Дневник ur'а

Segui il tuo corso, e lascia dir le genti!

Previous Entry Поделиться Next Entry
Jurij German. «Operaco "Bonan novan jaron"». Ĉapitro 1
манул
yury_finkel

Jurij German

Operaco «Bonan novan jaron»

Dediĉe al ĈK-ano Georgo Ivanoviĉ Pjatkin


En la materialoj de la afero mankas informoj pri tio, ĉu estis distingitaj laŭmerite la kuraĝaj partizanoj Kuznecov V. G., Miŝenskij A., Tarasov, ilia sperta kaj firma gvidanto Pjatkin G. I., modestaj patriotinoj-skoltinoj Jevdokimova, Smelova, Orlova kaj G., kies veraj nomoj ne estis trovitaj, fine, Lazarev Aleksandro Ivanoviĉ, kiu enmetis tutan sian animon, plenan de amo al la Patrujo, en plenumon de la gravega tasko kaj poste pereis, farante kun grupo de kuraĝuloj sabotaĵon en la malfronto de la kontraŭulo sur la fervojo Pskov — Karamiŝevo.
El oficiala dokumento

Ĉapitro unua

Johann Gottlieb Binhof en la komenco de la konversacio estis malbone komprenanta, eĉ sian nomon li rememoris ne sen peno. Tamen, li ne estis vundita, kaj la partizana doktoro Znamenskij eĉ plej malgrandan kontuzon en li ne rimarkis, sed nur klarigis el scienca vidpunkto, ke okazis tia traŭmato al la frico[1] — pro la neantaŭvidita kaj neatendita kapto fare de la partizanoj. Kaj se diri pli simple, la germano estas tre timigita, pensas, ke oni tuj lin pafmortigos.

— Inga, traduku al li, — ordonis ĉefleŭtenanto Lokotkov al sia kolera kaj elturmentita de longa batalo tradukistino Ŝanina, — traduku pri nia humaneco rilate de militkaptitoj...

Ŝanina diris kiel necesis, sed per tia tono, ke la suboficiro, malbone komprenanta la situacion, tute perdis kuraĝon kaj komencis balbuti ian sensencaĵon, petante indulgon al siaj malgrandaĝaj infanoj, kiujn minacas amara orfeco.

— Pri kio li parolas? — demandis Lokotkov.

Inga klarigis mallonge.

— Bone nutrita, — kun suspiro notis Lokotkov. — Kaj en lia tornistro — ĉu vi atentis, Ŝanina? — estas lardo fumaĵita, brando, kokino rostita, kukumoj en papero. Diligenta popolo.

Binhof vere estis bone nutrita germano, somere de la kvardek dua jaro tiaj ankoraŭ konserviĝis plej multe. Kaj aspektis li, kiel tio nomiĝas, «bonstata» soldato: la botoj estis frotpurigitaj ĝis spegula brilo, la uniformo estis alĝustigita al la figuro, la cetera ekipaĵo estis novega. Tia ulo devus kriegi «Sieg heil» kaj pafadi el la mitraleto ĉien ajn, sed jen li trafis en kaptitecon kaj ploras lamente, disfrotante la larmojn sur la dikaj efelidhavaj vangoj.

— Bone, — diris Ivano Jegoroviĉ, — tio tedis. Traduku al li, Ŝanina, ke ni aŭ parolos pri la afero, aŭ nian humanecon ni lasos por post la venko. Kaj traduku kun esprimo de la sentoj, ja vi kvazaŭ dormas stare.

Inga volvis por si memfaritan cigaredon, plenigis ĝin per terura nigra tabakaĉo, eligis el la malgrandaj truoj de la kuspita roza nazeto du egretojn da acida fumo kaj ekparolis en sia bonega, klasika germana lingvo. Ŝia parolado estis longa kaj terura, tia longa kaj terura, ke la germano sukcesis unue ektimi preskaŭ ĝis plena konsciperdo, sed poste tute rekonsciiĝis kaj kun ekstrema klareco komprenis, ke lia vivo dependas nur de li mem kaj de lia utileco al tiuj du homoj — al la knabino kun sulkita frunteto kaj al la rusa Ivano, kiu rigardas tra la frakasita fenestro de la duone forbruligita kabano al siaj rusaj senlimaj kampoj kaj arbaroj.

— Ho jes! — ekkriis li patose, ankoraŭ ne finaŭskultinte Inga-n. — Jes, mi diros ĉion, mi multon scias, mi havas diversajn gravajn informojn...

Ĉe la rando de la vilaĝo, kiun hodiaŭ okupis la partizanoj, batis mitralaj pafserioj, Johann Gottlieb Binhof por momento vigliĝis, sed tuj komprenis, ke tia liberiĝo el kaptiteco okazas nur en kino, kaj ekhastis montri sin al siaj kunparolantoj tiom utila por ili, ke tiuj, se ili foriros sub premo de superantaj kontraŭulaj fortoj, ne pafmortigu lin, sed forkonduku vivan kaj sanan kun si por ilia milita utilo kaj por lia vivsavo eĉ al Uralo, eĉ al Siberio.

La mitraloj ĉesis krakadi, Inga finfumis sian memfaritan cigaredon, kaj Lokotkov elprenis krajonon kaj germanan trofean kalendaron kaj komencis enskribi tion, kion estis rakontanta la eksa suboficiro de la imperia armeo Johann Gottlieb Binhof, en la pasinteco instruktoro pri la eksploda metio en spion-sabotistaj lernejoj.

En tiu malvarmeta septembra tago de la kvardek dua jaro la estro de la speciala fako de la partizana brigado Lokotkov unuafoje eksciis pri germanaj spionaj lernejoj, lokitaj en Rakveri, en Assori, en Peĉki proksime de la Pskova lago, aŭdis la nomojn de ties estroj kaj vicestroj, eksciis la nomon de sia rekta kontraŭulo — majoro Krauss, eksciis, ke la sabotistoj kaj spionoj estas penetrigataj en la Ruĝan Armeon el Pskovo nepre tra la spionlernejo numero 104, kaj komprenis, ke ĝuste la estroj de la spion-sabotistaj lernejoj scias tion, kion deziras scii li, ĉefleŭtenanto Lokotkov, kaj ke estus bone subite fari senekzemple aŭdacan, neaŭditan operacon: ŝteli tian estraĉon kaj liveri al Moskvo.

Pro la penso mem pri ŝtelo de granda kaj multon scianta SS-ano al Lokotkov iĝis varmege, li eĉ skoldis sin pri tiaspecaj absurdaj revoj, sed malgraŭ tuta ŝajna absurdeco de tiaj revoj Ivano Jegoroviĉ ne trovis en si fortojn tute liberiĝi de ili — nek hodiaŭ, nek morgaŭ, nek post ankoraŭ granda kvanto da tempo, konversaciante kun la vere multe scianta suboficiro kaj enskribante liajn atestojn.

Johann Gottlieb Binhof en la arbara partizana tendaro sufiĉe baldaŭ ellernis ĉiutagajn vortojn, kiel «Hitler — kaput», per kio konkeris la mirinde pardonemajn rusajn korojn, kaj kiam la partizanoj buĉadis brutojn por nutrado, li instruis ilin fari sangokolbason — li iam laboris kiel kuiristo, kaj krome, li scipovis tondi, eĉ per tre rustiĝinta tondilo, per kio li same trovis ioman popularecon inter la partizana junularo, ankoraŭ pensanta pri sia aspekto. Tamen, liberan tempon la rufa frico havis nemulte, ĉar Ivano Jegoroviĉ kun li okupiĝadis dum tre longe, fojfoje eĉ po dek horoj tage, esplorante, certe, ne la plej ordinaran personecon de Johann Gottlieb, sed lian eksan profesion, el kiu li estis eksigita pro lia inklino al drinkado kaj babilado kaj pro la «komunikemo» de la karaktero — mallonge dirante, pro la ecoj de la naturo, malkongruaj kun instruado en tiaj institucioj, kiel spion-sabotistaj lernejoj.

Aviadilo el la Ĉeflando longe ne venadis, la brigado sidis en la arbaro, inter marĉoj, verŝiĝadis kontinuaj, seninterrompaj pluvoj, partizanoj foriradis militi malproksime de sia ĉefa bazo, kaj okazis tiel, ke Ivano Jegoroviĉ dum pli ol tri monatoj okupiĝadis kun la eksa suboficiro pri ĉiuj detaloj de la vivo, lernado kaj eĉ moroj de la faŝistaj spionaj lernejoj. Nun, en malfrua aŭtuno, li parkere memoris la nomojn de la instruistoj, la fakojn, la lecionan sistemon, sciis la drinkantajn kaj nedrinkantajn estrojn kaj vicestrojn, sciis kaj ne povis, kompreneble, reteni siajn pensojn nur sur tio, ke liaj scioj utilos iam por la alta estraro, dum lia afero estas virkoka: li kokeriku, kaj ne gravas, ĉu poste mateniĝos...

En la tagoj li konversaciadis, kaj en la noktoj li pripensadis, taksadis kaj eĉ skemetojn desegnadis, tuj, certe, forbruligante ilin en fajro kaj skoldante siajn knabecajn agojn kun ĵuroj ne plu okupiĝi pri bagateloj. Sed venadis griza, marĉa mateno, li vokadis la koleran Inga-n kaj ree okupiĝadis kun la suboficiro, rekontrolante la hieraŭajn kaj antaŭajn informojn kaj mirante pri precizeco de la suboficira memoro...

Kaj ju pli proksime iris la tempo al la komenco de la kvardek tria jaro, des pli precize desegniĝis al Lokotkov lia danĝera, simpla kaj samtempe tiel nekredeble malfacila plano. Kaj des pli li laciĝadis de variantoj de sia plano kaj de tio, ke li kutimiĝis kalkuli tiel, ke laŭeble ne perdi eĉ unu homon, sendepende de tio, kiom ajn profita imagiĝis al li lia elpensaĵo...

Kaj kiam la germano estis finfine transsendita al la Ĉeflando, Ivano Jegoroviĉ estis tute kaptita de sia ideo kaj eĉ kun Johann Gottlieb li adiaŭis kvankam ne tre rafinite, sed, ĉiuokaze, tiel, ke la eksa suboficiro ekkriis:

— Rus Ivan — bone, Hitler — kaput!

La aviadilo ekmuĝis kaj foriris en la malsekan ĉielon, kaj Lokotkov direktis sin en sia konstanta civila aspekto al vilaĝoj por ekscii novaĵojn kaj sendi iun en tiujn lokojn, kiuj nun tiel interesis lin: en Assori-n, en Peĉki-n. Ĉio ĉi estis kaj malfacila, kaj klopodiga, kaj ĉefe — neniu postulis de Lokotkov tiun laboron kaj nenian tian taskon li, kompreneble, ricevis, sed tia estis lia karaktero: eĉ en lia juna aĝo fari ne tion, kion oni postulas, sed kion ordonas la koro kaj la menso. Kaj fari spite al ajnaj personaj malfacilaĵoj.

Iradi kvankam en civila vesto kaj kun dece fabrikita «aŭsvajso» — pasporto — estis okupiĝo ne nur ne dolĉa, sed eĉ ĉiusekunde ekstreme danĝera. Tamen Ivano Jegoroviĉ iradis, kaj ne nur pro la afero, sed ankaŭ tial, ke la popolo sur la provizore okupaciitaj teritorioj devis ĉiam scii, ke la teritorio estas okupaciita de la malamiko nur provizore, ke ĉi tie, same kiel sur la tuta sovetia tero, niaj homoj ne malaperis, sed batalas, ke, spite al la kriuloj el la hitlera RLA kaj spite al la germanaj mensogaj agitistoj, la partizanoj ne nur ne estas neniigitaj, sed eĉ fortiĝas, kaj ke necesas helpi al ili, eĉ kiam estas malfacile: ja estas milito!

Tiam Lokotkov similis aspekte al juna instruisto, aŭ agronomo, aŭ zooteĥnikisto. Tia li vizitadis siajn homojn — trankvila, nehastema, solida, iom eĉ ne konforma al la aĝo. Li scipovis vidi atente, scipovis en troa glorado diveni perfidon, en morna homo scipovis vidi la nian, en fidela viglulo li divenadis malfortan hipokritulon. Tiel iom post iom kreiĝis por li propraj kadroj, tiel li ekkonadis tiujn, kiuj helpos en malfacila minuto, kaj tiujn, kiuj nur al la regulaj armeaj trupoj eliros kiel partizanaj porbatalantoj kaj helpantoj. Li ĉe neniu restadis por nokto, por okaze de malfeliĉo ne embarasigi familian homon, li scipovis komenci konversacion de malproksime — de vetero, de la tero, de bovino, forkondukita de la okupaciantoj, scipovis kvazaŭ senintence, eĉ de la plej malkuraĝa, ekscii pri traveturintaj hieraŭ nokte fricoj — ĉu sur «dajmleroj»[2] ili veturis aŭ ne, ĉu estis kun ili staba buso aŭ ne estis, ĉu pasis ĉi tie en la pasinta semajno lumĵetilistoj aŭ veturis ĉirkaŭire tra Luĵki.

Estas delonge sciate: kio homoj iĝas dum ektimo, tio ili estas efektive. La ĉefleŭtenanto de ŝtatsekureco Lokotkov «dum ektimo» neniom ŝanĝiĝadis kaj estadis sama, kiel, ekzemple, dum raziĝo, tio estas — serioza, atenta kaj koncentrita, sed neniom hastema, por, esprimante figure, ne tranĉi sin.

Al ajnaj danĝeroj kaj ŝercoj de la milito Ivano Jegoroviĉ en la priskribata tempo kutimiĝis, ellernis elteni neatenditajn malfeliĉojn, scipovis esti kiel kun subuloj, tiel ankaŭ kun grandaj estroj egale trankvila kaj pri ĉiu afero, kompreneble de li esplorita, havis sian firman opinion, kiu ne estu konfuzata kun obstino, treege malestimata de li.

Pri si mem, aŭ pri sia aŭtoritato, aŭ pri tio, ke tiu ĉi opinio estas lia persona opinio, Lokotkov neniam meditis, sed pensis nur pri la afero, kiu estis taskita al li, en la senco, ke tiu afero moviĝu kiel eble plej rapide, taŭge, utile kaj, ĉefe, saĝe. Tiun lastan nocion — «saĝe» — la ĉefleŭtenanto fojfoje eksplikadis al homoj, ligitaj kun li per la milita laboro, dezirante enbati kaj en la tro vervajn junajn cerbojn, kaj en la tro malvarmigitajn de la jaroj kapojn sian sobran kaj bonan kalkulon, sian certecon pri forto de homa spirito, sian malestimon al ajna vantaĵo, al troaj vortoj kaj al deklamado, al kiu multaj, kiel oni scias, ekde infanaĝo inklinas. Estante aferema homo, Lokotkov ĝenerale ajnan patoson, bombastajn vorterupciojn, sorĉformulojn kaj ekkriojn tute ne toleris, li estis simpla, atingebla, ne faradis misteran, «operacan» vizaĝon kaj malpermesadis al siaj subuloj fari tion, sed ankaŭ babili pri siaj operacaj aferoj, same kiel pri aferoj de sia operaca grupo, ne opiniis ebla, ĝis tia grado, ke kelkaj novuloj en la partizana brigado ne sciis, pri kio ĝuste okupiĝas Ivano Jegoroviĉ, opiniante lin staba laboranto, el tiaj, kiujn tute eblas fidi en batalo kaj sub kies komando eblas iri al plenumo de plej aŭdaca tasko. «Aroganta» tasko, kiel oni esprimadis en la brigado.

Kaj da aŭdaco Lokotkov havis nekredeble abunde.

Tiuj, kiuj servis kun li delonge, memoris, ekzemple, tian okazon: en la partizana regimento (tiam la brigado ankoraŭ ne ekzistis, sed ekzistis nur regimento) akumuliĝis multaj vunditoj, kaj akiri kuraciston ili neniel sukcesadis, kaj tute mankis ajnaj medikamentoj.

Tiam Lokotkov «ŝtelis» en Porĥov doktoron.

La doktoro disponis kaj medikamentojn, tiel necesajn al la partizanoj, kaj instrumentojn, kaj pansaĵojn, sed foriri en la arbaron li ne kuraĝis, timante pri la sorto de la edzino kaj de la malgrandaĝaj, grave malsanaj infanoj. Preni sian tutan familion en la regimenton li ne povis, kaj lasi ilin al la faŝistoj signifis destini la familion al terura ekzekuto.

Ivano Jegoroviĉ, kantetante kaj fajfetante, meditis dum multaj horoj, poste konversaciis kun kurieroj kaj ĝenerale kun homoj, konantaj la Pskovajn cirkonstancojn, poste desegnadis skemetojn kaj planetojn, tuj kutime ilin forbruligante, kaj poste faris decidon, kiun li plenumis en la sekva tagnokto. Trovinte terure kripligitan kadavron (tiutempe trovi tian korpon ne konsistigis specialajn malfacilaĵojn), Lokotkov provizis la mortulon per la aŭtentikaj dokumentoj de doktoro Paŭlo Petroviĉ Znamenskij, alivestis la mortulon al la jako kaj la botoj de la doktoro, ŝarĝis du ĉaregojn per la medicina mastrumaĵo, ordonis al Paŭlo Petroviĉ «ne konfuziĝi» kaj forveturigis lin en sian partizanan hospitalon. La edzino Znamenskaja kun peno, sed diligente ploris iom super la fremda mortulo, pafmortigita de la germanoj kaj de la samaj germanoj entombigita kun milita honoro, elaŭskultis faŝistajn kondolencojn kaj en la malriĉa funebra vestaĵo revenis al plenumado de siaj oficaj devoj. Zoja Stepanovna estis medicina flegistino kaj poste regule provizadis la hospitalon de sia «forpasinta» edzo per germanaj kuraciloj kaj pansaĵoj. Kaj kun la doktoro Ivano Jegoroviĉ tre amikiĝis kaj en libera tempo ŝatis konversacii kun li pri tiu proksima estonteco, kiam oni inventos maŝineton, anstataŭantan la koron, aŭ aparaton, anstataŭantan la kapon kun la cerbo. La doktoro en tiuj demandoj estis granda optimisto kaj asertadis, ke ne pasos eĉ tri jarcentoj, kiam la homaro atingos praktikan senmortecon. Sed Ivano Jegoroviĉ balancadis la kapon kaj diradis, ke tricent jaroj «estas tro granda tempo kaj la sciencistoj prefere iomete akcelu»...

Alia aŭdacaĵo de Lokotkov okazis tiel: dum taga restado en unu vilaĝeto de la Pskova regiono, okupaciita de la germanoj, Ivano Jegoroviĉ bone interkonsentis kun la vilaĝestro, ke tiu ekde la nuna tago laboros por la partizanoj. La vilaĝestro per ĉiuj ĵuroj ĵuris, ĉiujn vortojn diris — kaj necesajn kaj troajn, kaj ploris kortuŝite, kaj eĉ la manon al Lokotkov deziris kisi, sed tamen sukcesis kalkuli la partizanajn sledojn, ĉevalojn, mitralojn, mitraletojn — kiel oni diras, «la vivan forton kaj teĥnikon», kaj kun detala registro en la sino rajdis per malantaŭaj vojoj en la germanan komandejon, sed sur la vojo estis interkaptita de la knaboj de Lokotkov kaj persone de Ivano Jegoroviĉ kun du asizanoj estis juĝita laŭ la leĝoj de milita tempo. La vilaĝestro pri io ŝrikis kaj kalcitris, sed la registro estis registro, la adreso sur la koverto estis adreso, lasanta neniajn dubojn, kaj la vilaĝestro estis ekzekutita per pendumo sur telegrafa fosto sur forko de vintra vojo. Sub la pendumito estis alnajlita krucligna tabuleto kun klarigo de la kaŭzo de la ekzekuto, estis metitaj en la neĝo kvar minoj, por ke scivolemaj fricoj eksplodu, kiam ili komencos demeti de la fosto la mortinton, karan por iliaj koroj. La fricoj ne atendigis sin longe, ĉiuj pasaĝeroj de leĝera «opelo»[3] eksplodis sur la minoj, kaj la restinta ŝoforo estis mortpafita. Poste Ivano Jegoroviĉ subminis ankaŭ la malvivajn oficirojn, kaj la ŝoforon aparte kaj la leĝeraŭton aparte. La partizanoj ankoraŭ atendis en la arbaro dum duondiurno, kaj ree estis eksplodoj en granda kvanto, kaj estis prenite nemalmulte da armilaro kaj municioj, sed tiam jam ili devis foriri, ĉar la fricoj ekmoviĝis al la vojforko «per la tuta amaso», kiel esprimiĝis skolto Saĉjo: al Lokotkov ekiris «tuta garnizono kun kirasitaj transportiloj».

Estis ankoraŭ multaj legendaj okazoj, iam kompletigataj de arda fantazio de la partizana junularo, iam rakontataj en fabela, epika varianto, sed ĉiuj ja scias, ke oni «troigas» nur amatajn kaj speciale respektatajn estrojn, dum pri mezuloj kaj ŝtipkapuloj oni preferas silenti, kaj certe oni neniam kaj nenie ilin laŭdas. Kiel oni diras, tio kostus pli multe, speciale en la kondiĉoj de partizana milito.

Laŭ sia kontraŭspiona specialeco de la ĈK[4] Ivano Jegoroviĉ estis multe scianta kaj pensanta oficiro, ĉiam plena de kuraĝaj kaj samtempe precize kalkulitaj planoj, kaj ĝuste tial — planoj, plenumataj kun minimumaj perdoj.

Ĉi tie necesas noti ankoraŭ la mirindan, eltroveman, kapteman kaj ampleksan menson de Ivano Jegoroviĉ, lian observemon kaj trankvilan diligentecon, kiu limis pedantecon, en preparado kaj ellaborado de operacoj. Dum tiu sanga milito okazadis, ke eĉ grandaj militestroj ne tro atentis perdojn, sed la silentema Lokotkov plurajn siajn operacojn gajnis tute sen eĉ unu perdo, asertante, ke se agi «saĝe» kaj «sen hastemo», se esplori la malamikon «kun tuta ebla kaj eĉ neebla» profundeco kaj fundeco, tiam eblas de tio akiri grandajn profitojn por sia militistaro.

«Sen hastemo» — la slogano, proklamita de Lokotkov, — ne al ĉiuj plaĉis: ekzistis, kompreneble, hastemuloj, sed ankaŭ ilin Ivano Jegoroviĉ persiste kaj sencede turnadis al siaj pozicioj, ĉar ĉiuj ĉiam vidis per la propraj okuloj lian sukcesan kaj utilan agadon. Ĉiuj, krom apartaj estroj, alflugantaj al la partizanoj en avioj, por kiuj la fakto mem de ilia estado sur la partizana tero, en la faŝista malfronto ŝajnis elstara kaj inda je speciala rakonto pri ili, eble eĉ ne en prozo, sed en altaj versoj. Kelkaj el tiuj alflugantoj, okazadis, eĉ kriadis al Ivano Jegoroviĉ, kiu, necesas noti, ne timis ankaŭ la estran krion, sed plu insistadis pri sia linio, la linio tiutempe ne nur ne laŭmoda, sed eĉ entute neebla, ĉar kelkaj el la alflugantoj emis suspekti ĉion kaj ĉiujn ĉirkaŭ si pri perfidaj, kovardaj kaj malicaj planoj.

Sed Lokotkov antaŭ ĉio kredis je la esenco de la sovetia homo eĉ tiam, kiam tiu homo sakradis per akraj vortoj pri la germana forto, aŭ pri tio, ke jam dum multaj jaroj mankas tabako, aŭ pri stulteco de eĉ plotonestro mem.

Estis, certe, okazoj, kiam ankaŭ Ivano Jegoroviĉ eraris, sed da tiaj okazoj estis tiom neglekteble malmulte, ke ili neniagrade ŝancelis lian firman kaj trankvilan kredon je tio, ke liaj batalkamaradoj estas bonega popolo kaj ke kun tiuj kamaradoj oni ne povas esti suspektema, nek morne streĉatenta, ne eblas ĉiuminute ĉiujn kontroli kaj rekontroli kaj ke la vorto «kamarado» estas ne nur la kutima alparolo, sed ankaŭ vorto, plena de bonega senco kaj alta signifo.

Tial la partizanoj malantaŭ la dorso nomadis Lokotkov-on «amiko-kamarado»: tio estis lia ŝatata alparolo.

— Jen kio, amiko-kamarado, — diradis li, — vi elektu al vi ankoraŭ du amikojn-kamaradojn...

La komandantoj de la brigado estimis Lokotkov-on kaj fidis lin absolute. La afero estis tre simpla: skoltaj informoj, liverataj de Ivano Jegoroviĉ, ĉiam estis absolute ekzaktaj, kio en milito, kiel ĉiuj scias, havas decidan signifon. Facilanimeco en tio estas tute netolerebla, eĉ pli — similas al krimo, kaj Lokotkov tion bonege komprenis, spertinte laŭlitere sur si mem en la unuaj monatoj de la milito rezultojn de flateme neserioza rilato al la granda kaj postulanta saĝon kaj observemon, precizon kaj memoron afero de skoltado pri la kontraŭulaj fortoj.

Do, la informojn de Lokotkov oni povis ĉiam tute fidi. Li aŭ diradis: «Mi ne scias, amikoj-kamaradoj, nenion scias», aŭ sciis precize, detale, pedante, sciis, kie estas afusta mitralo, kaj kie estas bombokanono, sciis, laŭ kiu vojo povas veni aliaj fricoj por helpo kaj laŭ kiu vojo eblas foriri, sciis, kie noktas ilia ĉefleŭtenanto kaj de kie al la punistoj kun emblemo «EK»[5] estos veturigata varma nutraĵo.

— De kie? — en mirego demandadis iuj komandantoj el senspertaj junuloj. — De kie vi tiujn detalojn ellernis? Dividu la sperton, Ivano Jegoroviĉ!

— Ja homoj diris, — respondadis, subridante kaj montrante la blankajn, brilantajn dentojn, Lokotkov. — Homoj, popolo. Al mi ĉion niaj sovetiaj homoj ĉiam diras, ne estas sekreto. En tio scipovi necesas nur unu aferon: fari demandon.

Komencinte tian sian vojaĝon al «siaj homoj», aŭ «rondvojaĝon», kiel nomadis la forestojn de la estro la profesora filino Inga — mokemulino kaj estonta specialisto pri la kreado de Hejno[6], Ivano Jegoroviĉ jam laŭ la unua neĝa vojo vizitis unu sian ruzan amikon — Artemion Gregorjeviĉ-on Nedojedov-on, en la pasinteco ĝismortan malamikon de la detruantoj kaj rekonstruantoj de la antikva urbo Pskovo. Tipografo en la juneco, paĝigisto en la maljuneco, li tutan sian animon enmetis en lukton kontraŭ tiuj, kiuj penis ŝanĝi la aspekton de la urbo, amata de li ĝis furioza pasio, li estis eĉ arestota pro akra eldiro pri detruado de historiaj monumentoj, sed Lokotkov sukcesis defendi la maljunulon, ili nur konversaciis tiam «saĝe», kaj ruza Nedojedov, certe, divenis, «kio al kio kaj kio pro kio», kiel li ŝatis esprimi. Nun li jam dum pli ol duonjaro loĝis ĉe la filino kun ties edzo en la vilaĝeto Dvoriŝĉi, ĉar li ne povis vidi ruinojn de sia Pskovo. La filino estis iam librotenisto en sovĥozo, ŝia edzo, Nikolao Nikolajeviĉ, estis tie veterinaro. Nun la tuta familio estis ligita kun Lokotkov, ĉiuj laboris por la partizanoj kaj samtempe koleris pri Ivano Jegoroviĉ pro tio, ke li ne lasas al ili ripozi kaj, ĉefe, klopodigas la maljunulon, kiu kun sia kriemo povas perei tute vane. Kaj ankaŭ en tiu ĉi mateno Lokotkov estis renkontita ne tro afable.

— Jen, venis! — diris al li Artemio Gregorjeviĉ. — Ĉiam vi venadas! Jen mi perfidos vin al la fricoj, ili min superŝutos per oro: ĉu valoras akiri ĈK-anon? Bovinon donacos, lignon por nova domo, en Berlinon veturigos rigardi al la Führer.

Nina rebruligis la ĵus estingiĝintan samovaron, Nikolao Nikolajeviĉ diris, kuntirante la brovojn:

— Ni al la patro ne plu permesos iri, kiel ajn vi deziru, Ivano Jegoroviĉ. Li estas maljuna homo, ekkrios nekonvenajn vortojn — kaj fino.

Lokotkov silentis. Li sciis: ili bezonas unue paroli, tiel okazadis plurfoje.

— Venas-venadas, — akceptante de la filino glason kun karota teo, diris la maljunulo. — Li tuj proponos: veturu, amiko-kamarado, en la urbon Rigo. Aŭ en Munkenon.

Nina metis sur la tablon gispoton kun terpomoj kaj acidlakton.

— Kaj ĉu blinojn vi baki ne povas? — interesiĝis Nedojedov. — Ni mem manĝis, sed al la gasto — terpomon? Ĉu tio estas ruse? Aŭ vi de la fricoj ellernis?

Kaj li ree ekatakis Lokotkov-on:

— Skolto devas havi kleron. Specialan. Sed kiu estas mi? Kiaj paĝojn en kiaj lernolibroj mi enpaĝigis — eĉ tion mi ne memoras. El la enciklopedio mi la fakon kun litero «C» enpaĝigis, kaj eĉ tiun nur parte. Mia klero estas disa. Ĉu komprenas vi tion, dia homo? Pasintfoje vi min demandis: kiaj estis la kanonoj? Sed ĉu vi min pri kanonoj instruis? Kanono kaj kanono, kaj ĉe ĝi fricoj en feraj kaskoj, sed al li tio ne sufiĉas, mi devas al li plenajn faktojn doni.

Ivano Jegoroviĉ pro delikateco blinojn ne manĝis, kvankam tre deziris gustumi, manĝis nur terpomojn kun teo. Kiam la familio tute elĉerpiĝis, Ivano Jegoroviĉ leviĝis por adiaŭi.

— Ja ĉu vi mokas min? — jam eĉ raŭkis Nedojedov. — Ĉu vi el la arbaro por tetrinkado venas? Parolu pri la afero, rakontu, pro kio vi la kapon riskigas.

Sed Lokotkov insistis: por kio ĝeni, kiam la homoj tiel trolaciĝis kaj estas timigitaj ĝis la lasta limo. Ĉi tie estas volonta laboro, ne deviga.

Kaj li diris, jam starante, ke necesas viziti al Peĉki, estas tia loko nemalproksime de la Pskova lago, simple viziti, rigardi, kia ĝi estas, tiu vilaĝo, kiaj tie trupoj kantonmentas, kaj ne laŭ numeroj, sed simple — ĉu ĝi estas dense saturita per faŝistoj aŭ ne tro, sed se tiel statas, li ne havas pretendojn, ĉiu faras, kion li povas.

Nikolao Nikolajeviĉ diris kolere:

— Vi tion lasu. Mi ja diris ne pri mi kaj la edzino, mi diris pri la patro. Li vere estas grandaĝa...

— Vi mem lasu tion! — kriis al la bofilo la maljunulo. — Mi aspektas sendanĝera maljunulo, min neniu ĉikanos. Kaj anstataŭ mi ne parolu, mi mem paroli scipovas. Mi veturos kvazaŭ spekulanto el Pskovo, jen ĉio. Peĉki estas konata de mi, tie tute eblas fari interŝanĝon, tie apude eĉ kulakaro enradikiĝis, ili ŝategas luksaĵojn. Kie eblas trovi oraĵojn?

Antaŭ la nokto, kiam ĉio estis interkonsentita, la unua neĝo sur la vojo degelis, la ĉielo iĝis nigra, aŭtuna. Iri ĝis la bieneto estis malproksime — ĉirkaŭ ses kilometroj, kaj Lokotkov bedaŭris, ke li ne restis. Ĉe la randa, apenaŭ prilumita domo al Lokotkov preskaŭ alpremiĝis grandega policisto, postulis «aŭsvajson», demandis, kiu li estas, de kie venis, kie pasigis la tempon en Dvoriŝĉi. Nedojedov-ojn Ivano Jegoroviĉ, kompreneble, ne nomis, la policano alpremiĝadis ĉiam pli proksime, atente rigardis. Lia grandega, ebria, blanka muzelo estis tute proksime, kiam Lokotkov pafis en lian bruston, dense alpreminte la paftubon al la vatjako. La policisto falis, la pafo preskaŭ ne aŭdeblis en la obtuza bruo de la pluvo.

La nokton Lokotkov pasigis en la arbaro, en humido kaj malseko. Kaj ial tra la peza, maltrankvila dormo rememoriĝis al li la linioj:

Afero perfida, la kor' de tirano —
samnigras la nokt' en aŭtun'[7].

Tamen, li preskaŭ ne fermis la okulojn dum tiu longa nokto. Li nur senkonsciiĝadis por momentoj kaj ree maltrankvile aŭskultadis la misteran vivon de la aŭtuna arbaro, densa tremolaro kaj rememoradis ial, rememoradis la plej malfacilan kaj amaran en sia afero, kiel, ekzemple, antaŭ la elflugo al plenumo de la unua tasko, kiam li trasidis pli ol duondiurnon en la akceptejo de sia plej alta estro. Tiu estis tiom senlime okupita, ke la adjutanto eĉ ne kuraĝis raporti al li pri humile dormetanta en anguleto apud ŝranko de neniu konata Ivano Jegoroviĉ. Poste la estro kuŝiĝis por ripozi — «alpremi la orelon por tricent minutoj», laŭ lia esprimo, Lokotkov plu dormetis. Finfine oni rememoris pri li kaj enlasis. La estro, ludante per la vila brovo, pro distriteco aŭ por plenumo de subordigo ne invitinte la ĉefleŭtenanton eksidi, etendis al li tra la tablo flugfolion, en kiu la gebelsaj falslanguloj informis pri likvido de ĉiuj disaj grupoj kaj grupetoj sur la teritorio de la Pskova regiono. Kaj ankoraŭ pri tio, ke kelkaj kapitulacis mem kun la standardoj, orkestroj kaj komandantoj.

— Mensogaĉo, — trankvile diris Lokotkov kaj redonis al sia plej alta estro la gebelsan fabrikaĵon.

La estro plu iom ludis per la masiva brovo. Tiu ludo signifis lian plenan informitecon. Kaj ankaŭ tion, ke li kvankam scias, sed ne diros.

— Ĉu vi ne trafaĉos en kaptilon?

— Mi en kaptilon trafi neniel rajtas, — kun suspiro prononcis Ivano Jegoroviĉ. — Mi estas ĈK-ano kaj preferas en miajn kaptilojn faŝistojn logi...

Ekfuminte «Nordan Palmiron»[8], la estro instrukciis Ivanon Jegoroviĉ-on en tiu senco, kiel Lokotkov devas pafi en sian tempion, se li tamen «trafaĉos». Kaj ankaŭ tiun instruon la ĉefleŭtenanto elaŭskultis silente. Kaj foriris post la vortoj pri tio, ke li «povas esti libera». Tamen, la estron pro tiu frazo li ne juĝis: tiu ja estis jam parolanta telefone kaj, ĉe sia alta responso, ne devis trovadi konvenajn formulojn por ĉiu ĉefleŭtenanto. Aŭ eble, tia maniero sendi al tasko konformis al la aŭtoritato de la plej alta estro. Ja ne povas li premi la manojn al ĉiuj siaj multnombraj subuloj, irantaj al plenumo de tasko, tiam eĉ la mano ne eltenos, kiu tiam subskribados gravajn paperojn?

Al la aerodromo tra la mallaŭta, koncentrita, morna Leningrado Lokotkov veturis kun sia amiko kaj iusence instruisto Mikaelo Ivanoviĉ. La malnova leĝeraŭto «M1» rampis malrapide, la motoro ternadis kaj paneadis. Ambaŭ amikoj estis homoj ekstreme modestaj, kaj tial en la destinita loko Ivano Jegoroviĉ ricevis la provianton nur per biskotoj kaj sukero: nek konservaĵojn, nek koncentraĵojn, nek lardon oni donis al li. Mikaelo Ivanoviĉ indignis pri la maljusteco, sed pro tio, ke diri, kien nome kaj por kio direktas sin Lokotkov, li ne povis, la afero finiĝis ĝuste tiel — per la biskotoj kaj la paperkorneto da sukero.

— Ne gravas, estu ostoj, kaj karno kreskos! — konsolis sin Lokotkov.

— Rilate de la ostoj vi statas bone, — subtenis Mikaelo Ivanoviĉ. — Kiam vi revenos, mi el ili elbatos la nesufiĉon, konsideru tion!

Lokotkov ridetis:

— Certe, vi elbatos!

Sur la aerodromo, diligente maĉante biskotojn, ili en singardaj esprimoj parolis pri tio, ke, kiam homo iras al speciala tasko, lin oni devus provizi pli zorgeme.

— Sed aliflanke, se pripensi, — diris Lokotkov, — en milito ĉiuj taskoj estas specialaj.

Mikaelo Ivanoviĉ ne konsentis:

— La via, Ivano Jegoroviĉ, inter specialaj estas la plej speciala. Via tasko estas elirigi homojn, savi. Tie estas ne dekoj, tie estas multaj homoj, kaj ili havas solan esperon — je vi. Vi devas esti tie plenforta, tie estas kaj marĉoj, kaj fricoj apude, tie estas malfacile, Ivano Jegoroviĉ...

— Sed ĉu ekzistas loko, kie estas pli facile? — kun suspiro demandis Lokotkov. — Tamen, probable, ekzistas. Sed ree, la konscienco...

Kaj li konfuziĝis, kvazaŭ diris ion tute superfluan.

— Mankoj ĉi tie ankoraŭ multas, — diris Mikaelo Ivanoviĉ kaj rifuzis duan biskoton. — Unu knabinon mi antaŭnelonge sendis, do ŝi perdis sian provianton. Bona knabino, idea. Atendi ŝi rezignis. Kaj imagu — tie, sur la provizore okupaciita teritorio, pro tia burokrateco kio povas okazi? Kia malfeliĉo?

Aliris la piloto, demandis, neglekte salutinte:

— Kiu iras al la flugo?

— Jen li, — diris pri la amiko Mikaelo Ivanoviĉ.

— Ĉu vi scipovas uzi paraŝuton?

— Ja vi al mi, amiko-kamarado, montru, kion mi tie tiru, — diris, ekstarante, Lokotkov. Li ankoraŭ estis finmaĉanta sian biskoton kaj krakis per sukero. — Mi pensas, la scienco ne estas tro komplika.

La piloto montris, Ivano Jegoroviĉ komprenis. Sub muĝo de la motoro Lokotkov brakumiĝis kun Mikaelo Ivanoviĉ. Kaj tiujn vortojn, kiujn devus diri la plej alta estro, ĉi tie diris Mikaelo Ivanoviĉ.

— Ni esperas je vi, — kriis en la orelon de Lokotkov Mikaelo Ivanoviĉ, — ek, Ivaĉjo, montru en la afero, kio estas la ŝtata sekureco!

Post kvindek kvin minutoj da flugado Lokotkov faris sian unuan, senintence prokrastitan paraŝutan salton: li unue tiris malĝustan aĵon.

Sed eĉ tiam la memregado ne forlasis lin, li komprenis sian eraron, kaj kiam li rekonsciiĝis de nekutimaj sensaĵoj de ŝvebanta birdo, li tuj trafis en brakumojn de elturmentitaj de mizero encirkligitoj.

Ili sidis iom, diskutis la cirkonstancojn. Kaj post ne pli ol horo la kolono jam marŝis. Fortika kaj fortosta, silentema kaj malsata, ĉasisto kaj fiŝkaptisto, konanta la Pskovan regionon kiel propran ĉambron, Lokotkov elkondukis sen perdoj al kuniĝo kun la Ruĝa Armeo tiun grupon kaj jam kiel sperta paraŝutisto saltis al la dua, poste al la tria, mallonge prezentante sin ĉiufoje al ties superulo. Kaj la vorto «ŝtatsekureco» en tiuj malsekaj kaj malvarmaj aŭtunaj arbaroj, en marĉoj kaj densejoj, inter elturmentitaj homoj sonis tute speciale, sonis tiel, ke tiu osta, kun profundiĝintaj okulkavoj soldato estas speciala reprezentanto, plenrajtigita de la ŝtato sekurigi la militistojn kontraŭ pendanta super ili kruela pereo.

Tiel, fojon post fojo saltadis al encirkligitoj ĉefleŭtenanto Lokotkov, kaj kiam li elkondukis ĉiujn, li raportis al la estro kaj la demandon pri tio, kiu tie kaj kiel prepariĝis al kapitulaco, mallonge respondis:

— Tiajn fenomenojn mi neniam observis.

— Eble, vi malbone observis, kaj pro tio vi «ne observis tiajn fenomenojn»?

Kaj la plej alta estro ree movis sian vilan brovon kaj esprimis per la vizaĝo la kutiman: «Mi ja scias, sed ne diros!»

Ivano Jegoroviĉ silentis.

La plej alta estis kaj rapida, kaj skrupula.

— Serĉanto trovos! — ŝatis li diradi en tiu tempo, paŝante tra sia kabineto kaj fiksrigardante spegulbrilantajn pintojn de siaj botoj. Firme kaj strikte kredis tiu ulo je tio, ke se nur atente serĉi perfidulojn, tiam ili nepre troviĝos. Kaj ankaŭ al Lokotkov li diris, ke «serĉanto trovos», kaj ties respondan silenton akceptis kiel signon de konsento, ĉar kia do ĉefleŭtenanto kuraĝos havi sian opinion, kontraŭan al la opinio de la ĉefa estro? Kaj la estro ankoraŭ paŝis iom kaj kelkfoje esprimis sian firman opinion pri tio, ke ĉiuj niaj malsukcesoj en la frontoj okazas ekskluzive kaŭze de gapado de tiaj «laborantaĉoj», kiel Lokotkov, kiuj ne deziras «profilakti» la ulceron de perfidoj. Kaj donis iun aviadan ekzemplon, al kiu Ivano Jegoroviĉ havis nenian eĉ plej etan rilaton.

— Kiel al tio rilatas perfido, se ili havas kirasitan dorson? — kontraŭdiris al la estro Lokotkov. — Nia piloto al li pafas, trafas, sed estas nenia impreso.

— Ĉu vi tiel supozas? — demandis la estro, subite haltinte kontraŭ la ĉefleŭtenanto. — Aŭ tio estas gebelsa mensogo sur via lango?

«Jen ĉio! — kun enuo kaj angoro pensis Lokotkov. — Tuj li min por ĉiam prenos».

Sed por feliĉo de Lokotkov, ankaŭ ĉi-foje eksonoris la plej ĉefa telefono, per kiu la brovoza estro raportadis preskaŭ ĉiam stare, kaj al Ivano Jegoroviĉ estis donita mansvingo, ke li foriru.

Kun peno paŝante per la ŝvelintaj en marĉoj piedoj sur la nekutima pargeto, Lokotkov, kompreneble, ne prokrastis la foriron, pensante, kiel fari, ke li ne plu trafu al la okuloj de iu ajn, alie tiu subite enprizonigos lin por ekzemplo, kaj poste li penu pruvi sian senkulpecon laŭ la dominanta jura doktrino.

Tamen alia estro, vicanta kaj anstataŭanta la ĉefan, daŭrigis la konversacion afereme:

— Ĉu defetismajn humorojn vi rimarkis?

— En kia senco?

— En la interesanta nin. En la senco de deziro, ke nin la faŝistoj frakasu! Ĉu la demando estas klara?

Tiu ĉi jam parolis kun Lokotkov, kiel kun arestito.

— Ne, defetismajn humorojn mi neniam, nenie observis.

— Do, ĉio estas bonega kaj belega?

— Ankaŭ belegan mi ne rimarkis. Milito estas milito.

— Kial do, se ĉe ili ĉio estas tiel bona kaj belega, — neniom aŭskultante sian konversacianton, demandis la ĉefanstataŭanto, — kial do ili tiam ne trabatiĝis de tiu... de Pursko al Navoloko?

— De Prudsko? Ja tial, ke tie estas seninterrompaj marĉoj kaj tio estus ne trabatiĝo, sed plena memmortigo.

— La demando estas tia, — diris la ĉefanstataŭanto...

Lokotkov kunpremis la dentojn. Li ankoraŭ ne manĝis kaj ne trinkis en tiu malbona mateno, li ne lavis sin bone kaj ne razis, li ne vizitis kuraciston por montri siajn piedojn, sed tiuj ĉi blovas per la sama fajfilo: donu, kion ili bezonas. Ho, venos tago, iam venos la tago, kiam iros tiu ĉefanstataŭanto malŝarĝadi, ni supozu, vagonojn, li estas viro de elstara sano, tie estas lia loko kaj lia nutrado, sed ne ĉi tie, kie li faras terurajn aferojn per sola sia mondvido, per sola sia konstanta malkredo kaj malfido...

Tamen, ne nur demandojn Lokotkov elaŭskultis kaj laŭforte respondis ilin. Li ankoraŭ devis elteni adiaŭan edifon pri «ĉiel elradikigi», «aktive influi», «ne allasi», «malkovri la malicajn metodojn», «unu eraro kostas»...

Pro laco kaj tiranta doloro en la piedoj al Lokotkov eĉ la kapo turniĝis, tamen li pri nenio plendis, aŭskultante la ĉefanstataŭanton, sed nur kun enuo pensis: «Kiel vi, knaboj, fortas en babilado! Kiel trejnitaj estas viaj langoj! Pli baldaŭ mi revenu reen en la marĉojn, tie oni ne babilas tro, tie estas kvankam malfacile, sed necese, dum ĉi tie estas kaj malfacile kaj nenecese!»

Kaj ankaŭ ĉi-foje Lokotkov ne estis promociita en la rango kaj oni forgesis proponi lin por dekoracio. Ne konvenis li. Anticipante, tamen, ni notu, ke, renkontinte fine de la milito unu kolonelon, kiun Lokotkov elkondukis el la encirkligo kiel subleŭtenanto, li elaŭskultis miran kompaton, ke — kiel do Lokotkov ĝis nun plu restas kapitano, kaj respondis kun subrido:

— Lokotkov restas kapitano, sed nia artilerio al Berlino batas. Mi pri tio tute konsentas.

— Mi skribos pri vi! — promesis la kolonelo. — Persone al la ĉefkomandanto skribos. Jen decidos kaj skribos. Kiel vi nin en oktobro elkondukis. Mi detale priskribos...

— Sed al mi ankaŭ en la kapitana rango ne trablovas, — kun sia ordinara subrido respondis Lokotkov. — Tial vi ne zorgu, kamarado kolonelo.

Ne eblas, cetere, ne mencii, ke kelkaj ĝismortaj malamikoj de Lokotkov en la tempo de la agado de Ivano Jegoroviĉ en la partizana brigado opiniis lin «sekreta generalo», kiu nur pro konsideroj de sekreteco kaŝiĝas sub ĉefleŭtenanto. Tamen, aŭdinte pri tiuj faŝistaj fabeloj, kaj ankaŭ pri la alta prezo, fiksita de la Pskova milita komandanto por lia kapo, Lokotkov prononcis:

— Sed eble, vere generalo. Kiu scias? Tamen apenaŭ. Sed tio estas bona, ke la fricoj tiel rezonas. Ĉar se ni havas tiajn leŭtenantojn, do kiajn ni havas generalojn!

Ĝenerale kun siaj rektaj partizanaj estroj Lokotkov bonege konkordis, sed koncerne de la speciala estraro — en tio ĉio ĉe Ivano Jegoroviĉ rezultis malbone, kio klarigas tion, ke, laŭ la antikva kaj preciza esprimo, li eĉ por maljuneco ne varmigis al si varman lokon. Ĉi tie ankoraŭ necesas ripeti, ke sian opinion li ne trovadis kaŝinda disde la estraro, kaj ĉar ĉiuj pensoj de Lokotkov tenis sin sur la scio, sed ne sur deziro «vidi ĉion en bela aspekto» — tio estas en la aspekto, dezirata de la estraro — do la estraro incitiĝadis kontraŭ Lokotkov, kaj fojfoje atingadis eĉ furiozon...

Sed rakonti pri tio estas ankoraŭ tro frue.



[1]. Fricoj — moknomo de la germanoj dum la tempo de la Granda Patruja milito (laŭ la nomo Fritz).
[2]. «Dajmlero» (Daimler-Benz) — tiama marko de germanaj aŭtomobiloj.
[3]. «Opelo» (Opel) — marko de germanaj aŭtomobiloj.
[4]. ĈK — origine rusa mallongigo por «Eksterordinara Komisiono pri lukto kontraŭ kontraŭrevolucio kaj sabotado», kiu estis kreita tuj post la revolucio en 1917 kaj en 1922 estis transformita al Ĉefa Politika Departemento (GPU) de la Popolkomisarejo pri internaj aferoj (NKVD). Poste ĝi plurfoje ŝanĝadis siajn nomojn, sed la komunuza nomo ĈK restis uzata por ŝtatsekurecaj organoj, speciale rilate de ties laborantoj: ĈK-ano.
[5]. EK (germane Einsatzkommando) — grupoj de punistoj de la SS, responsaj pri amasaj murdoj.
[6]. Henriko Hejno (Heinrich Heine) (1797–1856) — elstara germana poeto, interalie amiko de Markso, en la nazia Germanio malpermesita pro sia juda deveno kaj progresemo. Li cetere estis multe tradukata en la rusan kaj rimarkeble influis ankaŭ la rusan poezion.
[7]. Unuaj vortoj de kanto de la 1860-aj jaroj «Atent'!» (laŭvorte «Aŭskultu» — laŭ krio de prizonaj gardistoj), populara en la studenta kaj revolucia medioj. Vortoj de I. Golc-Miller (1842–1871).
[8]. «Norda Palmiro» — populara tiam marko de cigaredoj. Norda Palmiro estis poezia nomo de Sankt-Peterburgo.



Комментариев: comment count unavailable  Комментировать

Комментарии отключены

Для этой записи комментарии отключены.

?

Log in

No account? Create an account