojn en sia gepatra lingvo. La ŝipestro estis egalmezure pasumanta sur la pobferdeko, atendis. La tamburo batadis senĉese, la matrosoj ekstaris sur siajn lokojn, la ankristoj ekpremis levstangegojn, la akrovinĉo ekkrakis, ekknaris...

Urquhart en paroltubon el ledo kun pasamentoj elkriis komandajn vortojn, la tamburo ree ekĉirpis, mara vento ekflagris en la veloj. Rjabov, metinte la manojn sur la rudroradon, jam estis enkondukanta «Oran nubon» en la buŝon de Dvino.

— Ĉu nun estas sana sinjoro vojevodo? — demandis Urquhart.

— Kion li demandas? — informiĝis Rjabov ĉe Demĉjo.

— Pri la vojevodo — ĉu li sanas?

— Kaj vi diru — ni kun Apraksin ne estas parencoj. Ni, diru, al generala kokino ne dungiĝas kiel nevoj. Nia afero estas kapti fiŝon, kaj ilia — manĝi fiŝsupon...

Plena vento fajfis en la veloj, la ŝipo iris, iomete kliniĝinte, ne per rivera, sed per mara iro, kvazaŭ ĉi tie ne estis malprofundaĵoj, kvazaŭ nenio minacis al la granda «Ora nubo» sur Dvino, kvazaŭ eĉ unu boato ne kuris sur la tuta rivero.

Matrosoj, demetante la ĉapojn unu post la alia, ĵetadis rigardojn al la ŝipestra ponto — rigardis, kia estas tiu rusa Granda Ivano, kiu kun tia lerteco kaj rapideco kondukas «Oran nubon», — jen kia piloto, tian piloton malfacilas trovi, kun tia piloto oni ne perdos tempon vane!

Iom poste, kiam la koro de la ŝipestro tute tremis — ne surgrundiĝu kun tia iro, — la Granda Ivano subite konsilis aldoni velojn, — tro, li diris, malrapide ni treniĝas, ne malfruu!

La koro de la ŝipestro batis, ekbatis rapide, li mem eksentis varmegon: «Ni trafaĉos kun tiaj ŝercoj, dronigos „Oran nubon“!» Sed hasti necesis, ju pli baldaŭ li ekvidos la vojevodon — des pli bone. Kaj ankaŭ negocistoj, verŝajne, atendas, se li malfruos — foriros varo al aliaj ŝipestroj.

Antaŭe — tuj kiam ili komencis eliri el rivera kubuto — kvazaŭ elkreskis karmine farbita alta, kruta pobo de «Sankta Aŭgusteno».

— Ĉu eblas supozi, ke ni venos la unuaj?

— Ordonu ankoraŭ aldoni velojn — ni ĉiujn devancos. Barkoj antaŭ la pruo! Aŭskultu, Metrio, ili el muskedo pafu, tie la fiŝisto laciĝis, ekdormis la akvotrinkulo...

Matroso pafis el pistolo. La pomoro, en flirtanta sub vento longa kaftano, timigite ekstaris, tiris ŝnuron, premis rudroremilon.

— De la Murmana bordo li iras, — diris Rjabov, — la vojo ne estas proksima. Rigardu, Metrio, kiel ili siajn barkojn konstruas, alie, ol ĉe ni. Rigardu, memorfiksu...

Urquhart, hastante, ordonis ree bati la urĝan tamburon, la homoj ekkuris hisi pliajn velojn. La ĉefa ferdekestro, nigra, longa, kurbe subridis, aprobe kapjesis. La Granda Ivano estis oscedetanta, kvazaŭ li vere enuis kun tia rapido. Malgrandaj figuretoj elkuris sur la karminan pobon de «Sankta Aŭgusteno», eksvingis, ekkriis. La rudristo ordonis demandi ŝipestron Urquhart-on:

— Eble, ni timigos ilin, se li deziros? Se li deziros — mi kondukos je arŝino for de la eskortŝipo, sed se li timas — ne necesas. Do, ni timigu la eskortulon, ĉu?

Ŝipestro per la okulo mezuris la distancon, subridis, kapjesis. Kial ne timigi Garrit-on Koost-on? Ne ĉiam li, Urquhart, estis negocisto kaj ne por eterne li restos tia. Bona sturmo ekscitas, ankaŭ Koost ĝoju, rememoru, kiel puŝatakadis ŝipo ŝipon...

Rjabov per unu mano estis facile tenanta la ŝipon en obeo, rigardis antaŭen, mallarĝiginte la okulojn pro vento. Demĉjo brilis pro admiro.

La homoj sur «Sankta Aŭgusteno» ekkuris, ekkriis, levis flagan signalon, batis sonorilon. Estis videble, kiel ili malfermas la buŝojn, minacas per la pugnoj. «Ora nubo» estis iranta al ili, kvazaŭ intencante rostrobati, sed en la lasta momento Rjabov iomete ŝanĝis la kurson — «Ora nubo» trairis flanko ĉe flanko kun la eskortŝipo, nur brileris kanonoj en la malfermitaj embrazuroj de «Sankta Aŭgusteno». La eskortulo kun ofta sonorado, kun ŝrikantaj matrosoj, kun avertaj pistolaj pafoj restis malantaŭe.

La ŝipestro skuis la kapon, viŝis ŝviton de la vizaĝo, frapis Rjabov-on al la ŝultro. Maldekstre antaŭe malfermiĝis «Matura frukto». Poste ili devancis «Ĝojon de amo», poste «Oran muelilon». La ĉefa ferdekestro de «Ora nubo» Alvarez del Robles staris malantaŭe, konsiliĝante kun la ŝipestro. Rjabov indiferente retrorigardis al li, nelaŭte diris al Demĉjo:

— Unu tia en la pasinta foiro turniĝadis apude, kaj poste kvar altinoj malaperis. Lerta popolo.

La ĉefa ferdekestro, fleksiĝinte, riverencis al Rjabov, laŭdis lian pilotan arton.

Proksime de Arĥangelsko kun sonorado, signifanta: «atentu», «ne turniĝu», «mi iras tre rapide», kun flagaj signaloj, lasante post si ŝaŭman surfon, arogante devancinte antaŭ la nazo «Blankan cignon», ili antaŭiĝis ankoraŭ al du negocaj ŝipoj kaj antaŭ la germana Komerca korto faligis ambaŭ ankrojn.

Rjabov, trankvile rigardante en la okulojn de la ŝipestro, elaŭskultis ĉiujn liajn flatajn kaj laŭdajn vortojn, rigardis, ĉu bone ili ankriĝis, laŭdis la ŝipon, ke tiu estas rapidira, bone obeas la rudron, laŭdis la matrosojn, ke tiuj estas rapidemaj kaj mallertulo estas nur unu, laŭdis la ĉefan ferdekestron, ke malgraŭ ke tiu estas hakvundita kaj kripligita febla maljunulaĉo, tamen havas fortegan voĉon — ĉe tia vento aŭdeblas por la tuta ŝipo, kaj batas li same taŭge — neniun lasis sen beno, ĉiujn krucosignis per skurĝo.

La ŝipestro ridetadis, alpremante la manon kun ringo pli al la ventro, ol al la koro. Elaŭskultinte ĉion, li petis la Grandan Ivanon pardoni lin kaj atendi malgrandan tempon, dum li veturos al la vojevodo, poste li tuj revenos, kaj tiam ili tagmanĝos ĉi tie, sur la ferdeko, sub tolmarkezo, kiun Ardeo jam estis instalanta super la tablo.

Matrosoj mallevis por la ŝipestro remboaton, oficisto tra Demĉjo diris al la ŝipestro, ke estas ordonite ne iri sur la bordon. Urquhart karesis la ŝultron de la oficisto, ŝovis al tiu monon. La oficisto suspiris kaj ordonis al soldatoj tralasi la ŝipestron.

— Kion do vi, oficisto, kokina barbo, faras? — demandis Rjabov. — La leŭtenanto starigas gardantaron, sed vi prenas monon? Ĉu tio estas bona?

— Ĉu tio estas via afero?

— Jen oni vin iam bastonbatos, ĝisatendos vi vian horon! — promesis Rjabov.

Li trairis la ŝipon, poste ekstaris ĉe la ŝtuparo, rigardis, kiel unu post la alia debordiĝas ŝipetoj — rusaj negocistoj estis irantaj komerci per vakso de Simbirsko kaj Vjatko, per jufto de Tvero, per fandita bovgraso de Arzamaso kaj Suzdalo, per ŝpinaĵo lina kaj kanaba, per ledoj de Dono, per kvadratitaj toloj hejmefaritaj, per densaj drapoj, per vivaj musteloj, guloj, lupoj, ursoj, alveturigitaj el malproksimaj lokoj, per vilo, kandeloj, fiŝgluo, gudro, salmo, kaviaro sturga de Astraĥano...

Sur la tuta Dvino ĉe albordiĝejoj kaj kajoj balanciĝadis vologdaj kaj holmogoraj boatoj kaj barkoj. Ŝarĝistoj estis penportantaj sakojn, rulantaj barelojn, negocistoj iradis super siaj varoj, disputadis, kien meti. Jen tie, jen ĉi tie sur la kajo eksplodadis krioj — fremdlandanoj insultis, ke la rusoj tre multe ordonas; jaroslavlaj, vologdaj, ustjugaj negocistoj sen ajna respekto same kriadis, ŝovadis pugnojn, ĵuradis per Dio...

Por juĝo venis rajdistoj, premis per la ĉevaloj al la jaroslavlanoj, vologdanoj, ustjuganoj. Por leciono fremdlanda oficiro en kaftaneto faligis en Dvinon sakon da tolo. La fremdlandanoj ekridegis, kondukis la oficiron drinki, la jaroslavla negocisto rigidiĝis en mirego.

— Bone ni vivas! — diris Rjabov al Demĉjo. — Kiel bonege ni vivas. Antaŭnelonge sur Probojnaja strato Jakimĉjo Smit, fremdlandano, post la incendio konstruis domojn, ĉu vi vidis? Li baris per la konstruaĵoj la straton en la mezo — kaj fino. Eblas nek perpiede trairi, nek sur ĉevalo traveturi. Por li estas profito, kaj por niaj arĥangelskanoj — mizeriĝo, al la bazaro li ja vojon tute fermis...

— Kion do la niaj faras? — demandis Demĉjo.

— Skribas peticiojn, — malgaje subridinte, diris Rjabov, — ni, skribas, viaj orfoj, tute, skribas, mizeriĝis, niajn profitajn lokojn fremduloj akaparis, por nia brutaro ni ne havas paŝtejon...

Li kraĉis, skuis la kapon, suspiris.

Apude, ĉe la ŝtuparo, staris soldato, li turniĝis al la vortoj de la rudristo, rakontis, ke hodiaŭ estos grandega kverelo, ĉar fremdlandanoj memstare antaŭ la foiro ĉion ĉirkaŭveturis kaj aĉetis en vilaĝoj ĉion, kion ili bezonis. Moskvon mem ili atingis, kaj unu, la plej lerta, eĉ al Astraĥano iris por kaviaro. Niaj longbarbuloj pri tio ankoraŭ ne aŭdis, nur en Arĥangelsko-urbo oni eksciis. Prezoj estas tute faligitaj. Fremdlandanoj ne servas, ilia imposto estas alia, nun jam ne eblas juĝi.

— La negocistoj ja eltenos, — diris Rjabov, — sed tiuj ĉi kiel vivos, tiuj, kiuj platboatojn haŭlis, kiuj sur albordiĝejoj sen manĝo kaj trinko atendas? Nun, kiam la fremdulo alpremis, ĉu negocisto kun ili kvitiĝos? Iru, li diros, karulo, kun Dio! Kaj se tiu ne iros, estos batita al la kolo...

La soldato same skuis la kapon, suspiris.






Комментариев: comment count unavailable  Комментировать

Комментарии отключены

Для этой записи комментарии отключены.