November 1st, 2020

манул

N. Buĥarin. Politika ekonomio de rentuloj

http://esperanto.mv.ru/Marksismo/eo/Buhxarin/index.html

N. Buĥarin
Politika ekonomio de rentuloj
La teorio pri valoro kaj profito de la aŭstra skolo
Tradukis el la rusa Jurij Finkel

Tiu ĉi libro (verkita en 1914 kaj kompletigita en 1919) estis, probable, la unua, kaj eble, la plej bona sistema kritiko de la "teorio de marĝena utileco" el la marksisma pozicio. Kiel tia, ĝi konservas aktualecon ĝis nun, ĉar la menciita teorio ĝis nun estas traktata kiel "novklasika" kaj estas instruata en universitatoj en la tuta mondo kiel la bazo de la burĝa ekonomiko.