Дневник ur'а

Segui il tuo corso, e lascia dir le genti!

Previous Entry Поделиться Next Entry
Jurij German. «Rusio juna»
манул
yury_finkel

Jurij German

Rusio juna

En tiu morna tempoir'
Rusio juna kaj nesperta
Fortiĝis kun genio Petra,
Streĉante l' fortojn en sopir'.
Pri la scienc' de glor' sindona
Severa ul' instruis ĝin.
Ne unu sangan lecionon
Prezentis sveda paladin'.
Sed post longtempa sorta puno
Leviĝis rus' al firma nuno.
Ja same post martela fal'
Rompiĝas vitr', hardiĝas ŝtal'.
Puŝkin[1]
Firmeco en entreprenoj, senlaceco en plenumo estas la kvalitoj, distingantaj la popolon rusian. Kaj se estus ĉi tie loko por rezonado, tiam montri eblus, ke la entreprenemo kaj nerompebleco en sekvado de la entreprenita estas kaj estis la unua kaŭzo de la sukcesoj de rusianoj: ĉar eĉ sub la plej granda pezo de fremda jugo tiuj ĉi kvalitoj en ili ne velkis. Ho popolo, por grandeco kaj gloro naskita, se tiuj kvalitoj en vi estos turnitaj al atingo de ĉio, kio povas krei bonon socian!
Radiŝĉev[2]

Prologo

Mi vidis maron, mi eltrovis
Mezuron ĝian en avid';
Mi miajn fortojn de spirit'
Antaŭ l' vizaĝ' de ĝi elprovis.
Poleĵajev[3]

En printempo de la 1688-a jaro, antaŭ la printempa Georgo-tago[4], kiu estis festata en Rusujo fine de aprilo, altaj disverŝiĝintaj akvoj de Dvino[5] jam sukcesis elporti la tutan riveran glacion en la Blankan maron. Tuj ekblovis egalaj varmaj ventoj, dispelis malaltajn nubojn, aperis la suno, ekbrilis sur la akvo, sur malsekaj arĝentaj trunkoj de betuloj, sur la kupoloj de preĝejo de la Prezento en la Nikola-Korela monaĥejo, kiu delonge staras super la Nikolaa buŝo de la Norda Dvino.

Sub varmaj humidaj ventoj estis krevantaj betulaj burĝonoj, pleniĝantaj per sukoj folioj de salikaro; dvinajn herbejojn ĉiutage pli abunde kovradis densverdaj herboj.

En la tago de la apostolo Johano[6], en belvetera mateno, laŭ ĉeborda vojo el la monaĥejo en la urbon Arĥangelskon[7] traveturis rajdisto — al monaĥejaj servantoj, ĉasistoj kaj fiŝistoj, laboristoj de la mara metio, dungitaj de la monaĥeja ekonomo por malproksima marvojaĝo al la Nova Tero — al Matko[8]. Jam en la vintro la servantoj ricevis de la monaĥejo po sako da greno, grion, salon, vinagron, buteron, kaj ankaŭ monon po kvin altinoj[9] por ĉiu kapo. Nun estis venanta la tempo de repago.

Festeninte en Arĥangelsko du adiaŭajn tagojn, la marmetiistoj sub hurlado kaj lamentado de virinoj per granda kompanio je ĉirkaŭ kvindek homoj direktis sin plenumi la servon. Malantaŭe, por ke neniu fuĝu survoje, veturis sur ĉevaloj du monaĥoj kun longaj skurĝoj, ĵetante atentajn rigardojn al la paŝantaj kun kanto pomoroj[10]. Pli aĝaj homoj iris solide, kun apogbastonoj, tenante malantaŭ la dorsoj betulbastajn korbojn kun manĝaĵo. La pli junaj interŝercadis, mokadis la monaĥojn, ŝajnigante, ke ili forfuĝas...

En survojaj vilaĝetoj la brigado ripozadis ponelonge, diskutadis kun vilaĝanoj, peĉantaj sur bordoj siajn rem- kaj velboatojn, pri la vojo al la Nova Tero, pri tiea ĉasado, pri tio, kiel akiri rosmaron. La vilaĝanoj rakontadis realaĵojn kaj elpensaĵojn pri monaĥejaj barkoj, kiujn elfaris barka majstro Timoteo Koĉnev, kromnomata Rafano. Unuj diradis, ke la barkoj estas trimastaj, por dek mil pudoj[11], aliaj ĵuradis per Dio, ke pli multe, la triaj rakontadis, ke kondukos la tutan brigadon en la maron nun ne avo Mokeo, sed alia rudristo, el junuloj, kiu — oni ne scias ĝuste.

Ĉe la blankaj muroj de la monaĥejo, apud la pordego, la servantojn renkontis la monaĥeja ekonomo patro Agafoniko, kun li staris maljunulo rudristo Mokeo kaj malalta fortmuskola Koĉnev. La servantoj rompis sian kantadon, riverencis. Riverencis ankaŭ Agafoniko. Li sciis: la pomoroj ne ŝatas fleksi la dorson, al riverenco respondu per riverenco; se vi ne respondos dece, kun estimo — kulpigu nur vin mem.

— Ĉu bone vi ĝisiris, infanoj? — demandis avo Mokeo, ĝoje ĉirkaŭrigardante la fortikajn, larĝŝultrajn fiŝistojn, multajn el kiuj li konis ankoraŭ kiel knaboj-ĥaradrioj.

— Ĝisiris ni bonorde! — per forta kaj malalta voĉo respondis anstataŭ ĉiuj juna rudristo Rjabov. — Ĉu vi mem statas bone, avĉjo?

Mokeo demalsupre ĵetis rigardon al Rjabov, ridetante balancis la senĉapan grizharan kapon.

— Kial vi balancas? — same ridetante demandis la rudristo. — Ĉu mi per io vin ĝenis, avĉjo?

— Forta vi estas, nepeto, — admirante la junan rudriston, prononcis Mokeo. — Jen, forta! Vivis vi orfe, manĝadis gadon kaj panon, sed kiel kreskis! Jen, alta, kvazaŭ masta pino...

Li turniĝis al Agafoniko, diris al tiu kun signifo:

— Ĝuste pri li estis dirite hieraŭ, patro ekonomo. Li de infanaĝo estadis en la maro, kvankam juna, tamen ĉion spertis, la kompason konas, per steloj navigadis, la brigado post li kien ajn iros...

Agafoniko kapjesis, ordonis al la homoj demeti la dorsosakojn kaj iri al laboro. En la monaĥejo oni ne nutradis servantojn senpage...

Vespere el la pordego de la monaĥejo eliris la monaĥejestro en ornato, akompanata de la frataro. La monaĥoj iris pare, mallevinte la kapojn en cilindraj ĉapoj. Dolĉe ekodoris incenso. La monaĥejestro aspergadis la barkojn, destinitajn por surakvigo, per sankta akvo, tintadis per la incensilo, la monaĥoj kantadis per sataj voĉoj. La marlaboristoj en blankaj puraj ĉemizoj, en vadbotoj, laciĝintaj dum la tago, staris malproksime, oscedetante. La helpanto de la majstro Koĉnev — oĉjo Jermilo, nigrabarba, hirta, makulita per peĉo viro, — nelaŭte plendis al Rjabov:

— Ol servi al monaĥejo — pli facilas morti. Per trezoroj plenas la staploj, sed ili plu avaras. Korelin Ivano Kononoviĉ dum kvar tagoj kun ili kverelis! Koĉnev tute elturmentiĝis kun ili, sangosuĉuloj. Ni diras al Agafoniko, kolera diablo, ke por oceana iro estas tiuj ĉi barkoj, por al Grumanto[12] iri, al Matko, al aliaj malproksimaj teroj; ke estos granda profito por la monaĥejo, — li ne aŭskultas! Pro ĉiu fera najlo li la animon elskuos. Sur tiaj barkoj vi kiom da nura fiŝdento[13] alveturigus por la monaĥejo...

— Ne ili en la maron iros! — diris la rudristo. — Ili sur la bordo sidos, al Dio preĝos.

La diservo finiĝis, Jermilo ekkuris al majstro Koĉnev, portis al li toporon kun longa tenilo — por elbati la apogilojn. La barkoj, destinitaj por surakvigo, sen mastoj kaj sen rigilaro, staris sur trabaj skafaldoj apud la akvo mem sur la malkruta bordo de Dvino. La dikventraj, trapeĉitaj grandegaj karenoj kvazaŭ petis, ke oni kaŝu ilin en la maro.

— Kaj vere tempas! — diris avo Mokeo. — La barkojn Timoteo bonajn elkonstruis, la rivero en inunda akvo komencis malaltiĝi, estas ĝusta tempo por surakvigo. Ni riglos, kaj vi iros, Ivano Sabateiĉ, en la maron; homoj diras, ke de glacio puriĝis, vivas nia kara maro...

Koĉnev prenis de Jermilo la toporon, kraĉis al la polmoj, suspiris. Ili ambaŭ — la majstro kaj la helpanto — kune levis la toporojn, samtempe batis al la traboj, apogantaj la pobon de la barko. La barko balanciĝis sur la grandegaj, lubrikitaj per fokoleo, lignaj glitiloj, ekrampis al la akvo kun la pobo antaŭe. La marlaboristoj reteninte spiron, sen ĉapoj, rigardis, ĉu konvene malleviĝas la barko. Se ĝi estos lerte surakvigita — ili vivos jaron sen embaraso. Kaj se io okazos dum la mallevo — prepariĝu al malfeliĉo.

— Bone ekbalanciĝis! — diris avo Mokeo. — Bona vojo al vi estos, rudristo!

Tuj kiam estis surakvigita la unua barko, ĉarpentistoj komencis levi sur ĝi la maston. Post la unua oni surakvigis ankoraŭ unu — dumastan, post tiu — la trian. Super la rivero vice, gaje ekfrapis hakiloj, ankoraŭ multon necesis ĝisfari jam surakve. Alpelitaj el la urbo servantoj kune kun monaĥejaj ĉarpentistoj laboris en blankaj noktoj, ne nur tage. Timoteo Koĉnev, maldikiĝinta, kun hirta barbeto, seka, fortika, mem rigiladis la barkojn, kvereladis kun ekonomo Agafoniko, minacadis al li, ke jen alveturos de Moskvo Ivano Kononoviĉ — estos granda bruo. En rigilado al Koĉnev helpadis Rjabov; avo Mokeo pli multe sidadis sur la bordo, rigardadis al blankflugilaj mevoj, meditadis. La kruroj jam malbone obeadis la maljunulon, leviĝi sur barkojn estis al li malfacile.

Kiam Rjabov havis liberan tempon, li alsidiĝadis al la maljuna rudristo, pridemandante lin pri ĉio, kion tiu spertis dum sia vivo, atente aŭskultadis instruojn.

— Se vi en glaciojn trafos — ne timiĝu! — instruadis Mokeo. — Kio por malbonulo estas ĝis la oreloj, tio por bravulo estas ĝis la genuoj. Vi gardu vin kontraŭ glacioj, sed se trafis — ne timiĝu. Glacipecego iras, ŝriko, ĝemo, estas unu penso: viva vi ne elpuŝiĝos. Sed vi tiun penson ne lasu iri. Niaj barkaj majstroj estas homoj kun kapoj, de la praavoj konstruas la barkojn tiel, ke dispremi ilin estas malfacile, la karenoj, ĉu vi rimarkis, kiaj estas? Kvazaŭ ovo! Do, jen pensu. Kaj ja ne unuan fojon vi tion spertos — vi estis en glacioj, tiam ni kune trafis... Plu aŭskultu: se vi ekvintros, jen al vi mia konsilo, infano: la tutan brigadon tenu kun granda severeco, por ke la homoj ne plezurigu sin per dormo, aŭ per malgajo-enuo. Se vi ilin kompatos — vi ilin entombigos. La homoj de nia metio ne vane pri vintradoj kun malĝojo diras: homoj mortas — por ni vojon metas, la antaŭa por la malantaŭa estas ponto al tombo. Severeco, Ivano Sabateiĉ, en embaraso estas la plej grava afero.

Rjabov subite ekridis.

— Kial vi gajas? — miris avo Mokeo.

— Kiel mi en la antaŭlasta jaro kun vi, avo, vintris, mi rememoris! — diris Rjabov. — Falis mi tiam dormi, kaj vi min per ŝnuro, per ŝnuro...

La avo same ekridis, bonkoraj faltetoj aperis ĉirkaŭ liaj okuloj.

— Koleris vi tiutempe...

— Koleris, sed restis viva. Kaj vi min, avĉjo, pelis rosmaran grason gardi...

Mokeo ekridis pli:

— Estis, estis tio. Venadis al ni blanka urso trinki rosmaran grason...

— Ĉirkaŭ kvin pudojn por unu fojo tiu urso eltrinkis! — diris Rjabov. — Mi ĝin, damnitan, faligis, kaj vi tuj kun barelo. Transverŝi reen, dum ĝi estas varma...

Aliris Koĉnev, demandis:

— Pro kio ridoj ja?

— Jen, mi la blankan urson rememoris! — diris Rjabov. — En la Nova Tero tio okazis. Do, kio, ĉu baldaŭ ni ekiros, sinjoro barka majstro?

Koĉnev pensis, respondis ne tuj:

— Verŝajne dimanĉe.

...En la nokto antaŭ sabato ĉiuj ses barkoj — tri novaj kaj tri malnovaj — estis pretaj por malproksima mara vojo. Monaĥeja patro-armilisto estis eldonanta al la servantoj-ĉasistoj ilaron por ĉasado al rosmaroj laŭ kalkulo, — fero valoris multe. Aliaj monaĥoj estis vice portantaj sur la barkojn dujaran rezervon — farunon en sakoj, barelojn kun grioj, salon, buteron. Sur la barkoj en kajutoj pro humida vetero estis hejtataj fornoj; la homoj, pretaj al eliro en la maron, jam loĝis ne sur la bordo, sed sur la barkoj.

Rjabov, en surĵetita sur la larĝajn ŝultrojn drapa kaftano, en fiŝistaj, ĝis la femuroj, juftaj, ŝmiritaj per fokoleo vadbotoj, en kroĉetita kamizolo, staris ĉe la ponteto kaj nelaŭte parolis kun adoleska knabo, aĝa ĉirkaŭ dek kvar. La knabo estis en rufiĝinta sutano, trivita skufio[14], liaj nigraj okuloj estis arde rigardantaj al Rjabov.

— Vi kaŝiĝos malantaŭ la sakoj! — estis diranta Rjabov. — Neniu vin, infano, rimarkos. Kvazaŭ vi ekdormis sur la barko, kaj kiel oni eliris en la maron — ne rimarkis. Jen la tuta afero.

La knabo jese balancis la nigraharan kapon kaj desaltis sur la barkon.

— Sur la pobon iru! Ĉu vi aŭdas, Metrio[15]? — kriis Rjabov.

La knabo, lamante, malaperis trans bareloj kaj sakoj.

— Oni forronĝos lin ĉi tie! — diris Rjabov al Mokeo. — Li interpretas sur eksterlandaj ŝipoj, sed kia en tio estas utilo por la knabo? Li interpretas, kaj la tuta mono, kiun oni pagas, iras al la monaĥejo. En la pasinta jaro, kiam ni en la maron foriris, li ĉi tie tute malsatiĝis...

Mokeo suspiris:

— Orfo: kiu ne pigras, tiu lin batas. Se li ellernos — iĝos bona maristo.

— Vere, li estas klera, — diris Rjabov. — Kaj skribas, kaj la kompason scias. Kie estas pasejo en maro, kie ni kurson ŝanĝas, li enskribos, kaj poste legos. Kaj por li estas bono, kaj por aliaj ne sen utilo.

Matene dimanĉe, post kiam finiĝis diservo por navigantoj kaj vojaĝantoj, la ekonomo aliris al la amaso de la servantoj, riverencis, petis veni al la adiaŭa tablo — ne neglekti la moron de la avoj. La tablo estis starigita en la monaĥeja refektorio[16] — tio signifis eliron en la maron, adiaŭon kun la hejma tero por longe. Sub la sanktfiguroj en la ikonangulo eksidis nur hodiaŭ alveturinta barka majstro Korelin Ivano Kononoviĉ, fama pro siaj barkoj en la tuta Blankmario, dekstre de li — ekonomo Agafoniko, maldekstre — avo Mokeo, apud li — Koĉnev, disĉiplo de Ivano Kononoviĉ. Monaĥo ĉe pupitro legis preĝon, Rjabov flustris al Koĉnev:

— Ĉiam nur preĝas la monaĥoj! Sed fiŝistaj vidvinoj de ili farunon aŭ buteron ne ĝisatendos!

Post la preĝo novicoj, mallevinte la okulojn, verŝis el argilaj kruĉoj vodkon en trinkpotojn — por fiŝistoj kaj ĉasistoj, rudristoj kaj barkaj ĉarpentistoj. Ili drinkis po unu — la unuan, la popolo ekparolis pli vigle, la langoj malligiĝis, ŝutiĝis ŝercoj.

Pli poste, kiam la popolo jam bruis, avo Mokeo laŭte demandis ekonomon Agafonikon:

— Kaj ĉu scias vi, patro, kiel anseroj flugas sub la ĉielo?

La monaĥejaj servantoj tuj eksilentis, atendante ŝercon, sed la avo rigardis al la ekonomo negaje, preskaŭ severe.

— Flugas kaj flugas, kiel la Sinjoro ordonis! — respondis la ekonomo.

— Jene, kiel ordonis! La flugilojn ili disetendas, la nazojn antaŭen, kaj flugas! Vere, flugas rekte! Kaj sian grupon, brigadon ĉiam gvidas gvidanto...

En la refektorio tuj iĝis tute senbrue, la popolo ĵetadis rigardojn jen al Mokeo, jen al la juna Rjabov.

— Kaj devas gvidi en ilia afero la plej forta, lerta, saĝa, alie la gvidanto la unua en maro-oceano pro laco falos, — ĉu mi prave diras? Estas malproksime flugi el varmaj landoj, patro, al ni — al Kolgujev, kaj al Morĵovec, kaj al Vajgaĉ, ho, malproksime. Juĝu nun vi mem — kien via monaĥejo nin sendas? Ne al proksimaj lokoj. Al la Nova Tero iru la marlaboristoj, al Matko. Por vi ja el ĉi tie ĉio aspektas proksime, sed ni scias — ne unuan fojon ni tien sub veloj kuras... Gvidanton la brigado bezonas.

— Do, ĝuste vi estu la unua rudristo, — singarde respondis Agafoniko. — Kiel vi antaŭe iradis — tiel ankaŭ nun iros.

— Ne! — turnis la grizharan kapon Mokeo. — Mi jam sufiĉe iradis, patro.

Kaj, ĉirkaŭrigardinte la festenon, la avo laŭte, per severa voĉo demandis:

— Ĉu plaĉas al vi, fraĉjoj, kiel la unua rudristo Rjabov Ivano filo de Sabateo?

La homoj respondadis ne haste, unu post la alia, trankvile, unue maljunuloj, poste pli junaj.

— Plaĉas Ivano Sabateiĉ! — diris fiŝisto Kopilov.

— Bona ulo, plaĉas! — kapjesis nigrahara, kun akra rigardo rudristo Nilo Longinov.

— Plaĉas!

— Li estu la rudristo super la brigado!

— Plaĉas al ni Ivano filo de Sabateo!

— Lia patro kiel unua rudristo iradis, kaj nun — li...

— Li respondon diru!

— Laŭ la moro, laŭ la tradicio!

— Kiel de la avoj ĉe la Blanka maro ni faras!

Rjabov ekstaris de la benko, apoginte sin per la potencaj manoj je la tablo, riverencis al la popolo al tri flankoj, dankis ĉiujn, kun kiuj li plurfoje iradis en maron, diris, ke estas tro granda por li la honoro. La popolo ekzumis, ke ĝi petas la honoron akcepti. Rjabov senvorte turniĝis al avo Mokeo, kiu kun emocio atendis tiun ĉi minuton. Antaŭ multaj jaroj alia maljuna rudristo same transdonis la brigadon al la juna Mokeo, kiel nun la avo Mokeo transdonos ĝin al Rjabov.

Ne haste, nelaŭte Mokeo komencis fari demandojn:

— Ĉu konas vi favorajn ventojn, Ivano Sabateiĉ?

— Konas, avĉjo! — trankvile kaj certe respondis Rjabov.

— Profundojn marajn, subakvajn ŝtonojn, malprofundaĵojn, rifojn vi konas?

— Tiel, avĉjo, konas.

— Ondojn kolerajn, ventojn fortajn, ondojn disajn — ĉu konas vi?

— Konas, avĉjo!

— Vojojn barkajn malproksimajn al Grumanto, al Matko, al Kolgujev, al eksterlando, supren al Rusujo ĉu konas vi, rudristo?

— Konas, avĉjo!

— Stelojn noktajn, kompason ĉu konas vi?

— Konas.

— Ĉu vi ĵuros al honestaj patrinoj fiŝistaj, al edzinoj kaj etaj infanoj, ke dum vi estos viva — ne lasos la fiŝistojn en mara malfeliĉo?

— Mi ĵuros, avĉjo!

Avo Mokeo malbutonis saketon, kiu pendis sur lia zono, elprenis el ĝi malnovan, enmuntitan en flaviĝintan eburon kompason, metis ĝin antaŭ Rjabov, diris severe:

— De la brigado!

— Mi scias.

— Kun ĝi vi iros. La kompaso estas bona...

La vizaĝo de la maljunulo tute severiĝis. Rjabov mallevis la kapon, malforta ruĝo ekludis sur liaj vangoj.

— Ŝajne, ĉio estas dirita, — prononcis Mokeo, — sed pri ankoraŭ unu afero necesas mencii...

Li suspiris, suspiris ankaŭ aliaj, — multaj el la sidantoj ĉe la tablo sciis, pri kio temas.

— Mi diras ne por riproĉi vin, — ne rigardante al la rudristo, diris Mokeo, — mi por gardo diras kaj laŭ la moro: estu singarda, Ivano Sabateiĉ, kun vino. Por kio ĝi taŭgas?

Rjabov silentis.

La avo ankoraŭfoje suspiris, milde, sen riproĉo aldonis:

— Se vi furiozos en ebrio — pereos via kapo. Komprenu, infano, rezonu mem: al malfeliĉo ĝi, malbenita, neniel helpos, sed kiom multaj niaj de la Blanka maro laborantoj pro ĝi la vivon perdis...

— Sed se ĝi ĝojon ne donas, la vivo, — tiam kiel? — nelaŭte demandis la rudristo kaj eksilentis, atendante respondon.

Mokeo deziris ion diri, eĉ flustris ion per la lipoj, sed subite svingis la manon kaj leviĝis. Tuj ekbruinte, leviĝis la ceteraj...

El la refektorio la marlaboristoj eliris post liturgia servo. La ĉielon kovris nuboj, estis malgranda pluveto, mevoj, larĝe disetendinte la flugilojn, kun krioj estis ĵetiĝantaj super Dvino. La popolo disiris sur la barkojn, ekknaris vinĉoj, levante ankrojn.

— Ĉu al la Nova Tero iras ĉiuj ses? — demandis Ivano Kononoviĉ, ĉirkaŭrigardante la barkojn.

— Tien! — respondis Koĉnev.

— Multe nun.

— Al Grumanto de la Pertomina monaĥejo, oni diras, nun oni iros sur kvar barkoj. Al Kolgujev metiistoj el Onego intencas iri sur ne malpli sep barkoj...

Ivano Kononoviĉ reĝustigis la okulvitrojn sur la karnodika nazo, diris kun saĝa subrido:

— Antaŭnelonge, en Moskvo, estis mi en tola fabriko, parolis kun majstroj, kiel por ni, pomoroj, bonan velaĵon teksi. Poste, por promeno, mi vagis sur bordon de rivereto Jaŭza. Mi vidas — kuras tie ŝipeto malgranda, ne pli granda ol nia dvina boateto, sur kiu virinoj lakton veturigas. Prameto! Sed kiom da popolo estas ĉirkaŭe! Multege! Kio, mi demandas, ĉe vi, kristanoj, okazis? Tiam unu kun tiela barbego, en peltmantelo, en altega ĉapo, al mi respondas: «Caro, li diras, Petro Aleksejeviĉ de angla klera fremdulo marajn artojn adoptas kaj por tio sur tiu ĉi ŝipo, nomata Boot, sin ekzercas!»

Korelin ekridegis, ektusis, svingis la manon:

— Sur ŝipo! Jen kiel! Nomata Boot! Ĉu vi aŭdis, Timoteo? Deziris mi al tiu bojaro diri vorton, sed maldecidis, por li de sur ĉevalo kaj en pelta ĉapo pli bone videblas, kie estas ŝipo kaj kie estas angla klera fremdulo...

Ili ankoraŭ staris iom sur la bordo, akompanante per rigardo la barkojn, kliniĝantajn sub veloj en freŝa vento, silentis iom, poste ekiris al ĉareto, kiu atendis ilin ĉe la pordego de la monaĥejo...

— Kaj kian vorton vi, Ivano Kononoviĉ, deziris al la bojaro diri? — demandis Koĉnev, kiam la ĉareto ekmoviĝis.

— Ja tian, amiko mia bona, — ne tuj respondis la barka majstro, — tian ruzan vorton: riverencu al la caro, bojaro, por ke li ne de angla klera fremdulo marajn artojn adoptu, sed al ni veturu — al Lodma, aŭ Kem, aŭ Onego, aŭ al Arĥangelsko-urbo. Ne vane oni diras: Arĥangelska urbego estas de la tuta maro pordego. Ĉe ni eblas multon vidi...



[1]. El poemo de A. S. Puŝkin «Poltavo» (1829) (trad. M. Bronŝtejn).
[2]. El verko «Mallongigita rakonto pri la akiro de Siberio» de A. N. Radiŝĉev (1749–1802) — rusa proza verkisto, poeto, filozofo, en 1790 mortkondamnita (poste anstataŭe ekzilita) pro sia fama anonime eldonita verko «Vojaĝo el Peterburgo en Moskvon», tre kritika al la tiama sociordo.
[3]. Komenco de versaĵo «Maro» (1832) de rusa poeto A. Poleĵajev (1804–1838).
[4]. La 23-a de aprilo laŭ la Julia kalendaro (la 6-a de majo laŭ la Gregoria kalendaro).
[5]. Norda Dvino — granda navigebla rivero norde de la eŭropa parto de Rusio, enfluanta en la Blankan maron; tiutempe ĝi estis la sola sekura komerca arterio, liganta Rusion rekte kun landoj de la norda kaj okcidenta Eŭropo.
[6]. La 8-a de majo laŭ la Julia kalendaro (la 21-a de majo laŭ la Gregoria kalendaro).
[7]. Arĥangelsko — havenurbo en nordo de la eŭropa parto de Rusio, fondita en 1584 apud monaĥejo de arkanĝelo Mikaelo (de tio devenas la nomo de la urbo), la plej granda urbo de la nordo de Rusio, tiutempe centro de rusia ekstera komerco.
[8]. Nova Tero (Nova Zemlo) — arkipelago el du grandaj kaj kelkaj malgrandaj insuloj en la Arkta Oceano kun severa klimato. Matko — malnova nomo de la Nova Tero, probable devenanta el finno-ugra vorto «matka» — «vojo».
[9]. Altino — rusa kupra monero, egala al tri kopekoj aŭ al ses duonkopekoj (de tjurka vorto, signifanta «ses»).
[10]. Pomoroj (laŭvorte «ĉemaruloj») — specifa etna grupo de rusoj kaj kareloj ĉe la Blanka maro, okupiĝinta precipe pri mara kaj rivera fiŝkaptado.
[11]. Pudo — malnova rusa mezurunuo de pezo, proksimume 16 kg.
[12]. Grumanto — malnova rusa nomo de arkipelago Svalbardo (Spitzbergen) en la Arkta oceano, nun apartenanta al Norvegio.
[13]. Fiŝdento — malnova nomo de rosmara dentego.
[14]. Skufio — nigra ronda ĉapeto, ĉiutage uzata de ortodokskristanaj monaĥoj kaj klerikoj, iam de novicoj.
[15]. Metrio — mallongigita en popola maniero nomo Demetrio.
[16]. Refektorio — granda ĉambro por komuna manĝado en monaĥejoj (PIV).



Комментариев: comment count unavailable  Комментировать

Комментарии отключены

Для этой записи комментарии отключены.

?

Log in

No account? Create an account