May 8th, 2015

манул

Konstantin Simonov - Nia komisaro

Внезапно перевёл. Может быть, несовершенно.

Konstantin Simonov

Nia komisaro

Mi deziras rakonti hodiaŭ
Pri komisaro de nia roto.
Li militon komencis ĉe l' limo
Kaj pereis ĉe Smolensk' unue.
Kaj la nigra ĉiel', dum li mortis,
Ne havis eĉ brilon de l' venko.
- Al batal' por Patrujo! - li raŭkis.
Al batalo por Sta... - rompis l' morto.
Kiom ajn da ver' plej amara,
Kun ĉi tiu nomo ligita,
Poste prenis ni sur la ŝultrojn,
Ankaŭ tio ja veris tiam.
Kun ĝi mortis li, iris al kugloj.
Due en Stalingrad' li pereis
En la horo mem de l' trarompo,
Ne vidinte, ke ni al faŝistoj
Ĵus komencas repagi la ŝuldojn.
Ĉe la morto aliaj homoj
Flustras: "Panjo", ĝemas: "Doloras".
Li dentgrincis: - Domaĝe estas! -
Evidente, li pleje deziris
Scii: kio okazos poste?
Trian fojon li mortis ĉe Kursko,
Kiam spinon ilian ni rompis.
L' tago estis varmega, l' ĉielo -
Tute blua. Sur la kapoton
Ni en ombr' de brulinta "tigro"
La mortanton kuŝigis surtere.
Alpreminte la vangon al grundo,
Kuŝis li kaj persiste aŭskultis
Okcidenten irantan foran
Voĉon de sia lasta batalo.
Kvaran fojon li estis mortanta
Trans la Dnepra rivertranspasejo
En pontkapo, sur l' transa bordo.
Pro sangperdo mortante, ne damnis
Li la sorton kaj ne blasfemis.
Ni ne povis lin retransporti
Al la bordo maldekstra Dnepra.
Ĝojis li, ke almenaŭ li mortas
Sur ĉi tiu bordo, la dekstra,
Kvankam Dnepron li vidis unue
Ĉi-matene, en tag' de la morto,
Kvankam li ne devenis ĉi-foje
El Kievo kaj ne el Poltavo,
Sed el fora Karaganda'.
Lia nomo estis tre longa,
De l' komisaro de nia roto,
Dum la kvar sangoverŝaj jaroj
Tiel ĝin longigis l' milito,
Ke en unu lini' ne lokiĝas:
Ivanov lia estis nomo,
Kaj Gricenko, kaj Kondratoviĉ,
Akopjan, Muracov, Dolidze,
Ivanov refoje, kaj Lacis,
Tugelbajev, Sluckij, kaj ree
Ivanov, kaj denove Gricenko...
Pri de nia rot' komisaro
Oni skribis amason da slipoj
Por lin alte dekoracii.
Tri-kvarfoje sukcesis oni
Enmanigi ordenon solene,
Sed plej ofte ne sukcesadis
Aŭ ordenis en hospitaloj.
Du ordenojn al la familioj
Oni donis pro l' mort' de l' heroo,
Kaj ĝis nun, onidire, granda,
Lin ordeno unu plu serĉas...
Kiam mortis li kvaran fojon,
Jam ni povis vidi la venkon,
Sed milito plu restis milito,
Kaj dum ĝia longa vojiro
Li ankoraŭ plurfoje pereis.
Ni ok fojojn fosis la tombojn,
Ni ok korpojn liajn enfosis:
En la rusan, la rusan, la rusan,
Ukrainan, en la ukrainan,
Kaj ankoraŭ en la belorusan,
Sepan fojon - en la fratan polan,
Okan - en la germanan teron.
Naŭan fojon li jam ne mortis.
Li ĝisiris Berlinon kun ni,
Kun pro vundo vindita kapo
Ĉe l' Reichstag li fotiĝis kune
Kun ni ĉiuj, kun l' tuta roto.
Nevideble por nesciantoj
Staris ok komisaroj kune
Apud li, la naŭa, venkinta.
Tiel estis, ĉar tutan tempon,
Dum kvar tiuj militaj jaroj,
Ili estis l' animo de l' roto,
Kaj anim', oni diras, ne mortas!
Ja ne popoj, sed ni, komunistoj,
Diras pri senmorta animo,
Se ni korpon nian morteman
Forbruligis sen tim' en fajruj'
De l' milito por la Patruj'.
Kie estas nun tiu la naŭa?
Oni diras - partia ĉelestro,
Oni diras - en brigad' kolĥoza,
Oni diras - diplomat' en Kubo,
Oni diras - en loĝeja fako,
Por ke ĉio estu sen trompo...
Oni diras - Partian kontrolon
Anas li, restarigas juston,
Tage, nokte esploras paperojn
Pri vivuloj kaj jam mortintoj,
Kiuj restis post tiuj severaj
Tempoj, plenaj de malfeliĉo...
Evidente, malsamaj homoj
Vidas lin en malsamaj lokoj -
Tial diras malsame pri li.
Ŝajne, li militis ne nur en
Sola nia pafista roto...

1961