?

Log in

No account? Create an account

Дневник ur'а

Segui il tuo corso, e lascia dir le genti!

Previous Entry Поделиться Next Entry
Jurij German. «Rusio juna». 1.1.1
манул
yury_finkel

Parto unua

«En Arĥangelskon»

Min liberigu el la man'
Potenca de popoloj fremdaj...
Lomonosov[1]
En mezo staru Oceana!
Derĵavin[2]
De l' Petra nesto la birdidoj.
Puŝkin[3]
Ne roso donas rikolton, sed ŝvito.
Proverbo

Ĉapitro unua

1. La luda armeo

En sufoka junia mateno cara trajno sub densa sonorilado, anoncanta fruan liturgion, preteris la Teran urbon[4] kaj nehaste direktiĝis al la Trinitata monaĥejo. Moskvo estis nur ankoraŭ vekiĝanta: noktaj gardistoj estis forigantaj barierojn, kiuj baris la stratojn kontraŭ maliculoj; estis forirantaj nedormintaj gardpostenuloj kun halebardoj kaj batalhakiloj; botisto, ankoraŭ ne tute vekiĝinta, oscedante kaj krucosignante la buŝon estis pendiganta boton super sia mizera budo; tajloro estis dismetanta akrakoloran kaftanon; fiŝisto samtie dum irado estis laŭdanta siajn karasojn kaj bramojn, ankoraŭ movetantajn la brankojn en basta korbo. Sub egalaj malgajaj batoj de tamburino estis dancanta inter la komercantoj kalviĝinta urso en ĉapelo kun plumo. El tendoj korpulentaj inoj estis etendantaj la manojn, proponante sian varon — blankan ŝminkon kaj ruĝigilon, kaj ankaŭ boligitan fulgon — por nigrigi brovojn. Samtie estis kverelantaj kaj interpuŝantaj senlaboraj popaĉoj kaj ĉion fordrinkintaj diakonoj, proponante fari por malmulta prezo liturgion, funebran aŭ alian diservon. Inter ili estis ŝoviĝanta tien kaj reen alta ulo — serĉis malaperintajn botojn kaj ĉapon. En la nuksa vendovico oni krakigadis por provo nuksojn, en la meda oni gustumadis medon. Barbiroj ĉe la muro, en malvarmeto, estis frapantaj per tranĉiloj, vokante la popolon razi la kapojn, tondi la harojn, laŭdante per rapidaj rimoj ĉiu la sian arton:

— Niaj raziloj akras, ni moskvanoj ĉion lerte faras, sapon grekan ni liveras, akvon el Moskvo-rivero, tranĉiloj niaj estas akraj, manoj niaj estas lertaj...

— Aĥ, ni razos, jen ni razos...

— Ni tondas, razas, venu homo el ĉiu domo...

Barba viro kun bana folifasko, kun friponaj senhontaj okuloj, estis iranta, persvadanta per dolĉa voĉo:

— Banigi-ŝvitigi, brava igi, kiu kuraĝas kaj tempon havas, venu kun mi, ne bedaŭros...

Caraj ludsoldatoj, Lukov kaj Aleksaĉjo Menŝikov[5], kliniĝinte de sur la seloj, estis demandantaj la viron:

— Ĉu multe kostas via gajo, oĉjo?

La viro faris forsvingan geston:

— Ho, karuloj, ĉesu ŝerci. Veturu laŭ via vojo...

— Sed nia vojo ja iras en vian banejon..

— Iru for kun Dio, iru...

Aleksaĉjo Menŝikov baŭmigis la ĉevalon, pikis ĝin per la spronoj, atingis la ceterajn ludsoldatojn. La bruo kaj diversvoĉa krio de la vendovicoj restis malproksime malantaŭe; la cara trajno, knarante per aksoj, estis serpentumanta el interstrateto en interstrateton; la veturigistoj pigre vipadis la ĉevalojn, nelaŭte interkvereladis, interŝercadis inter si. Lukov estis rajdanta malantaŭe, krianta al Menŝikov:

— Hej, for, gardu vin...

Ĉe la kapo de la trajno estis dece rajdantaj Ĉemodanov, Jakimo Voronin, Silvestro Ievlev, mokante la caran mentoron Francon Teodoroviĉ-on Timmerman-on. Tiu, mallerte sidante en alta marokena selo, timeme tirante la riĉajn kondukilojn kaj tenante la botojn kun pintoj internen — por ne sproni senintence la eksstalonon, — estis miranta:

— Ĉu mi povis tiel pensi? Mi supozis: amuzo estas amuzo. Kiam lia cara moŝto bonvolis amuzi sin per navigado sur Jaŭzo...

— Pereis vi nun, Franco Teodoroviĉ! — diris Jakimo Voronin. — Nun vi konstruos ŝipojn...

— Ja li eĉ ne scias, kia estas ŝipo! — ekridis malantaŭe Lukov. — Probable, vi forgesis, Franco Teodoroviĉ?

Aleksaĉjo Menŝikov, strabinte al Timmerman la diafanajn okulojn, promesis kun gaja minaco en la voĉo:

— Li rememoros! Kaj se ne deziros rememori — li mem respondos. Ĉu vere, Franco Teodoroviĉ? Li ankaŭ asistantojn havas — nederlandajn maljunulojn. Triope ili rememoros...

Timmerman estis timide ridetanta, la ludsoldatoj ridegis pri lia ektimo.

Ĉirkaŭ la tagmezo, fore antaŭinte la caran trajnon, kune kun Timmerman ili trairis la urban limon. La moskva nigra polvo kun cindro, la bruo de la kurbaj stratoj, la urba sufoka aero — restis malantaŭe. Herbejoj kaj apudmoskvaj arbaretoj spiris en la varmegajn vizaĝojn odoron de falĉitaj herboj, varmigitan de la suno foliaron, bonan kvieton.

Sensone fluis rivero, allogante per malvarmeto, ripozo.

Aleksaĉjo Menŝikov krie vokis baniĝi, deĵetis la nielitan sabron kun damaskenaĵo, hodiaŭ donacita de la caro, la multekostan paradan kaftanon, la botojn sur altaj kalkanumoj, svinge krucosignis sin kaj, fleksiĝinte arke, ĵetiĝis en akvon. Post li, kurante kaj ŝrikante dum kurado, ĵetiĝis en la rivereton Voronin, post Voronin — Ievlev. Dum ĉiuj banis sin, Franco Teodoroviĉ sidis sur la bordo, sub saliko, pensis siajn malgajajn pensojn: kiel, vere, fariĝos, se necesos konstrui ŝipojn por la cara amuzo? Ĉu estas facila laboro — konstrui ŝipon, eĉ la plej malgrandan? Kaj kiu helpos?

La ludsoldatoj kriadis en la akvo, ŝprucigadis akvon, lude dronigadis unu la alian. Plej multe furiozis Menŝikov. Franco Teodoroviĉ, rigardante al li, eĉ la kapon balancis: jen sorto! Li ĵus venis el la cara ĉevalejo, sed jam kun princoj kondutas sen ceremonioj, kaj eĉ Apraksin-on ne timas...

Ili baniĝis longe, kiel baniĝas knaboj, ĝis bluiĝis. Por varmiĝi, ili komencis peli unu la alian sur la bordo; ili faladis, levante nubojn da sablo; interluktadis kun ĝemado kaj oĥado. Menŝikov, kun ruza vizaĝo palpebruminte al Timmerman, kvazaŭ dirante — «silentu, maljunulo!» — ligis per firmaj nodoj la manikojn de la ĉemizoj, verŝis per akvo, surŝutis per sablo; tian nodon ne eblas malligi tuj, kaj se iu saĝulo tiros per la dentoj — prenos sablon en la buŝon. Franco Teodoroviĉ ridetadis — infanoj, veraj infanoj!

Varmiĝinte, ĉiuj denove ĵetiĝis en la rivereton — purigi sin. Ĝuste tiutempe sur la vojo trans arbareto aŭdiĝis krioj, fajfado de knutoj, knarado de aksoj. Izmajlov — diketa, rozkolora, kolera — sur granda nigra blankkrura virĉevalo kiel vento elflugis el trans la arboj, kriis, haltigante la ĉevalon super la rivero:

— Ni tie turmentiĝas, eble, dum tuta horo, kaj ili, sentaŭguloj, jen kion faras? Bone, ekscios Petro Aleksejeviĉ, estos al vi karesa vorto! Vestiĝu ĉiuj tuj!

Li baŭmigis la ĉevalon, spronis kaj malaperis en la arbareto.

Franco Teodoroviĉ leviĝis, forgesinte pri sia eksstalono, rearanĝante sur la ronda ventreto la kaftaneton, reĝustigante sur la kolo la ĉiaman blankan koltukon, ekkuris la flankon antaŭen post Izmajlov. Post li, rapide vestinte sin, saltis sur sian falvan ĉevalon Menŝikov. Aliaj en malespero estis fingrumantaj la nodojn, insultantaj per sakraj vortoj Aleksaĉjon, kurantaj al la ĉevaloj duonnudaj...

Sur vojo, iranta supren, ĝis la aksingoj mem ensabliĝis kvinaksa ĉarego, sur kiu per kanabŝnuro estis alligita la cara luda boato. Pafistoj, rajdistoj, ĉarpentistoj, anoj de la cara sekvantaro, malhelpante unu la alian, interpuŝante, estis levantaj la radojn per lignaj stangoj, submetantaj trabojn, knutadis la elturmentitan, anhelantan jungitaron...

Rekoninte la caron el malproksime laŭ lia grandega alto, Menŝikov preskaŭ dum galopo deĉevaliĝis kaj kriis el post la dorso de Petro, kvazaŭ estus nenien foririnta kaj ĉiam estis ĉi tie:

— Ek, disiru, ne staraĉu! He, homoj, ne malhelpu malhelpi, ĉi tie eĉ por unu ne estas afero! Veturigistoj, prenu kune, ne gapu, puŝu akorde!

Petro Aleksejeviĉ kuspis la manikojn de la ŝirita kaj malpurigita per gudro ĉemizo, minacis al Menŝikov per la pugno, lace viŝis per la polmo la ŝvitan vizaĝon. Aleksandro Daniloviĉ depuŝis Petron per la ŝultro, kaptis la ronkantan timonĉevalon je la kolbrido, per la alia mano turnis al si la timonon, kriis per kobolda voĉo, tiel, ke la jungitaro el tridek ĉevaloj ektiris kune. La boato tremeris, la ĉaregoj eliĝis el la sablo. Petro, ridetante pri ĉiamaj Aleksaĉjaj ruzaĵoj, surmetante dum irado la kaftanon kun la manikoj, ekiris antaŭen.

Antaŭvespere la caran trajnon atingis Boriso Aleksejeviĉ Golicin — li alveturigis al Petro benon de la carino Natalja Kirilovna kaj ŝiajn vortojn, ke Peĉjo nepre estu ĉe la Trinitato kaj preĝu dece. Petro brileris per la brunaj okuloj, gaje respondis:

— Ĝuste por tio ni veturas, Boriso Aleksejeviĉ...

— Oj, Petro Aleksejeviĉ, ne por tio, mi pensas, ni veturas! — balancis la kapon Golicin.

— Kiam ni finos la aferon, tiam ni preĝos! — komencante koleri, diris Petro.

En la arbaro, en paradiza antaŭvespera freŝeco estis sternita tapiŝo por vespermanĝi. Ievlev, Teodoro Matejeviĉ Apraksin kaj Lukov nemalproksime estis plukantaj grandajn fragajn berojn, interparolantaj per lacaj voĉoj. Jakimo Voronin, kaŝiĝinte, estis krianta kiel gufo.

— Kaj tute ne similas! — laŭte diris Apraksin. — Kiel hundo boji scipovas nia Jakimo, sed kiel gufo — ne similas...

Voronin ekbojis kiel hundo.

— Kaj Menŝikov kaŝiĝas de ni! — diris Ievlev. — Timas! Bone, Teodoro Matejeviĉ, ni ĝisvivos nian horon, li rememoros, kiel ligi nodojn kaj per sablo surŝuti...

Menŝikov kriis:

— Ek, venu kontraŭ mi manbatali! Ĉu ĉiuj kontraŭ unu? Venu, mi ne timos!

Dum ili vespermanĝis, pretere sur la vojo, tondrante sur radikoj, kun knarado kaj bruado estis veturantaj ĉaregoj kun ŝipaj provizaĵoj, por konstrui sur la lago ludan floton. En bareloj kaj bareletoj estis veturigataj rezino, fiŝgluo, amase ligitaj per basto tiliaj, kverkaj, pinaj moskvo-riveraj tabuloj, en sakoj — kapra lano — por kalfatri ŝipojn, en korboj — ŝnuregoj, ŝipaj fadenoj, veltolo...

Pendiginte la piedojn de sur la bordero, sur ĉarego traveturis la maljunaj nederlandaj ŝipistoj, ambaŭ ili havis konsternitajn vizaĝojn — ĉu pro rapida kaj skua veturado, ĉu pro tio, ke ili devis konstrui la ludan floton...

Boriso Aleksejeviĉ Golicin akompanis la nederlandanojn per rigardo kaj, turnante valoran ringon kun diamanto sur la maldika fingro, diris:

— Antaŭ nelonge mi demandis la maljunulojn — ĉu ili kontentas, ke ili revenas al sia metio. Ili interrigardis — respondi ne kuraĝis...

Kaj li ruze ekridis.

Petro, ne aŭskultante, avide maĉante kokaĵpirogon, per la okuloj estis kalkulanta la ĉaregojn, ne povante trovi tiun, sur kiu oni veturigis likvan rezinon.

— Ja jen ĝi, siro! — diris Ievlev. — Jen, ses bareloj...

La caro, albatinte kulon sur la kolo, ordonis doni liston de provizaĵoj — ĉu la tuta provizo estas prenita, ĉu ne estas forgesita io. Silvestro Petroviĉ Ievlev prenis duan liston. La caro estis leganta, Ievlev estis markanta per krucetoj ĉion, kio estis ŝarĝita en lia ĉeesto.

— En tiu ĉi vespera tempo, sinjoroj ŝipistoj, endas por ni elfumi po pipo da bona tabako! — faldinte la liston, diris Petro.

La ludsoldatoj eltiris la pipojn el sakoj kaj poŝoj. Petro plenigis sian pipon la unua, ekfumis, ektusis. Sur la okuloj de Ĉemodanov aperis larmoj. Lukov estis fumanta fervore, sidis tuta vualita de griza fumo.

— Ŝipistoj fumas nikotianon en tavernoj kaj drinkejoj! — diris Petro. — Ĉu tiel, Silvestro?

— Tiel! — sufokiĝante de fumo, respondis Ievlev.

— Ne ekzistas tia vera ŝipisto, kiu ne konus pipon! — senfortiĝante, diris Petro. — Kaj kiu pipon ne fumas, estas ne ŝipisto, sed malbravulo!

Li estis sufokiĝanta, sed rigardis firme. Tamen, ĉiuj ili rigardis firme unu al la alia, nur iliaj okuloj estis kovritaj de humido kaj estis zumado en la oreloj. Se ili estas ŝipistoj, tiam necesas fumi tabakon!

Atente rigardante al la ŝipistoj, al tio, kiel ili suferas kun siaj pipoj, kiel ili elmetas la larmokovritajn okulojn kaj kiel ili tusas, estis ridetanta la bela Golicin, karese pensanta: «Ho, juneco, juneco! Kion oni ne faras en tiu ĉi aĝo? Probable, supozas ili, ke vere estas maristoj aŭtentikaj!»

— Pri kio vi ridetas? — per voĉo kvazaŭ el subteraĵo demandis Petro.

— Mi meditas, siro, — trankvile respondis Golicin.

Jakimĉjo Voronin ekstaris, ŝanceliĝante foriris en arbustojn por venki sian naŭzon. Neniu ekridis al lia dorso, neniu eligis eĉ unu vorton. Nur Ĉemodanov flustris:

— Ho, mia morto...

</div>

[1]. El «Parafrazo de la psalmo 143» (1743) de M. V. Lomonosov (1711–1765), la unua rusa mondvalora natursciencisto kaj elstara rusa poeto.
[2]. El versaĵo «Floto» (1795) de elstara rusa poeto G. R. Derĵavin (1743–1816).
[3]. El poemo «Poltavo» de A. S. Puŝkin.
[4]. Tera urbo — historia loĝata urboparto de Moskvo, situinta ekster la centraj partoj.
[5]. Aleksandro Daniloviĉ Menŝikov (1673–1729) — persona helpanto de Petro la Granda de nenobela deveno (poste ricevinta titolon de princo), rusia ŝtata kaj milita aganto, post la morto de Petro fakta reganto de Rusia Imperio en 1725–1728.

Комментариев: comment count unavailable  Комментировать

Комментарии отключены

Для этой записи комментарии отключены.